O mmmmmatko! Tion kaj tiele diras ofte uloj vivantaj el landoj transbarilaj. Kaj ulinoj. Do eble transuloj kaj transulinoj. Kompreneble kiam uzas la lingvon en kiu la vorto indikanta patrinon havas enkomence fonemon grafike montratan pere de litero m. Ne ĉiuj kiuj tion diras plidaŭrigas m. Estus bone havi multipiedan m kaj la kvanto de piedoj indikus la longecon de sono elparolata. Sed tian grafemon ni ne havas, do laŭ la konvencio kiun ni utilas ni devas ripeti m kelkfoje. Matko signifas patrino. Vere bizara vorto: patrino. Devenas de patro kaj sendube ne devus. Ĝi devus esti la vorto sendependa kaj libera. Kaj simile al plimulto aŭ eĉ plimultego da lingvoj, devus havi enkomence la fonemon m. Eble madro. Aŭ matro ...... Bizara vorto ankaŭ pro tio, ke enkomence havas p. Nekutime. Nenecese. Nenepre . . . . . . O ppppatrino! Vere bizarega frazo. Ĉar malfacile prononcebla. Ne sonas bone. Ne sonas bele. Oni ne povas treni kaj plilongigi p same kiel m pro tio, ke oni ne povas legati pĝi estas la konsonanto eksploda, do nur stakateblas. Pppppppatrino prononceblas nur mitrajle . . . . . . . Nu, kaj frato? Sonus bone. O frrrrrrrato mia! . . . . . . . . . . .
Sufiĉas. Sufiĉas. Suuuuuuufiĉas. Ja ne interesas nin tio, kio aŭdeblas sed ne videblas. Ni pri tio atentas kion ni povas rigardi kaj kion ni ne povas aŭskulti kaj aŭdi.
Do kio rigardeblas?
La mistera konstruaĵo je plano ege simbola kaj eĉ pli mistera ol la konstruaĵo mem?
La motivo dekoracia, kiu povus aperi en fenestroj simile al gotikaj rozoj ŝtonpuntaĵaj, aŭ en plankoj mozaikaj, ankaŭ en plektaĵoj korbaj kaj aliaj kaj en brodaĵoj, aŭ tatuita sur haŭto de Iniciuloj?
La modelo de eksterordinara molekulo, la ĉefa ingredienco de eliksiro de senmorteco – kiuj tamen estus la ingrediencoj aldonaj, same gravaj kiel la ĉefa, ja sen ili la eliksiro ne estus eliksiro kaj povus agi tute alie aŭ male?
Ero de la mirakla maŝino funkcianta sen iu energio, sendifekte kaj senĉese, de la perpetum mobile . . . . . perpetummobile . . . . . . perpetummmmobile . . . . . . elibommmmuteprep . . . . . . . . ?
Magazeno?
Arkivejo?
Ideejo?
Vi alvenas kaj lasas tie ideojn kiujn vi penege portas. Kaj tiam leĝere ŝvebante super la tero, libera kiel la birdo, vi vizitas kaj vagas ne maltrankviligita de interne. Ekzemple: venas al via kapo la ideo uzi anstataŭ tro ekspluatita ekkrio patrino mia la frazon patro mia kaj kune kun tiu ĉi ideo ekaperas la demando: Je kio patro estas pli malbona ol patrino, ke preskaŭ neniu alvokas lin? Nu, jen fia demando, hida kaj perfida. Turmentas kaj malkvietigas, malpermesas ripozi. Kaŝas sin malantaŭ ĉion kion vi rigardas kaj aŭskultas, foje vi nenion alian aŭdas krom tiu ĉi demando ...... Do vi lasas tie tiun lacigantan ideo kaj daŭras vagadon leĝera, malpezega.
Kiel vi vidas, estas ĉi tie kvar aloj: supra, suba, dekstra kaj maldekstra. Tamen ne donu al tio iun signifon, ĉar ilia supreco, subeco, dekstreco kaj maldekstreco dependas de tio, tra kie vi eniras – vi povas ne indiki la lokon, ĉiuj estas same bonaj kaj same mavaj, tute ne gravas kie via ideo estos metita. Ne atendu aknaŭ, ke vi ricevos ion kontraŭ via ideo. Vi povus imagi, ke tio estas speco de lombardo (al tio vi ja konfidis – vi daŭre atendas, ke vi fine trovos iujn rubojn aŭ rudimentojn de sistemo financa, ion kio iomete plisekurigos vin – do vi preferus esti la balono ligita ol la balono malligita, fluganta libere) kaj vi ricevos ian kaŭcion kontraŭ via ideo. Ne forgesu tamen, ke kvankam ideoj estas io plej valora, nerealigitaj estas tute senvaloraj – oni volus skribi estas nenio, sed tio ne estus la vero, ĉar ili daŭre estas io; kaj se ili estas io, ne gravas kio, ian valoron ili havas, ĝi tamen estas tre malgrandega, eĉ nemezurebla kaj pro tio neglektata. Pro tio ankaŭ vi devas pagi nenion. La pagoj devus esti tiom malaltaj, ke kolektado estus tute malebla, por kio do plikompliki l'aferojn jam sufiĉe komplikajn?

Domo de ideoj?
Banko de ideoj?

Kompreneble, ajna kongrueco kun aliaj simboloj, signoj kaj formoj estas absolute nehazarda, tute kaj plene konscia, bone planita kaj atingita intenciege. Ĝi atestas pri ega erudicieco kaj inteligenteco de ĝia aŭtoro, eĉ se li sciis nenion pri tia kongrueco.