Arwokan Swidołaskow

LA KONĈERTO POR PLENE MALPLENA KONCERTEJO


Erarus tiu kiu                          konstatus, ke aŭdeblas nenio. Homoj                (aŭdantoj kaj ludantoj) ne estas bezonataj por ke la koncertejo estu plena de sonoj. Eĉ se la intenco estos atingi la silenton absolutan, aŭ tian, en kia aperos neniu, absolute neniu sono, eĉ la plej mallaŭta, la plej silenta, sendube io aŭdebliĝos. La problemo ne konsistas en tio, ke jena konĉerto estas neaŭdebla, sed ke ĝi estas neaŭskutebla, ĉar estas malpermesite eniri la koncertejon en kiu ĝi estas ludata – aŭ la koncertejon kiu ĝin ludas. Kion do povas fari zelotegaj, neniam rezignantaj, ardegaj amantoj de la muziko ariergarda? Presi la orelon al la vando? Ja la intenco de la "komponisto" (la citosigno ŝajnas nepra, kvankam nur ŝajnas) povas montriĝi tute alia ol atingi la silenton absolutan. Se oni, ekzemple, permesis al la armeo de malsataj termitoj eniri tien kaj nun ili estas vorantaj brakseĝojn, pargeton, plankojn de la scenejo kaj baldaŭ ĉiuj lignaj elementoj de la koncertejo komencos krevi, rompiĝi, fali, dispecetiĝi, pulviĝi tute ne senbrue? Se oni, ekzemple, instalis tie specialan ilaron faldantan kaj malfaldantan la brakseĝojn, unue la trian vicon, poste la naŭan, sekve la mezan sekcion de la oka, ktp ..... neatendite malleviĝas kaj leviĝas la kurteno, ekfunkcias klimatizilo? Aŭ temas ankaŭ pri ne plirapidigita, ne provokita, tute natureca procezo de malkomponiĝo, diseriĝo, mem-detruado? . . . . . . . . Kiel paciencegaj devas esti amantoj de la ariergardo, kiel malfacila estas ilia vivo .........