Unue
la tabulo kun klarigo, kiu, kiel kutime, klarigas
multe, sed ne ĉion; tamen la plena klarigo ne estas
necesa, precipe en la komenco de filmo, kiu ne povas
decidi ĉu volas esti la metaforo aŭ ne, ĉu strebas
levi sin super la realismon aŭ fali sub ĝi aŭ eble
meti sin apud, antaŭ aŭ malantaŭ aŭ troviĝi guste en
ties mezo.
|
Ni, ĉi tie, volas sciigi, ke Ni,
La Imperiestro, havas nenion komunan kun niaj
antaŭuloj, krom tio, ke Ni estas ilia ido, do
posteulo. Ies ido Ni ja devas esti. Kompreneble,
kiel Imperiestro, Ni povus dekreti, ke absolute
sendube Ni estas nenies ido, ĉar Ni naskiĝis plej
nekutime kiel eble – Ni elsaltis el la libro – sed
Ni tion ne faros. Pro respekto por niaj subuloj
kiuj ja tiom stultegaj ne estas, aŭ almenaŭ ne
devus esti. Por ke nia unuaeco ne estu dubinda, Ni
atentigas, ke en la mondo Ni estas unikaj, pro tio
unuaj, kiuj posedas triopan S en la
nomo-antaŭnomo-moknomo-kromnomo. La duopa O ankaŭ
ne aperis senkaŭze kaj hazarde – ĝi parolas pri si
mem, kvankam nur en unu lingvo, ĉar en aliaj
lingvoj ĝi mutas, memoru tion.
|
La trono. Eble. Al trono ne similas, kiel trono ne aspektas. Prefere la kutima brakseĝo. Kutima? Prefere ne. Nekutima? Tio ankaŭ dependas de imagoj, vidpunktoj, demandoj kaj bezonoj. Pri kutimeco kaj nekutimeco. Oni ne scias, almenaŭ nun, kiajn demandojn, bezonojn kaj imagojn pri la trono havas la imperiestro Bookasssa, nek kion li pensas pri kutimeco kaj nekutimeco. Laŭ ni, la rigardantoj, la meblo pli similas al brakseĝo. Ni rigardas ĝin atente kaj detale kaj ni cerbumas el kio ĝi estis farita. Krome ni provas respondi la demandon: ĉu ĉio sur kion la imperiestro, aŭ reĝo, sidas estas la trono? Ĉu eble estas unu trono permanenta, daŭra, kiu estas trono eĉ kiam la imperiestro ne sidas sur ĝi, kaj estas tronoj momentaj? La imperiestro ekstaras kaj la seĝo, aŭ fotelo, ĉesas esti la trono. Ni konjektas, ke ĝuste tiele pensas imperiestro Bookasssa. Ni ne vidas, ĉu la imperiestro sidas sur la brakseĝo, do se li ne sidas, la brakseĝo estas nur la brakseĝo, eĉ se ĝi estus la brakseĝo favorata kaj neniu krom la imperiestro havus rajton okupi ĝin. Ni vidas la dorson de la meblo. Tegita per flava ŝtofo kiu se volus imitus oron, sed ne volas kaj ne imitas. Ne estas facile konstati ĉu tio estas silko aŭ lino aŭ io alia al ni, spektantoj, nekonata kaj bonege konata al la imperiestro, ĉar la imperio pri ĝi famas. La ŝtofon kovras literoj kaj estas same malfacile konstati ĉu presitaj farbe ĉu enpremitaj senfarbe. Sendube nelegeblaj, ĉar tro forfrotitaj, kio ŝajnas stranga enkaze de la dorso de brakseĝo. Probable la fotelo estis longe staranta ĉevande puŝata de loko al loko. Ĉu por iom da tempo ĝi suferis la imperiestran malfavoron kaj nun denove ĝia gloro revenis? . . . . . . Eblas ankaŭ alia klarigo: la brakseĝo ne estis tegita sed nur kovrita. En multaj lokoj la ŝtofo sulkiĝas, disŝiriĝas, hirtiĝas montrante la dikan tavolon de makulaturo sube; ĝuste tiujn truojn penetras la scivolema kamerao... La kartona fotelo la papera trono? La vizaĝo. Tuta makulumita. Samkiel la faŭko de pantero. Foje kradumita. Foje striumita. Strioj vertikalaj, oblikvaj, horizontalaj. Strioj helaj kaj malhelaj, de ombro kaj de lumo. La vizaĝo pulsas, vibras, irizas. Pro la forta lumfasko kiu penetras la ĉambron tra fenestro per io vualita: kurteno kun bizara desegno kiu montriĝos la fragmento de iu mistera teksto tre grava por solvi multajn enigmojn de imperio? persieno? reto kun larĝaj maŝoj, do protektanta ĉefe kontraŭ krabroj? ligna maŝrabijo? preskaŭ gotika ŝtona puntaĵo kies nekredebla eskviziteco kaj delikateco rezultas ne nur de lerteco de imperiaj metiistoj sed ankaŭ de kvalitoj kaj unikaj trajtoj de ĉitieaj rokoj? Tial oni ne povas difini la koloron de la imperiestra haŭto – ĝi glimas kaj briletas, poste opakiĝas, cindriĝas, poste emanas interan lumon. La plej talenta pentristo ne scipovus kapti tian ŝanĝeblecon, kapitulacius la plej sentema fotilo. Same la plej lerta desegnisto ne kaptus la tremantan linion de nazo samtempe aspektanta kiel agla beko kaj pistigita terpomo, nek de la lipoj dikmaldikaj, pufplataj, malferme premegitaj. Kaj la okuloj? Kvazaŭ de kapreolo, de cervo, de libelo, de krabo... La kapo. Kun formo nedifinebla. Globa? Ova? Kuba? Senhara? Haroza? Haroj buklaj aŭ malbuklaj? Fronte buklaj malfronte malbuklaj aŭ fronte malbuklaj malfronte buklaj? . . . . Rava laboro de kamerao. Ĝi montras ĉion montrante nenion. Nenion montras kaj ĉio videblas... La kapo iom klinita. Enpensigita. Mallevanta sin sur la brusto pro pezo de pensoj. Aŭ ĝuste leviĝanta, pli kaj pli leĝera, senpensigata, malplenigata, pli kaj pli vakua kaj ĉasta. Balancanta sin kiel balono. Belege ĝi aspektas super la vesto kovranta la imperiestran korpon. La vesto. Iuj supozus, ke ĝi mankus, sed ja la reĝo estis nuda – la imperiestro ne estas. La vesto diskrete susuras kaj bruetas. Ĉar ĝi estas papera. Nu, senduba tio ne estas, sed ĝi aspektas kvazaŭ oni kudrus aŭ gluus ĝin el papero. Estas rigida, faldebla, facile ĉifas kaj disŝiriĝas. Tio ne estas unu granda tuko, ho ne, estas aro da folioj, pli kaj malpli grandaj, tio ne dubindas, iuj kovritaj per signoj printitaj aliaj per signoj skribitaj. Ĝi estas la vesto el makulaturo. Kion oni povu fari kun egaj kvantoj da folioj malpurigitaj skribe far imperiaj oficistoj? Uzi tiujn denove por io alia. La imperiestro ne amas malŝpari. Tial plaĉas al li brueto de paperaj vestoj. Papero printkovrita kaj reuzata susuras alie, pli subtile. Ne multajn susurojn oni povas aŭdi. La imperiestro ne turnetas kaj ne movetas sin, ne ŝanĝas la pozicion senĉese. Sidas preskaŭ senmove. Sur la genuoj tenas malfermitan libron. La libro. Presita sur belega poma papero. Papero estas pale verda. Kun nuanco flaveska. Do flaverdeska. Ja ĝi ne havas koloron de la ŝelo, sed de la pulpo – pomoj, kvankam diverskoloraj, ene estas blankeskaj. Foje aperas la delikata postvidaĵo de bruneco. Kaj de varma oro. Ĉiu pulpo de ĉiu pomo, ne gravas kiukolora ŝelo, bruniĝas post iom da tempo. Okazas, ke pomoj sekiĝintaj iĝas orecaj, sed ne oraj... La imperiestro posedas vastegan ĝardenon kie kreskas pomujojn naskantaj pomojn paperajn. Tiel estis nomataj, preskaŭ de ĉiam, sed ne pro tio ke oni produktis paperon, sed pro tio ke matura, aŭ eĉ tro maturaj fruktoj ene similas la paperan pulpon. Ĉiuj libroj en la imperiestra biblioteko estis presitaj sur tia papero... Kompreneble ni tion ne vidas, sed nur tion supozegas – tia estas la sugesta forto de filmeroj, tia estas la potenco de detaloj, tiel ensuĉas nin la poroza teksturo de paĝoj. Ni ne scias kion rakontas la libro. Ni scias nur, ke la imperiestro legas malrapide, malhaste. Li turnas la foliojn malofte. Folioj estas grandaj, do enhavas multe da teksto, sed ne tio estas la problemo. La imperiestro legas malrapide, ĉar li delektas sin per tio kion legas. La imperiestro gustumas la vortojn. Maĉas la frazojn por eligi ĉiujn nuancojn semantikajn. Neatendite, per la movo malhasta, preskaŭ delikata, mola kaj fluema, kvankam decida, li elŝiras la folion, metas ĝin inter la dentoj kaj formordas la pecon. Muelas ĝin en la fortaj imperiestraj makzeloj kaj glutas, poste formordas la sekvan pecon. Kaj kiam tuta folio malaperas en la abismo de imperiestra buŝo, li elŝiras la sekvan folion kaj ankaŭ manĝas ĝin. Legado estas lukto. Kaj kiam oni venkas adversulon, oni devas vori tiun, por preni ties forton. La imperiestra vizaĝo radias de ravo. La imperiestra korpo emanas potencon. Jen Bookasssa. La Librovorulo. |
Ni sciigas, ke tio okazis
ĵaŭde.
Vendrede okazas io alia. La fotelo staras senhoma. La imperiestro estas ie alie. Oni ne scias kie. Ankaŭ sabate. Ja temas pri neĉiutaga vivo de La Imperiestro Bookasssa La Unua. |