lote, ĉiam,
ĉiukaze,
de ĉie
aperadis vandoj, muroj, kolonoj, apogiloj..... Kaj ĉi
tie – nenio. Nenio aperas. Nenio vualas kaj kaŝas.
Nenio obstaklas kaj malhelpas rigardadon. Mankas
vandoj. Mankas
muroj. Mankas kolonoj. Mankas apogiloj. Mankas
ŝnuregoj.
Mankas septoj. Mankas pordoj kaj pordegoj. Mankas iuj
ajn subteniloj.
Nenio haltas rigardon. Nenio gvidas paŝojn.
Mankas koridoroj. Mankas ĉambroj.
Mankas ĉambregoj.
Oni rigardas kaj vidas transege.
Tamen iuj ajn vandoj povas esti
metitaj ĉiumomente.
Ĉiumomente
kaj ĉiuloke.
Ĉar
la tegmento, la memportanta, memŝvebanta
tegmento, la tegmento fluganta povas esti facilege
ŝovita.
Sufiĉas
nur spirblovi aŭ
mansvingi. |