Se
tio
estas iu paperfolio, tio sendube estas tiu fama,
multfoje
anoncata, atendata kun ega malpacienco de iuj uloj, ne
nur
komputuloj, papero elektronika, aŭ
e-papero. Do ni havas aferon kun e-folio. Do ankaŭ kun e-paĝo. Tamen, se tio ne estas e-papero, tiam tio ne estas e-folio, kaj se tio ne estas e-folio, tiam tio estas normala ekrano. Sufiĉe granda, se ja ne grandega, ne giganta, ne tia kovranta la tutan vandon, ne tia, ke ĝi mem povu esti la vando. Ho, ne. Eĉ se instali tiom grandegan ekranon estus ebla, kaj se tiom grandega ekrano ekzistus, ĝi ne estus necesa. Ĉu tio estas unu el la folioj kiuj havas nur unu paĝon, unu flankon? La folio unupaĝa. La folio unuflanka. Nu, jen io pripensinda, prikonsiderinda – nun kaj poste. Kaj kion ni vidas sur tiu ĉi paĝo? La aron de grizaj rektanguletoj. Iuj estas pli grizaj, iuj estas malpli grizaj. Iuj estas pli klaraj, iuj estas malpli klaraj. Iuj estas pli helaj, iuj estas malpli helaj. La formo de tiu ĉi aro pli malpli similas al kapo. Ne povas esti alie, ĉar tio estas la bildo de iu kapo. Aŭ prefere de tio kion la kapo enhavas. Jes. Gravega diferenco. Do, jen la bildo de tio, kio troviĝas en ies kapo. La bildo de ies menso. La bildo farita en la sepdekaj jaroj de antaŭa jarcento, do en la tempoj kiam estis multe pli malfacile rigardi en ies kapon ol estas hodiaŭ, kvankam hodiaŭ tio ankaŭ ne estas vere facila afero. Kaj tio ja estas unu el la plej grandaj revoj de homoj: enrigardi ies kapon. Jes: ne MIAN, sed la VIAN aŭ LIAN aŭ ŜIAN. Ekkoni la sian kapon povas esti malplezura, dum ekkoni tion kion enhavas ies kapo – ho! jen vere fascinega afero! Ładosraw Wakonowski enrigardas la kapon de sia patro. Jen vera insolenteco, aroganteco, tuta manko de estimo – oni volus verki. Nu, malhastu, ne prijuĝu malpacience kaj kruele. Simple montriĝis, ke la rezulto de scintigrafia esploro de menso estas iu el kelkaj memoraĵoj kiuj restis post lia patro. Bedaŭrinde li ne havas scintigrafiajn bildojn de aliaj mensoj. Estas ĝuste tiele..... Kaj ni pensu trankvile, senemocie: se sango el sango, osto el osto, do tiam ankaŭ kapo el kapo – do se Wakonowski volas sciiĝi kia estas lia propra kapo kaj kial, li devas enrigargi la kapon de sia patro. Li devus ankaŭ enrigardi la kapojn de sia patrino, de siaj geavoj kaj tiel plu, sed estis jam menciita, ke li disponas nur la kapon patran. Multajn jarojn la patro estis suferanta misteran malsanon, kiu manifestaciis pere de atakoj kvazaŭ epilepsiaj; tamen momentaj perdoj de konscienco povus ankaŭ indiki la ĉeeston de iu tumoro en la cervo, pro tio oni tiel arde kaj zelote provis enrigardi la kapon supozante, ke ĝuste tie troviĝas kialo de la mistera malsano. Tamen post multaj jaroj montriĝis, ke la aneurismo de arterio abdomena estis la kialo, tamen ĝi estis sufiĉe ruza kaj lerta por kaŝi sin dum tiom da jaroj. Fine ĝi estis forigita kaj ĉiuj misteraj simptomoj malaperis tuj kaj la kapo estis senkulpigita kaj rehonorigita. Nu, kaj postrestis ankaŭ tiuj printaĵoj. Belaj printaĵoj. Fascinaj. Tiu ĉi verkaĵo/artaĵo ankaŭ havas la strukturon mapan. Ĉar ĉiu rektanguleto estas kvazaŭ folieto, kvazaŭ paĝeto. Kaj ĉiu paĝeto tuŝinte revelacias la priskribon de tio kion ĝi kovras. Jen ĉio. Ĉu eblas la versio printita surpapere? Ne. |