Mi
komprenas ĉu
vere? eble mi nur imitas komprenon, dum mi mem
komprenas nenion, mi
verkas sensencaĵojn
pensante, ke tio helpos al mi kompreni ion ajn
la embarason: antaŭ ĉio
iu tabelo kun nomoj de ĉiuj
valutoj devus troviĝi ĉi
tie, sed ĝi
ne troviĝas.
Kaj tia tabelo devus enhavi, krom la nomojn, ankaŭ
nombrojn kiuj montrus la valoron de unu valuto
rilate al l'alia, aŭ
kiom da unitoj, da eroj, de unu valuto oni devas
pagi por ricevi la
uniton de alia valuto.
Ĝuste
tiuj
nombroj interesigis kaj emociigis vin la plej, ĉar
de tio (certe, ne nur) dependis, ke iu sentis sin riĉa
aŭ
ne en iu lando. Konsiderinte multajn,
profundajn kaj vastegajn rezultojn de tiuj
emocioj, ne estas facile
nomi ilin sanajn. Se oni uzus rilate al ili la
metaforon de bastono
dufina ĉu ekzistas bastono
unufina? ŝajne unufinaj
estas bastonoj
fositaj en la grundo – sed tutcerte ekzistaj
bastonoj tri kaj
multfinaj – se bastono estas nur precipa
specimeno de branĉo (eĉ
pro tio, ke ĝi estas objekto branĉodevena), tiam
branĉo estas
ankaŭ bastono kaj branĉoj, kion ni bone scias,
povas havi multajn
finojn tiam je unu fino gvatus terura
malsano, ĉar malmultaj
homoj
kiuj tute ne atentis pri tiuj nombroj ĝenerale ne
povus laŭdi sian
bonan sanon, ne povus esti ekzemploj kaj
specimenoj imitendaj por
aliuloj, kaj eĉ se ili povus laŭdi sian bonan
sanon (kio rezultus
pro kaŭzoj kaj cirkonstancoj tute ne ligitaj kun
la nombroj
menciitaj ĉi supre), tiam ne povus laŭdi ĉion
alian ...... Eble mi
denove verkas sensencaĵojn, do mi senprokraste
revenas al la
nombroj, ĉar ili, estante io konkreta, klara kaj
evidenta, devus
forlogi min de stultaĵoj. Vere erarega konkludo.
Ja ekzistas nombroj
imaginaraj. Ĝisfunde kaj sendube. Kvankam oni
povas konstrui tute
logikajn kaj neimaginarajn, nefiktivajn
strukturojn, oni tamen devas
bone kaj ĝisfine memori aŭ tiom
longe kiom nur eblas –
pli aŭ
malpli baldaŭ ĉiuj uloj forgesos pri tio; kaj se
iu ne forgesos, aŭ
pro diversaj bizaraj kaj implikegaj
cirkonstancoj kaj koincidoj
neatendite rememoros tion, tiam li aŭ ŝi estos
konsiderata kiel la
frenezulon, aŭ egan ŝerculon, ho! egan
komedianton kiu povus ridigi
homojn ĝislarme spektaklante sur scenoj de la
tuta mondo – atentu! la
spektantoj ja povus blingiĝi pro troeco de
larmoj, aŭ eĉ
rideksplodi kaj tio estus nenio plezura, ho, tio
eĉ estus tre
malplezurega, nur imagu la spektejon post tia
spektaklo – FUJ! tion
homoj transbarilaj dirus ĉi momente – mi petas
vin, ne
imagu plu, nur rememoru iun filmon rakontantan
pri la invado de ruzaj
Marsanoj kiujn krudaj Teranoj venkis pere de iu
aĉa kanto: marsanaj
cervoj malfermitaj en vitraj travideblaj globoj
krevis kaj eksplodis
kio ne povas nin surprizi, kvankam plej probable
ni neniam sciiĝos
ĉu tiuj rigardindaj eksplodoj estis la rezulto
de hideco kaj kiĉeco
de radioelsendata kanto, aŭ eble ĝuste tia
kombino de sonondoj
kaŭzis la tujan plivolumenigon de fluidoj histaj
kaj trovibrigis
iujn substancojn verdeskajn ke tiu ĉi
grandioza domego, palaco,
estas konstruita el imagaĵoj, iluzioj: imagaĵoj
kaj iluzioj estas
ĝiaj fundamentoj, imagaĵoj kaj iluzioj estas ĝiaj
vandoj kaj
tegmento (ni memoru ankaŭ, ke minuso kun minuso
donas pluson, tamen
pluso kun pluso ne donas minuson) ....... Ni prenu
la ekzemplon de
folio kverka. Kiom da folioj aceraj valoras unu
folio kverka? La
situacion plikomplikas fakto, ke folioj kverkaj
estas diversaj, vere,
ne ekzistas du samaj folioj kverkaj, tamen oni
povas supozi kaj
akcepti, ke koloro kaj ĝiaj nuancoj, grandeco,
dikeco, supleco kaj
elasteco, formo, desegno kaj kelkaj aliaj trajtoj
kaj ecoj ne estas
decidemaj por la valoro de folio kverka, ke ĝian
valoron difinas nur
ĝian kverkecon, kio kompreneble estas balbuta
sensencaĵo – tamen
ĉu ni ne estus surprizegitaj se kasisto dependigus
la kurzon de
valuto je grado de foruzeco kaj triviteco de
bankbiletoj? Iu diros:
kvin. Iu alia demandos: kial kvin? kial ĝuste
kvin? Tiam iu
konstatos: ja funkcias la regulo de mendo kaj
oferto laŭ kiu io
valoras nur tiom, kiom iu volemas kontraŭ tiu io
pagi. Tiam iu alia
aldiros: sed ni memoru, ke homoj plej emas pagi
nenion kaj plej
volonte prenos ĉion senpage, kio povus konkludigi
nin, ke ĉio
valoras nenion kaj prezoj estas nur pura
elpensaĵo, imaginaĵo,
simpla, kruda spekulado. Iu alparolos: ni memoru
ankaŭ pri tio, ke
mendo kaj oferto ekaperos iom poste – naskiĝas iu
ŝtato kaj
enkondukas novan valuton, kiun neniu konas, neniu
deziras kaj mendas
kaj kiun ĉiuj ekkonas dank'al jena komunikaĵo: la
prezo de unu libroo estas kvin ..... (eŭroj,
ekzemple), nu, de kie ili (oni) prenis tiun
nombron? de la luno aŭ
de la suno? ..... ĉar poste ĉio estas klara, sed
la komenco .....
Ho! Komencoj ĉiam estas klopoddonaj. Estas plej
simple konstati, ke
komencoj ne ekzistas ...... Ankaŭ tia tabelo ne
ekzistas. Ĝi ne
havus sencon. Ĝi tute ne havas sencon. Ĝi informus
pri nenio
konsiderinte ekstreme nestabilajn kurzojn
furiozantaj de nulo ĝis
senfineco, tute nedifineblajn, elrevitajn,
elpensitajn, dependantajn
nur de ies humoro. Kaj la nomoj? Ho, nomoj estus
interesaj. Jes. La
tabelo povus enhavi nur la nomojn. Tio estus
sufiĉe interesa.
Tamen
oni povas imagi tute alian lokon. Ne netan,
preskaŭ steriligitan
ejon, troplenigita per elektronikaĵoj, sed la
spacon apertan, pli
apertan ol korto, placo aŭ strato – eble vojon,
eble padon, eble
eĉ vastegan herbejon, stepon aŭ dezerton ......
kaj benko –
benkego – ne larĝa, ordinara benkego, sed ankaŭ
ne streta, oni
povus ekkuŝi sur ĝin kaj dormi, kvankam tio
postulus iom da lerteco
kaj alkutimiĝo, sufiĉe larĝa ĝi devus esti por
ke ne nur la
korpon oni povus meti sur ĝin, sed diversegajn
aĵojn kaj obiektojn,
ĉe unu flanko kaj ĉe l'alia, iuj fronte al
aliaj, tiuj kiuj
interŝanĝontus, unu kontraŭ l'alia ...... tamen
konsiderinte la
ekstreman diversecon, variecon de valutoj kaj
ilia terura ŝanĝemo
kaj ankaŭ tion, ke oni neniam scius kiu valuto
estus deviga en la
jena tago ja librooj jen la
valuto libera kaj la
valuto libera jen
la valuto tute nedifinebla laŭ ĉiuj siaj
parametroj ĝi devus
esti
neimageble longa benkego, eble eĉ senfine longa,
do malfacile
farebla, malfacilege, eĉ tute malfarebla, kaj se
malfarebla, ni ne
faru ĝin, ja ĉio povas esti dismetita sur la
grundo, sur la
herbejo, inter floroj ....... Kaj se inter tiuj
varoj dismetitaj
estus floroj? Se iu volus interŝanĝi fleŭmon
pratensan kontraŭ
agrostiso blanka? Estos danĝero, ke ili
intermiksiĝos kun tiuj
vivaj, kreskantaj. Tiam ili intermiksiĝos. Nenio
precipa okazos. Nur
intermiksiĝo okazos. Sed tio estus la kazo
preskaŭ ekstrema. Ĉar
la folioj kverkaj jam ne intermiksiĝos. Nek la
folioj acerbaj. Nek
la folioj fraksenaj. Nek la folioj pomaj.
Ho!
Tio transformiĝos en la vojon. Jes. La vojo
naskiĝos. La vojo sen
komenco kaj sen fino. Samkiel ĉiu vojo.
.
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . .petaloj rozaj | | petaloj asteraj tigetoj | | strobiloj rulaĵoj de ŝelo betula | | malnovaj diskoj gramofonaj plataj triangulaj ŝtonetoj | | mp4 forŝelaĵoj | | stumpoj kadavroj muŝaj | | kadavroj araneaj konkoj bivalvaj | | konkoj helikaj gutoj de roso matena | | buletoj de seka koto matena frosto | | nuboj lanugaj frumatena vekiĝo | | vesperega dormiĝo . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Kion mi vidas? Nomojn mi vidas. Do tamen nomoj. Vortoj. Nu bone. Estu vortoj. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . unua gluto de freŝe infuzita teo | | dua gluto de freŝe infuzita teo kvara gluto de reinfuzita teo verda | | tria enteigo de la lipoj . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . nigra nokto malantaŭ la fenestro | | pluvo pluvo pluvo malaperantaj neĝflokoj | | sovaĝa ekblovego de vento . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . Vi
volus ion alskribi. Aŭ vi atendas kaj supozas, ke
alskribado,
aldonado estos la regulo. Tiam tiu ĉi pado
plilongiĝus simile al
tiuj tretataj en la hebejo. Ne. Nenio tia. Neniuj
alskribaĵoj.
Memoru, ke vi estas en la lando, kie libroverkado
estas tiel agrable
akceptata, kiel agrable malakceptata estas
alskribado de propraj
rimarkoj marĝene, substredako de vortoj kaj frazoj
kaj ĉiu alia
alskribaĉado. Estas interese, ke homoj tute senzorge
skribaĉas sur
paĝojn kaj ne skribaĉas sur bildoj pendantaj
survande eĉ se tiuj
ne estas veraj pentraĵoj
sed nur malmultekostaj fuŝaj preskopioj. Nek ili
aldonas siajn
sonojn al la muziko sur diskoj aŭ sur bendoj, kio,
kvankam iom pli
malfacila ol notaĉi surmarĝene, tamen estas ebla
....... Ho! Tiom
da vortoj! Kiu atentus pri ili kaj prenis ilin al
koro.
Kiom
valoras la vorto? |