ONC[Ĉ]ERTO  ĤROMATIKA    

Kompreneble, ke por fortepiano. Nur por fortepiano.
Nu, transskribo por aliaj muzikiloj fareblas, tamen multe da senco ili ne havas, do ne indas klopodi pri tio. Sufiĉas nur provi imagi turmentegojn de violinisto aŭ trumpetisto kiu volas ludi samtempe kaj diverĝe du gamojn ĥromatikajn je distanco de kvarto – la imagado mem kaŭzas neelteneblan doloron de kapo, manoj, tuta korpo kaj menso, do vere ne provu ludi... Sed klavicene oni povas ludi tion tute senprobleme kaj senpene. Do ni povas ŝanĝi la titolon:

KONCERTO (aŭ KONĈERTO) ĤROMATIKA POR FORTEPIANO kaj/aŭ KLAVICENO

Ni komencas de la pleja malalto. De la unua klavo. Do de A. Mi ne scias, ĉu A estas la unua sono en ĉiu fortepiano. Sendube ĝi estas la unua klavo en la liberlanda piano, granda, same nigra kaj brila kiel iu fortepiano neliberlanda. La fakto, ke ĝi komencas la klavaron tute ne igas ĝin la sono escepta, privilegiita. Nekutimeco, escepteco, privilegio de la skalo ĥromatika konsistas en tio, ke neniu sono estas tie privilegiita. Ĉiu povas esti la komenco kaj la fino, la mezo kaj la centro, iu alia loko inter la fino, centro kaj komenco. Se la sonoj ne estas privilegiitaj, tiam neprivilegiitaj estas ankaŭ distancoj inter ili – ne ekzistas intervaloj pli bonaj kaj malpli bonaj, kvankam ekzistas rilatoj kaj parencecoj pli aŭ malpli proksimaj, ĉar alikvotoj vivas sian propran vivon kaj obeas siajn leĝojn nu, ili obeuu kion ili volas – ni povas elekti ĝuste tiujn sonojn kiujn ni volas en jena momento kaj kunigi ilin en la sekvencojn kaj striojn kiuj plaĉas aŭ malplaĉas al ni tiumomente. Se ni komence uzos la intervalon de unuto, tio ne signifas ke unuto estas iumaniere pli precipa ol aliaj intervaloj, kvankam ĝi meritus tian titolon, ĉar neniu alia intervalo kaŭzas, ke tio kion ludas la dekstra mano identiĝas kun tio kion ludas la mano maldekstra. Do ni povus nomi unuton la intervalo perfekta – la idealo al kiu ni devus strebi, sed kiu estas neatingebla.
Ŝajnus, ke ludi ĥromatikojn unute estas ege facila – ja sufiĉus ludi nur unu ĥromatikon, per la dekstra aŭ maldekstra mano. Ho ne! Ĝuste NE pri tio temas! Tio ne estus eĉ trompo – simple tio ne estus TIO. Ludi per du manoj du ĥromatikojn tiel, ke ili sonus KVAZAŬ unu mano ludus unu ĥromatikon, jen io tute alia ol ludi unu ĥromatikon unumane (ne menciindas, ke unu mano neniam ludos unu ĥromatikon tiel, ke ĝi sonu KVAZAŬ DU MANOJ LUDUS PARALELE DU ĤROMATIKOJN). Du ĥromatikoj, unu metita sur la alian, neniam kovros unu alian ideale, perfekte, neniam du fingroj de du polmoj frapos unu saman klavon tiel kiel frapos ĝin unu fingro de unu polmo kaj ĝuste en tiuj etetaj, minimumaj, sentetaj nur per fingropintoj, diferencoj kaj fluktuoj kaj neprecizecoj konsistas la perfekteco, esenco de tia ludado.... Kaj tiele ĝis la plej alta, plej ekstrema, plej dekstra A. Kaj poste kontraŭen. Kaj ankoraŭfoje. Eble iom pli rapide, eble iom malpli rapide. Eble ŝanĝante la tempon ie meze, dumvoje.... Aŭ iomete stumblante. Haltetante. Retirante. Iom akcelante kaj malakcelante.... Kaj ankoraŭfoje. Ĝis la malalto, ĝis la plej malalta, plej maldekstra A.
Nun je la distanco de duto. Ekstreme malfacile! Ĉar la fingro de la dekstra mano devas forkuri tiom rapide, por ke la klavo venku sian inertecon, por ke la kordo ektremu, la sono ekbrilu kaj mortu, kaj tuj poste resonu denove vivigita per la fingro de maldekstra mano. La fingroj povas neniel kolizii, eĉ por la plej mallonga momento ne povas troviĝi kune sur la samo klavo. La maldekstra fingro ektuŝas la klavon ĝuste tiam, kiam la dekstra fingro ĝin forlasas kaj inter forlaso kaj ektuŝo devas esti sufiĉe da tempo (kaj energio), por ke la sono tute silentiĝu kaj denove aŭdebliĝu. Terure malfacilega tio estas. Eĉ malebla. Ne farebla.
Kaj poste la trito. Kia malpezigo.
Kaj kvarto. Kvinto. Sesto. Septo. Finfine okto. Kompreneble ĉio diverĝe, konverĝe kaj paralele. Zigzage kaj salteme. Legato kaj staccato. Ankaŭ rubato. Maldekstra mano okone – la dekstra deksesone aŭ inverse. Aŭ la dekstra deksesone kaj la maldekstra tridekduone. Kompreneble diversritme kaj divermezure. Trione kaj kvinone ankaŭ. Kaj aldone kun ĉiuj eblaj dinamikaj subtiloj: promenante, galopante, trotante, apenaŭ tuŝante, peze marŝante en ŝuaĉoj, malvigle paŝante....
Bonvolu ne pensu, ke la okto estas la fino. Ja poste ni havas naŭto, dekto, dekunuto, dekduto... Kaj plu. Plu kaj plu. Kaj ĉiu-kaze en ĉiu priskribitaj supre kaj sube variantoj kaj variaĵoj. Antaŭ ni sep oktoj. Ega kvanto da sonoj estanta nur eta parto de treega kvanto.
Do ni komencos subtrahi. Elimini. Redukti.
Antaŭ ol ni komencos subtrahi, ni ludu ankoraŭ foje ĉiujn sonojn – nun ne laŭvice, ne sinsekve. Tio signifas en la alia vico, en la alia sekvo ol klavoj najbaraj sin sekvantaj. En ajna vico, ajna sekvo. Ambaŭ manoj en la sama sekvo, en la sama ajna, tute akcidenta, spontaneca sekvo. Sed ĝi estu alia por ĉiu okto... Kaj nun la maldekstra mano ludas malsamajn sonojn ol la dekstra. Ambaŭ manoj ludu malsamajn sonojn en malsamaj vicoj kaj ne okazu, ke ili ludu la saman sonon, nek unute, nek okte, nek duokte, nek triokte, nek sepokte....
Bone. Estu kirlo kaj kaoso....
Nu, sufiĉas. Nun ni komencos subtrahi, redukti kaj elimini.
Unue unu sono. Eta truo en la dika kurteno. Eta krevaĵo en nuboj kiuj kovris senfende tutan ĉielon de horizonto ĝis horizonto. Arbofolio neatendite turnita far vento kaj enlasanta neaŭdacan strieton de lumo tra densa branĉaro..... Manko preskaŭ nerimarkebla. Ĉu oni povas distingi 1000 sonoj de 999? Sendube ie en la mondo tiaj oreloj troveblus – se ili ekzistas, ne estas multaj. Kiu sono ni forĵetu? Kiu klavo mankus nian simpation? Iun. Ajnan. Ne gravas. Ekzemple iu erare ne tuŝita. Viktimo de fingra kolizio, kaŭzata de laco, momento de malatento, troaj aŭdaco, vigleco kaj hasto.
Poste du sonoj. Poste tri. Kvar. Kaj tiel plu. Ĉio en diversaj kombinaĵoj. En ĉiuj eblaj kombinaĵoj. Se unuan fojon ni ne ludis la kvinan sonon, tiam duan fojon ni ne ludos la kvaran, kaj trian fojon la dekunuan..... Se la unuan fojon ni ne ludis la duan kaj sesan sonojn, tiam la duan fojon ni ne ludos la sepan kaj la okan..... Unue la maldekstra mano ne ludos la samajn sonojn kiel la dekstra mano, kaj poste jam ne – iu momente tio donos al ni interesan kombinaĵon, kvankam ne pli multe interesan ol iu ajn alia kombinaĵo, kiam la maldekstra mano estos ludanta precize la samajn sonojn kiujn ne estos ludanta la dekstra mano kaj se ili estos ludantaj alterne, tiam niaj oreloj ekaŭdos la plenan ĥromatikon, kaj se ili ne estos ludantaj alterne, tiam niaj oreloj ekaŭdos la kombinon de dusonojn, iuspecan ĥromatikon duonigitan.....
Tiajn kaosan substrahadon, barbaran eliminadon de sonoj respektantan neniujn rilatojn kaj parencecojn intersonajn, pli aŭ malpli baldaŭ donos al ni kombinojn bazitajn ĝuste sur tiuj rilatoj kaj parencecoj intersonaj, tamen sendube ili neniel estus privilegiitaj inter ĉiuj aliaj kombinoj kaj vicoj de sonoj.... Tiamaniere en tia ĥromatika frenezo ni povus ludi, ĉiam komencante de la plej suba A, sekvojn de duontonoj kaj tonoj. Aŭ inverse: de tonoj kaj duontonoj.... Poste gamojn maĵorajn kaj minorajn. Poste ĉiujn eblajn pentatonikojn, gamojn kvintonajn. Plu tritonojn kaj ĝiajn variaĵojn.... Kaj substrahante tiele, tiamaniere eliminante sonojn, ni atingus la finon, la ekstremojn. La unuan kaj lastan.
Nun elmergiĝos la silento.
Alvenos la nokto.
Alvenos la tago.
Universo finos kuntiriĝi kaj ŝrumpi.
La mondo estos elsuĉita far nigra truo de fortepiano.
Jen ĝi staras. Sonoplena. Ŝvelinta de sonoj. Preta eksplodi ajnmomente. Sufiĉas nur ektuŝi ĝin, nur kareseti kaj ĝi ekos kriegi, ŝriki.
A.
Ĉu A?
Do As.
Kaj ni aldonas.
Ĉion kio estis priskribita supre, nur inverse. Kaj kiam ni atingos la plenan ĥromatikon, kiam ni plenigos la spacon, kiam ni atingos maksimumajn distancojn, tiam ni ekkomencos substrahi.
Kio post As?
H.

Ĉu iu daŭre aŭskultas nin?

Ĉu iu daŭre troviĝas en la koncertejo?

Ĉu iu ajn estis en la koncertejo?

<<<