Serĉante
la perdiĝintan
R
Aŭtoro:
Darsłowa
Kawonowski
Strukturo,
materialoj, konstruo:
Cent
ok paperfolioj gluitaj,
iel kroĉitaj,
al la tukego
de nigra tolsimila teksaĵo.
Ses kolonoj. Dekok vicoj. La folioj estas pejzaĝaj
ortanguloj, unu latero estas probable dufoje pli longa ol la
alia,
pro tio la tuta mapo estas preskaŭ
kvadrato. Proporcioj de la folioj, de la paĝoj,
rezultas el la proporcioj de blokoj de domoj en la orta
stratreto. La
kvanto de vicoj kaj kolonoj estis prenita iom arbitre, nu, ĝi
estas nur la kaprico de l'aŭtoro,
kvankam ili ne povas esti multobligataj
senfine, se la mapo prezentu la urbon ekzistantan ekster la
kapo de
aŭtoro,
ne la tiun ekzistantan nur
en lia kapo. Tamen ni povas konstati preskaŭ
kun certeco, ke tio kion ni vidas estas la miksaĵo
de tiuj du urboj; tian
certecon ni ne havas, se temas pri la rilato inter ili. Tamen
ĉi
momente pli grava estas konstato, ke la grandeco de la mapo
estas
ŝanĝebla
– probablege ekzistas aliaj variantoj, aliaj versioj, de ĝi,
kun alia nombro de kolonoj kaj vicoj, do kun alia nombro de la
blokoj, aŭ
de la paĝoj.
Eĉ
pli grava estas tio, ke fortranĉante
randan vicon
aŭ
kolonon ni ne detruos integralecon
de la verkaĵo.
Simple, la mapo estos iom malpli granda kaj ĝi
prezentos malpli grandan parton de la interna kaj ekstera
urboj.
La
folioj estas sufiĉe
dikaj, kvankam ni troigus dirante, ke ili estas paperegaj, aŭ
eĉ
kartonaj. Blankeco de tiu ĉi
papero ankaŭ
ne estas blankeco absoluta; ĝia
blankeco estas varia, diversa, foje grizeska aŭ
simila al la koloro de klavaro de malnova, iom neglektita, foruzita
fortepiano. Tio sendube signifas, ke l'aŭtoro
uzis diversajn specojn kaj tipojn de papero. Kvankam... same
sendube
tia efekto povas indiki, ke la mapo ne estas prilumita ĉiuloke
samintense; ja la surfaco de la mapo ne estas la surfaco
ideale,
perfekte glata, ĉiun
paĝon-folion
kovras
aliaj ŝmiraĵoj
krajonaj, do ankaŭ
la papero povas montriĝi
kiel diversspeca, diverstipa, fakte estante samspeca, samtipa.
Ĉio
kio troviĝas
sur la paĝoj
estas desegnita-skribita pere de krajono. De diversaj
krajonoj. Dikaj
kaj maldikaj. Molaj
kaj malmolaj.
Nigra
tolsimila teksaĵo
videbla inter la paĝoj-folioj
prezentas la reton de la stratoj. Kompreneble, ĝi
funkcias ankaŭ
kiel ĉarniroj,
faldiloj, ĉar
estas pli fleksebla ol papero.
Ekzistas
ankaŭ
la printita versio de BOOKLYN MAP. Faldaĵoj
kuras laŭlonge
de la stratoj – tion oni povas facile konjekti. Mankas
algluitaj,
alkroĉitaj,
folioj. Ĉio
mergiĝas
en unu ebeno kaj havan unusaman teksturon, ĉar
ĉiu
parto estas same printita sur la sama papero, sur unu
papertukego. Ĉu
ĝi
estas iom malpli bona pro tio? Nu, ni ne scias. Sendube ĝi
ne estas tiom multekosta, ĉar
estas facile kopiebla, do ankaŭ
facile aĉetebla.
Ideo:
"Serĉado"
en la titolo sugestus, ke la intrigo havas almenaŭ
iujn
elementojn,
erojn
de sensacio. Iujn
enigmojn.
Puzlojn.
Se ne postkurojn
(se la trovita R tamen fuĝis),
tiam almenaŭ mornajn
misterojn,
insidojn,
blindajn
sakstratetojn,
senelirejajn
labirintojn.
Tamen ni atentu, ke ĝi estas nur la subtitolo, kaj la
subtitolo nur
plikompletigas, ion aldonas, ion pliklarigas, ĉiam subordigita
al la
ĉefa titolo. Kaj en la titolo – mapo. Kaj la mapo neniam estas
intrigo. Mapoj kvazaŭ
frostigas iom da intrigoj, pli aŭ malpli dinamikajn
aŭ statikajn
situaciojn
sur donita tereno, kiuj okazas samtempe kaj paralele, ofte ne
ligitaj
unu kun alia, sen iuj rilatoj, aŭ ligitaj nevideble,
neaŭdeble,
nesenteble por tiuj kiuj partoprenas jenaj situacioj, sed
videble kaj
aŭdeble por iuj eksteraj observantoj. Insidoj, blindaj
sakstratetoj
kaj labirintoj estas ĉi tie, eĉ sufiĉe multe da ili. Tuta mapo
estas ja granda labirinto, ĉar ĝi ja prezentas la urbon, kiu
estas
nur grandega labirinto, kaj verkante la veron, ne la urbon,
sed la
vivon, la mondon. Ni kreas mapojn, ĉar ŝajnas al ni, ke mapoj
helpos nin trovi la elirejon el tiu ĉi labirinto. Kaj jen la
plej
grava intrigo: ni saltas de c4 sur g5 kaj serĉas iun truon tra
kiu
ni povus eĉ elstari la kapon por ekvidi kio troviĝas je alia,
transa, flanko. Manko, perdiĝo de R indikus, ke R malplenigis
iun
lokon, vakuigis ĝin, aŭ R trovis iun truon,
fendon, distiraĵon kiu
ebligis la fuĝon.
Do
la mapo. Ne la libro. Tamen ĉu vere la mapo? Ĝi ja estas pli
simila
al azteka kodekso de antaŭ kelkcent jaroj. Sed nur similas.
Rememorigas. Same kiel rememorigas malnovajn mapojn de antaŭ
kelkcent jaroj, plenaj de ridindaj desegnaĵoj, kiuj bildigis
niajn
imagaĵojn pri malproksimaj landoj, niajn dubojn kaj timojn.
Tiu ĉi
mapo tute ne similas ankaŭ al komikso. Komikso estas ja filmo
disbildigita, diskadrigita, kie ĉiu kadro-bildo rezultas el la
antaŭa kaj kaŭzas la sekvan – escepte nur se la filmo
konsistas
el la bildoj tute sendependaj, neniel ligitaj kun aliaj
bildoj, sed
eĉ tiam la komparo ne estus utila, ĉar la filmo ĉiam estas
strio,
rubando, dum la mapo estas tukego. La mapo, tiu ĉi mapo, estas
ĵigo
de kelkcent rakontetoj-historietoj-poemetoj-bildetoj.
Kompreneble ne
verkitaj-desegnitaj-skrbitaj sen la litero R. Ho ne.
Kawonowski ne
apartenas al la aŭtoroj kiujn interesas, eĉ fascinas,
akrobataj
limigoj formecaj. Des pli, ke perdiĝis nur unu R. Ĉiuj aliaj
estas
je siaj lokoj.