PIRAMIDO
La versio cifereca Sur la ekrano komputila aperas unu vorto: difino. Ĝi estas aktiva ligilo. Klaku ĝin kaj vi ekvidos la frazon kelk aŭ dekkelkvortan. Jen la difino de la nocio difino. Ĉiu vorto en la frazo-difino ankaŭ estas aktiva ligilo, ĉar ili ĉiuj aperas unuan fojon, do vi povas klaki ĉiun kaj tiam surekrane aperos frazo difinanta tiun ĉi vorton. Kaj tiel plu. Oni ne scias ĝis kie kaj ĝis kiam. Ĝis kiam mi havos sufiĉe da pasio, da forto, da imagpovo por kovri mense-pense multobliĝantajn frazojn. Kompreneble, la vortoj jam difinitaj ne estos difinitaj ankoraŭfoje; ili ne devas esti aktivaj ligiloj sendantaj nin al antaŭaj difinoj, kvankam povas. Kompreneble, ili povas esti difinitaj denove, alie ol antaŭe. Eble tio estus interesa, plikomplikigus la ŝajne klaran strukturon de la virtuala piramido.... Oni devas substreki, ke la difinoj ne estos kopiitaj el vortaroj kaj enciklopedioj – spite al ĉiuj ŝajnoj ĝi estu la libro aventureca, ne iu tezaŭro. |
La versio
analoga Jen la vera piramido
papera, do substanca. Ĉiuj folioj estas kvadrataj.
Unu latero estas uzata binde, do funkcias kiel la
dorso, kaj ĉiu el la tri ceteraj estas regata far
alia lingvo. Sur la paĝo pinta troviĝas nur unu
vorto: DIFINO. La sekva (suba) folio estas iom pli
granda kaj ĉe ĉiu rando aperas la difino de la
nocio difino. La tria folio estas
iom pli vasta ol la dua kaj ĉe ĝiaj randoj aperas
frazoj difinantaj vortojn troviĝantajn sur la dua
folio. Kaj tiel plu. Sur ĉiu paĝo la teksto
etendiĝas (disvastiĝas) triangule, paĝocentren kaj
estas presata per pli kaj pli malgrandaj kaj pli
kaj pli helaj literoj, kvazaŭ falante, dronante,
en la blankan truon... (Ebla,
kaj eĉ pli interesa, estus la versio senbinda,
sendorsa, kun la paĝoj ne nepre kvadrataj. Tiam la
folioj havus truon centre kaj estus metataj sur la
bastoneto ligita kun la bazo, samkiel bone konata
piramido-ludilo por infanoj, aŭ ne havus la truon,
sed estus surpikataj je metala stangeto – ĉi-kaze la folioj
estus facile demetablaj kaj la piramido
renversebla.)
|
Nu... Sendube ĉiu vorto
aperanta unuan fojon devus esti difinita pere de
la vortoj jam difinitaj. Nur tiam ni havos
garantion, ke ĉiu nova vorto estos klarigita sen
duboj kaj ne bezonus kromajn eksplikojn, kiuj
estus necesaj se oni hazarde uzus iun vorton jam
ne difinitan. Tamen, akceptante tian regulon ni
kaŭzos gravajn komplikojn kaj konsekvence
nevenkeblan paradokson, ĉar la unua frazo-difino
difinanta la nocion difino estos neverkebla
pro manko de vortoj – disponebla estos nur unu
vorto, nome difino, vorto nedifinita.
Do, oni bezonas akcepti (kaj unue elekti) kelkajn
vortojn-aksiomojn, kio, kompreneble, dubigos la
kredeblecon de ĉiuj sekvaj difinoj. Se oni
akceptos neniujn aksiomojn, tiam la rakonto
finiĝos je ĉi unu vorto el kiu ne eblos konstrui
eĉ la piramidon de vortoj difino, ĉar oni ne povos uzi
la nedifinitan nocion. Do estos pli bone ne
akcepti tian regulon, kiu kvankam logika kaj
konsekvenca, rezultos en plena paralizo kaj
malpovo de intelekto. Kaj se oni inversigos la
piramidon? Tiam sur ekrano aperus unue ĉiuj vortoj
kaj ni povus uzi ilin, ĉar ĉiuj estus jam
difinitaj (eĉ pli multe ol ĉiuj, ĉar multaj el ili
estus uzitaj en diversaj difinoj de vortoj
troviĝantaj en la tavolo suba, aŭ supra se la
piramido ne estus inversigita). Tamen aperus alia
problemo. Se la piramido estus inversigita, tiam
ĉiu sekva tavolo devus havi malpli multe da
vortoj. Por tion akiri, aŭ la difino devus esti
pli mallonga ol difinita nocio (aŭ havus
negativan, minusan, kvanton da vortoj), aŭ la
sekva tavolo estus kreata pere de forstrekado,
forviŝado de vortoj, kvazaŭ kunigante kelkajn
nociojn en la unu ...... Kaj tiel plu. Ĝis la
ununura vorto surpinte (aŭ surfunde – ja nun la
pinto estas la fundo de nia piramido, aŭ de
malpiramido). Interese, kiu vorto ĝi estos? Ĝi
devus esti la vorto difino, ja ni inversigis la
piramidon de difinoj. Tamen, ni ne povas esti
certaj pri tio. Memoru, tio estas la romano
aventureca, ne tezaŭro, do la fino povas esti
vere surpriza, kvankam same antaŭvidebla kiel
la morto.
<<< |