mi volus tiele verki la ducentpaĝan libron por ke ducent paĝoj enhavu unu vorton kaj unu vorto enhavu ducent paĝojn Jen ilumina koncepto aŭ sveniganta stultaĵo? Ni vidu. Ducent paĝoj ne dubendas. Ducent paĝoj jen cent folioj. Tio estas simpla, klara, senproblema. Oni facilege povas tion imagi. Oni facile povas kalkuli cent paperfoliojn kaj meti ilin surtable aŭ surplanke, unu sur alian, stake. Pli malfacile estus meti unu apud alian – tiam ili bezonus ege da spaco kaj probable la ordinara ĉambro en ordinara loĝejo (kioajn tio signifus) ne sufiĉus ..... nek oni povus kapti ilin ĉiujn okule .... Do mi malplimultigu la kvanton je dek paĝoj. Dek paĝoj = kvin folioj. Nun estos pli facile. Kvankam iomete alie: ja dek paĝoj ne samas ducent paĝojn. Se ni lokigu sur dek paĝojn la vorton PARADOKSO plej probable unu litero troviĝus sur unu paĝo kaj la deka paĝo restos blanka, senlitera, sed havante diversgrandajn literojn multaj aliaj kombinoj: unu litero etendiĝas tra naŭ paĝoj kaj ok literoj svarmas sur la lasta paĝo – mi mencias nur unu, sufiĉe ekstreman ekzemplon, kio kompreneble maleblus enkaze de ducent paĝoj, ĉar tiam, je la sama grandeco de literoj kaj regula aranĝo, unu litero devus kovri iom pli ol dudek du paĝojn kaj tiam estus vere malfacilege deĉifri la nigrajn makulojn kaj kunmeti tiujn en P aŭ A ...... Unu vorto sur dek paĝoj estus sendube tre granda vorto, kvankam multe malpli granda ol unu vorto sur ducent paĝoj. Tamen, malgraŭ ĝia grandeco, eĉ giganteco, ege deformanta la vorton kaj malebliganta legi ĝin, imagi kaj fari tian libron ne estus tasko malfacila. Unu vorto ankaŭ ne dubendas. Kvankam la libro enhavanta nur unu vorton povus vere mirigi la leganton. Sed kiel unu vorto povus enhavi dek paĝojn? Ne estas facile tion imagi. Kaj ducent paĝojn – jen io preskaŭ neimagebla: aŭ tiu vorto devus esti treege granda, giganta, aŭ tiuj paĝoj devus esti etetaj, miniaturaj ...... Ĉu ĝi estontus la sama vorto? Do tamen la vorto iom dubindas. Ĉar se ĝi estontus la sama vorto, kiu estis skribita (aŭ presita) sur dek paĝojn, kiel ĝi povus enhavi ĝuste tiujn ĉi paĝojn? Ĉu io kio estas interne de io (aŭ de IO) povus samtempe esti ekstere de ĉi io (aŭ ĉi IO)? Ĉu la enhavanta povas esti samtempe enhavata? Kaj se la paĝo havus la formon de litero – prefere, se la folio havus la formon de litero – se la folio estus la litero ..... kompreneble, premisante ke unu litero okazas je unu folio, kvankam ne nepre ..... Tamen, probable temas pri iu alia paĝo: paĝo kiu mezuras la kvanton da teksto. Do, la vorto PARADOKSO devus enhavi dek (aŭ naŭ) paĝojn da teksto. Aŭ unu litero enhavus unu paĝon da teksto, premisante la plej simplan version ...... Do, ĉu ĝi estus ordinara libro, kutima ducentpaĝa libro (ducent aŭ dekpaĝa – tio vere ne gravas) kaj la ununura nekutimaĵo estus nur tio, ke la teksto estus aranĝita surpaĝe tiamaniere, ke ĝi komponiĝus en unu ege grandan vorton? En la supervorton? Kaj ĉu tio estus io grandioza? Iu ilumina koncepto? Ja tio estas eĉ tro triviala, tro banala, tro reala. Jen prefere ia mensobtuzo ol ilumino. Nu, ne estas tiel kiel estontus. Kiel estis. Ja estis grandioze. Ilumine. Ekaperis ia fulma ideo. Kaj nun denove nemulte videblas. Nur iuj nebulaj konturoj. Grandioza, ilumina kapdoloro..... <<< |