Jen la homo.

Devas vesti sin.

Devas senvesti sin.

Devas transvesti sin.

Devas alivesti sin.

Ne ĉiam estas vestita elegante.

Ne ĉiam estas vestita komforte.

Oftege la vesto premas.

Daŭre tiun aŭ iun ofendas.

Ne al ĉiuj montras respekton.

Maloftege homo aspektas comme il faut.

Perdas multe da tempo por stultaĵoj.

Perdas eĉ pli multe da mono.

Senĉese elmodiĝas.

Neniam satdormas (pro tio).




Ho ve! Kio tio estas?