V |
I |
V |
O |
Ĉ |
I |
U |
N |
O |
K |
T |
A |
E |
B |
O |
O |
O |
K |
I |
N |
A |
F |
A |
S |
S |
S |
O |
Nu, kaj kiel aspektas tiu vivo ĉiunokta en Bookina Fassso? Ne estas facile priskribi ĝin. Pro tio, ke la filmo montras nur kelkajn noktojn. Kaj oni ne scias kiel tiuj noktoj rilatas al aliaj noktoj. Ili povis esti nekutime trankvilaj aŭ nekutime tempestaj. Povus pluvi kaj iu spektanto ekpensus tute erare, ke en Bookina Fassso pluvas senĉese – dum normale estas tie tre seke kaj varmege kaj kelknokta pluvo estis nememorebla nekutimaĵo, anomalio miriganta ekstreme. Ŝajnas, ke oni povus solvi jenan problemon filmante 365 noktojn. Bedaŭrinde ne estas tiele. Unu jaro ne atestas pri aliaj jaroj. Aŭ atestas nur proksimume. Tamen ni premisu, ke kelkaj filmitaj noktoj estas sufiĉe bona specimeno por la periodo interkatastrofa, premisante silente, ke post la katastrofo la lando (la ŝtato) revenas al la antaŭkatastrofa vivmaniero, kio ŝajnas la premiso erara, kvankam bazita sur bone dokumentitaj multjaraj observoj - same bone estas dokumentita la premiso kontraŭa, pri la relŝanĝo de historio kaj de vivoj kaŭze de katastrofo. Kaj kio malvualiĝas al ni? La loĝantoj de Bookina Fassso (la bukinafasssanoj) verkas librojn. Ĉiuj. Ĉie. Senĉese. Daŭre. Ankaŭ nokte. Jes. Ili faras nenion alian, nur verkas kaj skribas librojn. Aŭ pretendas, ke verkas, nur imitas skribadon. Interesege, kia estis la katastrofo, kiu kaŭzis, ke ĉiuj bukinafasssanoj komencis verki librojn? Same interesega estas tio kia katastrofo kaŭzos, ke ili ĉesos fari tion kaj kion faros anstataŭe. Legi tion kion ili verkis? Nu bone. Sufiĉas konsideroj enkondukaj kaj sufiĉe nenecesaj. Ni rigardu nun la fako numero 25. Kion ni vidas? Nenion ni vidas. Kaj sur la fako numero 14? Ankaŭ nenion. Kaj sur la fako dekoka? Ankaŭ nenion. Kaj sur la fakoj deksepa kaj deknaŭa... Treege malhela estas la nokto en Bookina Fassso. Elektron ili ne havas? Foruzis ĉiujn kandelojn? Ne konas fajron? Ankoraŭ ne inventis kenon? Se ili verkas kaj skribas, tiam iliaj okuloj devus brilegi kiel laternoj kaj prilumi paĝojn sur kiuj ili skribas. Escepte se ili verkas kaj skribas malferminte la okulojn. En la ekstazo. Samkiel la muzikistoj ludas. Tute kaj plene transformiĝintaj en aŭskultadon. Ne bezonas okulojn. Okuloj nur ĝenas ilin. Ili estas nur sonoj. Do bukinafasssanoj devus esti nur vortoj. Devus esti frazoj ...... Ho, io estas videbla tie. Probable iu fenestro. Kaj en la fenestro lampeto. Jes. La lampeto speguliĝas. Oblikva, blanka streko. Sub la streko probable iu vizaĝo. Malklara. Blankkontura. Eble grizaj haroj, griza barbo. Sub la vizaĝo dika strekego, ĝiaj finoj malaperas en la tenebro, nigriĝas. Rebrilo de lumo sur io kio povus esti tabulo. Aŭ plato metita vertikale. Ĉu li havas paperfolion sur tiu ĉi plato? Li skribas? Desegnas? Cerbumas. Ĉu detrui ĝin per mallertaj, netrafaj vortoj, aŭ per mallertaj strekoj, kriplaj linioj. Aŭ eble lasi ĝin blanka ...... Verki. Verki. Verki. Pri kio verki? Liaj okuloj estas nebulaj makuloj kaj la buŝo grimacas nelegeble ..... Ĉu ĉiuj dormas kaj nur li volas verki? Aŭ eble ankaŭ li dormiĝas. Provas forpuŝi inundantan lin dormon. Sidas kun peno. Ŝancelas sin. Lia mano ekdormos tuj kaj komencos meti sur papero nek desegnojn nek literojn ..... Sed kiam li malŝaltos sian lampeton, iu alia, ie alie, ŝaltos la sian. Ni atendu. Ni vidu. Ni ne dormiĝu. Ni ne dormiĝu en la plej interesa momento, kiel kutime ...... |
ne |
dormu |
ĉar |
27 |
rakontoj |
devas |
esti |
verkitaj |
la |
unua |
komenciĝas |
per |
la |
vorto |
NE |
la |
dua |
per |
la |
vorto |
DORMU |
la |
tria |
per |
la |
vorto |
ĈAR |