La hotelo estis plezure nomita BUNKRO kaj oni konsideris ĝin la plej aĉa gastejo en la urbo. Tamen koincidis tiele – kutime koincidas strange kaj nekutime, tute kvazaŭ iu antaŭe ĉion precize pripensis kaj planis, kio kompreneble donas al sufiĉe granda grupo de civitanoj de diversaj landoj kaj ŝtatoj, en iuj ŝtatoj eĉ al treega plimulto, la bonan okazon por suspektadi, ke ekzistas fiaj, hidaj komplotoj kaj konspiroj provantaj tiujn civitanojn premegi plej kruele kaj senindulge – ke ĝuste ĉiuj hoteloj en tuta urbo estis plenplenaj de gastoj pro iu internacia kongreso de fervojistoj kaj ununuraj preneblaj ĉambroj troviĝis en la BUNKRO. La penso ke oni aranĝis la kongreson ĝuste en tiu urbo kaj en tiu tago pro tio, ke mi estus alvenonta tie tiam, estus la lasta penso kiu aperus en mia kapo. Mi ne pensis tiele eĉ kiam mi aŭdis la informon, ke la hotelo estas sufiĉe deca, pura, sed havas nur unu difekton, nome mankas fenestroj en la ĉambroj. Sed eĉ se tian difekton oni konsiderus egan malavantaĝon, ĝi produktus egan avantaĝon, nome malmultajn kostojn. Tiu fakto indikas sen iu ajn dubo, ke la priskribata aventuro okazis antaŭ longe, ĉar nun, aŭ kiam tiu dista pasinteco estas priskribata, tiu ĉi malavantaĝo ne estus konsiderata tiele, kontraŭe – ĝi estus ega avantaĝo, estus allogaĵo generanta altajn prezojn kaj sendube tranoktado en tiu hotelo, vere nekutimega kaj unikega hotelo, kostus multe. Tamen ne nur manko de fenestroj igis la hotelon atrakcia. La nomo BUNKRO indikus, ke mi devus ekvidi la konstruaĵon apenaŭ elstarantan el la grundo, similan al veziko – dum mi ekvidis la konstruaĵon altan, tamen ne tiom altan ke oni klasifiku ĝin kiel turdomo, sed iom pli altan ol najbaraj domoj. La nocio "turdomo" ne estus tiom maltrafa, se ĝi rilatus ne nur al alteco, sed ankaŭ al la karaktero de la konstruaĵo. Tamen, ambaŭ sveltaj turoj de fortikaj kasteloj kaj kaŭrecaj dikaj bunkroj havas fendetojn, vertikalajn kaj horizontalajn, ebligantajn pripafi atakantojn, dum tiu ĉi konstruaĵo havis neniujn paffendetojn – tute kvazaŭ la homoj en ĝi malfermitaj ne interesiĝis ĉu malamikoj atakas ilin aŭ eble la sieĝantoj decidis pacience atendi ĝis la sieĝatoj transformiĝus en sekegajn mumiojn aŭ stakojn de senviandigitaj ostoj. Tiu surprizanta kaj fascina informo estis al mi donita kun iom da honto kaj timo pri mia reago, ja ĝi povis teruri min kaj malvoligi, ne estis tute vera. Jen la ĉambroj havis la fenestrojn, pli precize – la fenestretojn. La fenestretoj estis rondaj kaj nur iomete pli grandaj ol okulo kaj troviĝis en la pordoj, fortegaj kaj dikaj, kiuj sendube rezistus ajnan bategilon. Ili rigardis la koridoron kaj oni povas ekvidi tra ili nur pecon de nuda, betona muro je distanco de du-tri paŝetoj – eble turnante speciale la kapon oni povus vidi dikan kablon kurantan tra malglata surfaco betona (mi substrekas tion ankoraŭfoje: betono, nuda betono, sen iu ajn tegaĵo, eĉ ne farbita). Kompreneble kondiĉe ke lumis ampoloj malliberigitaj en metalaj kaĝoj malebligantaj ke oni frakasu tiujn. Se oni malŝaltus la lumon, tiam malantaŭ la pordo iĝus nepenetrebla malhelo – facile konjekteblas, ke la koridoroj ankaŭ ne havis fenestrojn. Kaj kiam en la ĉambro mi malŝaltis la lumon, tiam tuj pro totala nigro mia interna biologia horloĝo malfunkciegis. Sed ĉu la vorto "ĉambro" estis uzita propre? Ĉu mi ne devus uzi prefere la vorton "ĉelo"? Estas evidente, ke ĝuste tia asocio alvenis al mia kapo: eĉ se ĝi estas la ĉambro, tiam sendube antaŭe ĝi estis la ĉelo – poste la ĉelo estis iom renovigita, eble oni nur forviŝis de la vandoj diversajn fiajn skribaĉojn kaj kalendarojn por tagkalkulado. Tamen tio estis nur asocio, supozo, suspekto. La sama suspekto kiel tiu, ke antaŭe troviĝis ĉi tie arestejo aŭ malliberejo, estis penso, ke tiun ĉi domegon oni projektis kaj konstruis tiele plencele, tamen ne por doni neforgeseblajn travivaĵojn al estimataj kaj noblaj turistoj, vojaĝuloj kaj vaguloj (nu, mi ne forgesis), sed por profiti je urbaj feĉuloj. Suspektoj restis suspektoj, kaj supozoj restis supozoj. Mi ne esploris la aferon. Ne interesis min la vero. Ne interesis min la historio de tiuj ĉi urbo kaj konstruaĵo. Sufiĉis, ke mi travivis unu nokton malgraŭ de malĝustigado de mia precizega horloĝo biologia en tiuj tagoj, mi scipovis "ĝustigi" min je iu ajn horo kaj ĉiam mi vekiĝis precize je tioma horo – tiam mi vekiĝis tri horojn poste, kio en ĉiu alia hotelo maleblegus – mi neniam esploris de kie mi posedis tian kapablon, mi suspektis ke pro tio ke mi profunde malŝatis laŭtan tiktakadon de ekstera vekhorloĝo, mi preskaŭ sentis ĝin agordiĝi kun mia korbatado, malbone vibrigas tutan korpon; mi dormis timante, ke laŭta sonorado kaŭzos frenezan kortremadon, ke mia koro simple ne eltenos tiun sonoradon, forŝiriĝos, forfuĝos, kuros foren kaj kion mi tiam faros? Do mi ne dormis, sed dormetis, atentis por forpuŝi tian situacion; dum la interna vekhorloĝo tute ne tiktakis kaj ne turmentis min endorme kaj malgraŭ la plej malbona, el ĉiuj hoteloj tra tuta mondo, rilatumo de kvanto da gastoj kiuj vekiĝis al la kvanto da gastoj kiuj ne vekiĝis. Mi nek demandis, nek pridemandis iun ajn – mi ne provis postkuri tra mallumaj, nigraj koridoroj tiujn ulojn kiuj ŝajnis movi sin tie kun lerteco talpa, pri kiu mi scias vere nenion, kvankam sendube tio estus spertaĵo ege interesa kaj fascina; eble mi komencus ĝemi kaj krii same kiel ili kaj tiam montriĝus, ke mi suspektis ilin tre malprave pri fiaj intencoj, pri perversio kaj instinktoj murdemaj (ili ja povis nur forlasi la ĉambrojn por iri al banejo aŭ necesejo kaj nun vagas erare kelkajn horojn, tagojn aŭ semajnojn tra nigra labirinto) ...... kaj eble mi rekonus, kun mirego, min mem je unu el ili ..... Mi trafosis neniujn gvidlibrojn kaj monografiojn pri historio de la urbo. Eble mi nur iom bedaŭris, ke mi ne desegnis la vidaĵon tra fenestro – ne temas pri la ronda aperturo en la pordo, temas pri la fenestro kiu mankis. Tamen tiam, en tiuj tagoj, mi tute ne atentis kolekti fenestrojn. Tute ne.


Legante tiu ĉi raporton, interesan kvankam iom tro longan, mi imagis la hotelon kontraŭan, la hotelon kiu ne havas vandojn, ne havas murojn, sed havas nur fenestrojn. Jes. La hotelo kie la ĉambroj havas nur la fenestrojn. Vitroj de la planko ĝis la plafono. Kiel nomi tian hotelon? OREKNUB? Ho, tro banala nomo ĝi estas. Kaj ĉu havus iun ajn sencon konstrui tian hotelon? Ja sufiĉas iri je la herbejon kaj sterni la tukon ...... Sed se ĝi estu la hotelo kelketaĝa? Do la kelketaĝa herbejo? Herbejo super herbejo kaj super herbejo herbejo. La herbejo super la herbejoj. HERBEJO SUPER HERBEJOJ. Jen bona nomo. Tiel ŝajnas la mi. Ĉu vere bona? Mi ripetu, sed en iom alia grafika aranĝo:

HERBEJO
SUPER
HERBEJO
SUPER
HERBEJO
SUPER
HERBEJO


Malpli bone. Do, iu alia nomo?

La herbejo estas la herbejo.
En la herbejo estas ternesto..... TERNESTO --> TERDOMETO --> SUBTERAĴO --> HOTELO MONTE KRISTO. Luksa hotelo. Kvinstela. Nu, prefere kvinluna. Kaj la plej multekosta apartamento grafa: planko, muroj kaj plafono faritaj el ŝtonoj malsekaj, kovritaj de ŝlimo kaj ŝimo; fasko de putrinta pajlo anstataŭ la lito; la ĉeno far kiu gasto estas katenigata al la muro. La grafa apartamento luebla nur por pli ol unu monato – pli mallonga estado simple ne havas sencon. La prezo, kompreneble kapturne alta, inkluzivas tuttagan nutraĵon: bovlon da malbonodora, saleca akvo kaj pecon da nigra pano. Certe, ankaŭ pedikoj, cimoj, blatoj kaj aliaj....


La herbejo. Herbejoj estas diversaj. Ekzemple malsekaj. Marĉeskaj. Samkiel tekstoj.





<<<