M  A  G  D  E  B  O  O  K



6:30

Malgrandan, kvadratan ĉambron inundas matena krepusko. Tago daŭre hezitas. Preferus dormi, preferus ne vekiĝi. Daŭru la nokto kaj kaŝu en siaj malheloj diversajn fiaĉajn aferojn kiuj okazos tage. Ĉiutage okazas fiaĉaj aferoj kaj Tago jam alkutimiĝis, tamen de tempo al tempo sentas pezan laciĝon pro troa fiaĉeco kaj volus tradormi sin mem, vekiĝi kiel la sekva tago. Tamen Nokto ne estas tiom stulta, ne trompos ĝin sentimentalaj trukoj. Ankaŭ nokte okazas fiaĉaj aferoj kvankam ne tiom multaj kiel tage. Evidente homoj estas pli aktivaj kiam estas hele, pli bone vidas kaj aferoj fiaĉaj kontentigas ilin pli multe, kaj ja pri tio temas, ĝuste pri kontentigo.
Sur la simpla, mallarĝa divano kuŝas Patro. Patrino kaj Filino kuŝas sur la planko, eble sur la lankovrilo kaj dormomato, ne estas facile tion konstati, ja estas malhele kaj en la ĉambro reĝas malordo. Patro kuŝas sur la divano kaj iŝi sur la planko tamen tio tute ne atestas pri patriarkeco, nur pri tio, ke Patro estis lacega, ĉar estis gvidanta aŭton tutan tagon, do enlitiĝis (endivaniĝis) frue kaj se li kuŝus sur la planko, li malhelpis iŝin pakadi. Estis nur unu divano kaj ĝi tuŝis la vandon oblonge, do dormante sur ĝi Patro troviĝis kvazaŭ fore, ne obstaklis.

6:40

Li enlitiĝis unua, do ankaŭ unua ellitiĝis. Elportas sian maljuniĝantan korpon el la duonkrepusko, iras al la banĉambro kliniĝinta kvazaŭ lia ne malbona vivo premus lin pezege, kvazaŭ li ne scipovus porti neplenajn sukcesojn kaj malvenkojn (kio ne veras). Ne tiel oni portas la pezojn, oni portas la pezojn surkape, tiam la dorso devas esti rekta, alie ĉio falos sur la teron... Ne, sendube li ne pensas nun pri la kurso de surkapa pezportado. Li pensas, ke ili havas malmulte da tempo. Li ne restas longe en la banĉambro – ni povas apenaŭ rigardi la etan antaŭĉambron kun la kuirniĉo, ankaŭ inunditan far kaoso de sakoj, valizoj, skatoloj, potoj, teleroj, tasoj, diversaj ujoj kaj iloj, vestoj kaj ŝuoj. Li revenas al la ĉambro. La duonkrepusko iĝis kvaronkrepusko. Ankaŭ ĝi hastas. Ankaŭ ĝi konscias, ke tempo forkuras. Patrino kaj Filino jam ellitiĝis (desurplankiĝis). Kun rektaj dorsoj iras al la banĉambro. Ankaŭ iŝi revenas rapide.

7:00

Nun la triopo iretas tien kaj reen. Ion enmetas, ion elmetas. Trametas. Transmetas. Enpuŝas. Elprenas. Aldonas. Nenio plimultiĝas. Nenio malplimultiĝas. Tiele ŝajnas. Tian impreson ni havas, kvankam ni atendas, ke la nombro da objektoj devus malpligrandiĝi. Pakaĵoj devus esti malpli kaj malpli multaj kaj ŝajnas kvazaŭ estus male. Probable jen la iluzio. La fendo inter nokto kaj tago estas plenplena de iluzioj.
Oni ne scias ĉu la impreso de harmonio en jena kaoso ankaŭ estas la iluzio. Manko de tensio ankaŭ povas esti la iluzio, sed rompaj, abruptaj interparoloj, aŭ manko de tiuj indikas grandan koncentradon kiu devas manifesti sin en harmonia kunlaboro. Kvankam foje ili puŝetas unu l'alian, kio estas neevitebla en tiom malgranda spaco, ja ili ne kriaĉas, ne koleriĝas, ne fortiras aĵojn provante paki tiujn laŭ ies propra, lia aŭ ŝia, ununure ĝusta maniero. Mankas ankaŭ ajnaj spuroj de paniko. Ili kontrolas la tempon, tute kaj plene regas ĝin, kvazaŭ ili havus ĉion kalkulitan sekundece, ĉiujn movojn precize planitajn kaj perfekte trejnitajn, kaj ja pecoj de paroloj, unuopaj vortoj, silaboj kaj murmuroj pruvas plenan improvizadon. Pruvas tion ankaŭ la matenmanĝo konsumata kure, ire kaj fluge.

7:38

Longa, mallarĝa koridoro. Kelkaj tonoj de grizo, iom da rozo, iom da blanko. Koloroj dampitaj pro lumo dispersita kaj malakra. Ĉe unu fino la pordo el kiu ili ĝuste eliris. Ĉe alia, malproksime, malantaŭ la horizonto, la fenestro. Patro portas du sakojn kaj irante balancas sin, la sakoj batetas liajn gambojn ĉiupaŝe. Filino portas iujn skatolojn, ne pezajn, sed ne komfortajn. Patro diras: kioman fojon mi estas ĉi tie: kvaran? kvinan? do mi trairas la koridoron dudekan aŭ tridekan fojon kaj denove mi renkontas neniun; neniam mi renkontis iun-ajn, tute kvazaŭ vi loĝus ĉi tie sola, kvazaŭ ĉiuj ĉi ĉambroj estus senhomaj, malplenaj, dezertaj... Filino respondas: kaj mi renkontas, almenaŭ unufoje semajne mi renkontas iun je la koridoro kaj ŝtuparo... Ili malfermas la vitran, larĝan pordon kaj eniras la ŝtuparejon. Malsupreniras je larĝaj ŝtupoj. Malfermas la ĉefan pordon teretaĝe kaj eliras antaŭ la domo. Nun ili iras laŭlonge de la vando gabla de konstruaĵo. Dekstre preterpasas la barilon de la infanejo; malantaŭ la barilo staras nur aŭtoj, neniuj infanoj videblas. Maldekstre estas la gazono. Pli malproksime jam nur la strato. Larĝa trotuaro. Veturejo. Ĉerandaj parkejoj pavimitaj per grandaj, kvadrataj, iom konveksaj ŝtonoj. Patro kvazaŭ rememorus, ke li ne finis la penson komencitan en la koridoro kaj diras: .... la strato ankaŭ dezerta, kelkaj veturiloj, preskaŭ neniuj preterpasantoj; vere bizarega urbo, granda urbo kun iomaj loĝantoj, en la centro ankaŭ mankas homoj, ie ajn oni iras tie preskaŭ neniuj homoj, ĉe la riverborda bulvardo ankaŭ preskaŭ neniu, la parko dezerta, vi sentas vin kvazaŭ en la biblioteko inter la bretaroj, kvazaŭ sur la paĝo de libro aperta, vi promenas, rigardas la domojn-literojn, estas plezure, varme, bele, sed ie funde de la kapo la penso, ke vi devas atenti, ĉar ajn-momente oni povas fermi la libron kaj ĉu vi estas sufiĉe eta por ke oni ne pistu vin?
Patro metas sakojn kaj skatolojn en l'aŭton. Ili revenas. Senhoma trotuaro. Senhoma ŝtuparejo. Senhoma koridoro. Kaj denove ĉambro, koridoro, ŝtuparejo, strato... Ili cirkulas ĝis la ĉambro estas malplena kaj ili havas nenion por porti al l'aŭto.

8:25

- Perfekte. Ideale – diras Patrino. - Ni faris ĉion ĝustatempe. Je kioma horo li alvenos? Aaa... Vi havas ankoraŭ preskaŭ kvaronhoron. Vi povus trinki tason da teo, sed mankas taso... Bone. Iru kaj finu tion. Ni atendas en l'auto...

8:30

Patro kaj Patrino sidas en l'aŭto. Estas trankvilaj. Ĉu estas io kio povus ilin agaci kaj ĉagreni? La skrapaĵo sur la planko? Ja neniu ĝin rimarkos. Ili ne interparolas. Pri kio ili interparolu, se ĉio okazis kiel devus okazi? - - - - - Kvaronhoro. Tute malsamkiel en la filmo. En la bona, kaj en la malbona trilero ŝi havus nur kvaronon da minuto, dekkvin sekundojn, tiom kiom si bezonus por kurege reveni al la ĉambro, premisante ke ŝi ne stumblu, kaj neniu pordo kojunumiĝu. Nu, sed tio estas nek bona nek malbona trilero, do kio tio estas?... Patro silentiĝas. Li ne parolas plu. Ne volemas. Parolado lacigas, kaj li volus ripozi. Ili sidas kaj rigardas tra vitro la dezertan mondon antaŭe...

8:48

Filino revenas. Enaŭtiĝas kontenta. Ege. - Vi finis ĉion? - Finis. - Rapide. - Rapide. Ĉio en ordo, neniuj plendoj, do rapide. Ni povas veturi. - Do ni ekas... Kaj ili ekveturas. Veturas laŭlonge de la dezerta strato kaj post momento malaperas turninte en la direkto de aŭtovojo.

Tiam la leganto bruege fermas la libron kaj metas ĝin sur la breton. Ni aŭdas la malkontentan voĉon: enuo... kia enuo.... kio tio estas? trilero tio estu? eble por infanoj... nek oni scias pri kio temas, nek kia estas la fino... sensencaĵo balbuta...