V


I

V

O



Ĉ

I

U

T

A

G


A



E

N



B

O

O

K

I


N

A



F

A

S

S

S

O

Komence vi vidas sur la ekrano ĝuste tion. Aranĝo de literoj estas iom bizara. Ne estas facile komponi ilin en sencoplenajn vortojn, ĉar la vortoj mem estas bizaraj. Precipe bizara ŝajnas la triopa S. Ega raraĵo. Unuan fojon vi vidas la vorton, kiu havas tri samajn konsonantojn kune, unu apud alia. Plej probable la efekto de siblado ne estis ĉefa kialo de tiu fenomeno, ĉar tio ne estas la fiaĉa rakonteto pri serpento bone konata en la landoj transbarilaj kaj apudekranaj. Do vi komencas suspekti, ke eble ankaŭ la stranga aranĝo, netipa komponaĵo ne estas hazarda – ĝi iel rilatas al tio kio aperos sur la ekrano kiam la titolo malaperos. Nu, ofte okazas, ke la komenco titola estas pli interesa, ol la filmo mem. Ni vidu, kio okazos ĉi kaze. Se la titolado estas preskaŭ aparta, sendependa filmeto, tiam tiu filmeto diferencas de la filmo kiu poste sekvas, kontrastas – ofte, do ne ĉiam... Kaj ĉi kaze aperas io diferenca, tamen ne tute diferenca, ne tute malsama: fotoj (bildoj) anstataŭas la literojn, sed la ekrano daŭre estas dividita je la sama kvanto da fakoj. Kaj estas ĝuste 30 fakoj. Ne nur tial, ke estas ĝuste tiom da literoj kaj intervortaj spacoj. Ĉar la kvanto de literoj ne estas hazarda kaj la kvanto de fakoj estas nur rezulto de tiu unua, baza ne-hazardaĵo. Ja tiom estas aspektoj de la vivo ĉiutaga en Bookina Fassso. Kiuj aspektoj? Plej facile estus prezenti nun la liston: malsato, soifo, manĝado, drinkado, konstipo, lakso, tro-multe-da-spicoj... kaj tiel plu. Nu, io tia. Ĉu tamen tio ne estus ofendema? Ĉu tio ne estus dubado pri bazaj intelektaj kapabloj de la spektanto, timo ke li (ŝi) ne povos deĉifri la plej simplajn asociojn kaj metaforojn? Estus. Vi do devas iom penegi. Sed nur iom. Ne multe. Tasko ne estos malfacila kaj oni devos teni iom da fortoj por sekvaj enigmoj kaj puzloj. Tiel komponita ekrano (kvankam neniel precipe kaj eksterordinare – jen la efekto bone konata kaj ofte uzata, tamen neniam tiel konsekvence kaj laŭplane, ke ĝi eĉ ĉesas esti efekto kaj iĝas la principo) indikas, ke vi havos aferon kun aliaj rigoroj formaj esencaj por tuta filmo. Kaj estas vere tiele. Vi baldaŭ komprenos, ke neniu aktoras en tiu ĉi filmo. Mankas aktoroj profesiaj kaj amatoraj. En tridek diversaj lokoj en Bookina Fassso estas instalitaj ordinaraj industriaj kameraoj, do ne kaŝitaj. Ĉiuj scias, ke ili estas kaj funkcias kaj neniu pri tio atentas kaj zorgas, samkiel en banko aŭ vendejo, escepte se iu havas maldecajn intencojn. Tridek filmoj kiuj oni projekcias samtempe sur unu ekrano, estas nur simplaj registraĵoj de tio, kio okazas en la vidzono de senmova kamerao, de sunleviĝo ĝis sunsubiro. Lokigo de kameraoj estas nek hazarda, nek precize pripensita. Ĉiun kameraon instalis dumnokte tripersona grupo kaj havis nur du horojn por ĉion prepari. Dum du horoj ili devis trovi la lokon kaj fiksi tie la kameraon. Neniu antaŭa selektado okazis; grupoj ne kontaktis unu kun alia kaj ne interŝanĝis planojn kaj projektojn, do povis okazi, ke kameraoj troviĝis unu apud aŭ fronte al alia kaj observis unu la alian. Ne estis ankaŭ sufiĉe multe da tempo por bone kontroli ĉion, do eraroj kaj difektoj neniun surprizu kaj kolerigu. Ja tio estas unu el la aspektoj... aj! mi ne estus malvualonta la aspektojn!... La sekvan nokton kameraoj estis instalitaj en aliaj lokoj por filmi la sekvan tagon en Bookina Fassso. Mi atentigas vin, ke dumnokta instalado estas unu el rigoroj formaj kiu rezultas, iomgrade, el la principo de limigita hazardeco kaj neplena pripenso. La materialo elprenita el ĉiu kamerao estis neniel redaktita, nenio estis eltranĉita, nenio estis aldonita, alpentrita. La ununura muntado konsistis en tio, ke la filmojn estis arigitaj kaj kunigitaj tiel, ke oni povu rigardi ilin samtempe sur unu ekrano. Tamen tio ne signifas, ke oni uzis tutan materialon kolektitan. Oni ne scias kiom tagoj estis filmitaj. Sendube dekkelkaj, do VIVO ĈIUTAGA EN BOOKINA FASSSO konsistas el kelkaj unuaj tagoj. VIVO ĈIUTAGA EN BOOKINA FASSSO 2 konsistos el kelkaj tagoj mezaj kaj VIVO ĈIUTAGA EN BOOKINA FASSSO 3 konsistos el kelkaj tagoj finaj. Premisante, ke estos la sekvaj partoj. Sed ni devas premisi tiele, ĉar kontinuo ŝajnas neevitebla pro neevitebla sukceso de la filmo, de la unua parto. Kial neevitebla? Ĉar tio estos la plej malmultekosta (aŭ malplej multekosta) revolucio en kinematografio! Eĉ pli malmultekosta varianto estus ebla. Filmistoj havas nur unu kameraon. Ili instalas ĝin dumnokte laŭ la maniero priskribita supre. La sekvan nokton ili translokigas ĝin. Ili ne povas rigardi kion estis filmita dumtage, nek ili povas vagi sencele tra Bookina Fassso dum la kamerao laboras, por ke iu loko ne allogu ilin... Tamen, ne estas certe, ĉu tiu varianto vere estus malpli multekosta, ĉefe pro pli longa filmproduktado. Kreado de la sekvaj partoj estos neevitebla ankaŭ pro alia kialo. La unua parto ne solvas la enigmon de tri S. Ĝi eliminas la fabeleton pri serpento kaj sugestas, ke eble temas pri elimino de malplezuraj asocioj kun angla dusoa azena pugo, sed tiaj klarigoj ne kontentigas plene.
Nu, kaj kiel aspektas tiu vivo ĉiutaga en Bookina Fassso? Ne estas facile priskribi ĝin. Pro tio, ke la filmo montras nur kelkajn tagojn. Kaj oni ne scias kiel tiuj tagoj rilatas al aliaj tagoj. Ili povis esti nekutime trankvilaj aŭ nekutime tempestaj. Povus pluvi kaj iu spektanto ekpensus tute erare, ke en Bookina Fassso pluvas senĉese – dum normale estas tie tre seke kaj varmege kaj kelktaga pluvo estis nememorebla nekutimaĵo, anomalio miriganta ekstreme. Ŝajnas, ke oni povus solvi jenan problemon filmante 365 tagojn. Bedaŭrinde ne estas tiele. Unu jaro ne atestas pri aliaj jaroj. Aŭ atestas nur proksimume. Tamen ni premisu, ke kelkaj filmitaj tagoj estas sufiĉe bona specimeno por la periodo interkatastrofa, premisante silente, ke post la katastrofo la lando (la ŝtato) revenas al la antaŭkatastrofa vivmaniero, kio ŝajnas la premiso erara, kvankam bazita sur bone dokumentitaj multjaraj observoj - same bone estas dokumentita la premiso kontraŭa, pri la relŝanĝo de historio kaj de vivoj kaŭze de katastrofo. Kaj kio malvualiĝas al ni? La loĝantoj de Bookina Fassso (la bukinafasssanoj) verkas librojn. Ĉiuj. Ĉie. Senĉese. Daŭre. Jes. Ili faras nenion alian, nur verkas kaj skribas librojn. Aŭ probable pretendas, ke verkas, nur imitas skribadon.
Interesege, kia estis la katastrofo kiu kaŭzis, ke ĉiuj bukinafasssanoj komencis verki librojn? Same interesega estas tio, kia katastrofo kaŭzos, ke ili ĉesos fari tion kaj kion faros anstataŭe. Legi tion kion ili verkis?

Nu bone. Sufiĉas konsideroj enkondukaj kaj sufiĉe nenecesaj. Ni rigardu nun la fako numero 27. Kion ni vidas? Kion ni vere vidas? Kio tio povas esti: iu planko? ligna planko? argila planko? grunda planko? strato? korto? pado? ..... tiel larĝa? padoj ne estas tiel larĝaj ..... Do iu vojo. Aŭ iu placo. Plano. Vastega. Ebena. Ebenega. Malaspra. Glata. Sendube malsama ol la surfaco de la luno. Kvazaŭ speciale glatigita. Sen ruboj kaj forĵetaĵejoj. Neniuj sekiĝintaj arbfolioj. Neniuj rompitaj branĉetoj. Neniuj pecetoj, paneroj, iuj-ajn eroj kaj eretoj. Neniuj ŝeloj. Neniuj krustoj, krustaĉoj, krustetoj. Pure. Purege kaj nete. Same pure kaj nete kiel sur paperfolio sen iuj ajn signoj. Kaj neniu skribas sur ĝi. Neniu skribas ion iel. Paralizanta malvigleco. Stuporo. Ni fuĝu de tie, ĉar ni mem stuporiĝos ...... Fako numero 4. La fenestro. Bildoj sinŝovantaj unu sur alian. La strato kaj la ĉambro speguliĝanta en la vitro. Senhoma strato kaj senhoma ĉambro. Neniu trairas la straton. Neniu sidas en la ĉambro. Kaj neniu verkas kaj skribas. Nek en la ĉambro, nek en la strato. Ja iu povus kaŭri apud la vando, sidi sur la sojlo de iu pordo kaj skribi. Ekzemple priskribi la straton .... Kaj la fako numero 8? Ankaŭ tie neniu verkas kaj skribas. Io flagras. Io pulsas. Io dancas? Homamaso? Homamaso dancas? Dancanta amaso de homoj? Dancas. Aŭ trapuŝas sin. Kuregas. Folegas. Furiozas. Sed ne verkas. Escepte se pere de si mem. Fojon post fojo komponiĝas en alian literon. Sed tio ne videblas. Tion ni nur povas konjekti, diveni. Ni volus, ke estus tiele. Kaj ni povas verki kaj diri nenion certan, ĉar ni vidas nur svarmadon ..... Dekkvara? Dudek dua? Deka? Dekunua? Nenie iu verkas kaj skribas. Kio okazas? Eble estas tro frue? Eble estas nun iu paŭzo? Eble ili pensumas? Cerbumas? Planumas? Kaŝis sin, por ke neniu vidu ilin. Ja verkado estas la procezo tre intima. Kaj eble ili fuĝis for. Sed ili revenos baldaŭ. Tuj. Ni atendu. Ni rigardu atenteme. Eble tio komponiĝos en io pli granda. Samkiel la benko de fiŝetoj komponiĝas en grandegan fiŝegon ...... Kaj grandega fiŝo transformiĝas en la nubon kaj fluas tra helgriza ĉielo, iomete blueska, pale glimanta ..... Kaj ĝin kaptas la reto plektita el branĉoj de maljunaj arboj en fruktoĝardeno, kiu malhaste transformiĝas en arbaron, en ĝangalon ..... La fruktoĝardeno arbariĝas. Kaj ili ne verkas, ne skribas pri tio. Neniu verkas.



oni


devas

verki

30

rakontojn:

la

unua

komenciĝas

per

la

vorto


ONI

la

dua

per

la

vorto

DEVAS

la

tria

per


la

vorto

VERKI

la

kvara

per

la

vorto

TRIDEK


Kaj tiel plu. Sed kiu tiaĵon bezonas? Nu, estas unu ulo, kiu tiaĵojn bezonegas.

<<<