Vi sentas vin iom perdita. Embarasigita. Malorientigita. Eble antaŭ ĉio seniluziigita. Vi serĉas la monpunkton, monmaŝinon, mondonejon, bankomaton ...... la nomo ne gravas – oni vere diverse, kvankam ne diversege, tion nomas – nu, temas simple pri maŝino kiu donas monon – bona maŝino ĝi estas, tre bona kaj utila – estus bone havi tian maŝinon hejme – estus eĉ pli bone havi porteblan modelon de tia maŝino, tre leĝeran, poŝan aŭ dorsosakan - - - eble ĝi povus esti nomita monilon? . . . . . . Vi jam pensis, jam estis certa, ke vi fine trovis la lokon, kie vi povos preni iom da kontantaĵo. Iom da bankbiletojn. Manko de mondoniloj (jen alia nomo uzebla) interesigis vin kaj iom malkvietigis. Povus signifi, ke vi troviĝis en la reĝlando de kontantaĵo (do en la lando kie la kontantaĵo estas la reĝo) – se mankas la kontantejoj (nu laŭvica ebla nomo) je la stratoj, tiam sendube mankas terminaloj en la vendejoj. Ĉie oni devas pagi kontante. Per normala mono. Per bankbiletoj. Per moneroj. Kaj vi forkutimiĝis. Vi jam preskaŭ ne scias kiel bankbiletoj aspektas. Se neatendite, iukaŭze, vi devus priskribi iun bankbileton ..... se tio estus la temo de iu verko estanta la plej grava elemento de iu ekzameno, vi fiaskus ...... aŭ se oni vin demandus: kio estas desegnita sur la dudekfranka bankbileto? (mi uzus frankoj, ĉar mi hipotezas, ke vi venas el la lando de frankoj, sed same bone vi povas veni el la lando de kronoj aŭ pundoj, el iu ajn lando, tio tute ne gravas) kaj tiu ĉi demando estus la lasta en la konkurso kaj la bona respondo valorus milionon, plej probable vi ne venkus tiun ĉi milionon, kaj la demando ŝajnus vere simplega, eĉ elrevita ...... Ho, la forkutimiĝoj! Jen eble la tria naturo de la homo.

Sed eĉ se ĉi tie mankas mondonejojn aŭ monpunktojn, se tio estas la reĝlando aŭ demokracio de kontantaĵo, devus troviĝi ĉi tie eĉ unu monmaŝino – tiel vi pensas, ĉar vi pensas logike. Tamen ne forgesu, ke logikoj povas esti diversaj kaj tiu kiu obeendas ĉi tie (aŭ simulas obeendecon) ne nepre devas esti tian kian vi uzas.

Stranga maŝino, ĉu ne? Oni ne scias kun kio ĝin kompari. Eble kun iom malpligrandigita fandforno. Aŭ kun iomete pligrandigitan teksilo. Ĝi ankaŭ iom similas al betonilo malnovtipa, kvankam ĝi ne rotacias peze grincante senindulge. Ĝi similas al batiskafo – kiu scias? eble oni devos serĉi sur la fundo de oceano nekutime rarajn konkojn – sed ankaŭ al maŝino fluganta – kiu scias? eble oni devos serĉi kolorajn plumetojn perditajn sur pintoj de altegaj, negrimpeblaj montoj. Oni povus trovi en ĝi ankaŭ ecojn kaj trajtojn komunajn kun miniatura naftrafinejo. Aŭ kun komplikega ilaro, aparataro de laboratorio kemia – ho! eĉ alkemia! jes, tutcerte alkemia – kvankam ĝi ne ŝajnas facile frakasebla, rompebla pro tuŝeto, dispecetiĝebla eĉ pro malzorga moveto: tiuj retortoj, provtuboj, mezurtubetoj, vitrobalonoj, tuboj spiralaj ..... Ĝi estas firma kaj solida. Eĉ tre solida. Tute netravidebla. Ja ĝi kaŝas en sia interno la misteran mekanismon. Verdire – verskribe – ververke ĝi estas la ega skatolo. Iuj truoj, aperturoj, fendoj, doniloj, preniloj, skopoj, klavaroj, ekranoj, ŝaltiloj, pontetoj, kuniloj, turniloj, krankoj, elstarantaj dratoj, nodoj, butonoj – preskaŭ kiel tiu monstra, primitiva, primara komputilo granda kiel tuta ĉambro aŭ eĉ tuta domo . . . . . . . . . Do tamen la maŝino voranta-kraĉanta. Kiel ĉiu maŝino. Ĝi povus havi la nomon MONOPRINTO. Sed ĝi ne devus – ĝi povus esti la maŝino sennoma. Ja tiaj ankaŭ ekzistas. Kaj probable estas sufiĉe multaj, kvankam pri tio mi ne certas. Tamen, se ĝi havus la nomon MONOPRINTO, unuaj kvar literoj havus nenion komunan kun monofonio, monolito, monologo, monografio aŭ monokulturo (kvankam "nenio" estas kiel kutime troigo, eble ne tro granda kaj ne tro eta – kiel kutime meza) – ili havus ĉion komunan kun mono, kun valuto ("ĉio" ankaŭ estas kutima troigo). La kumetaĵo de aliaj ses literoj bezonas neniuj klarigoj. Do, ĝi estus la maŝino por printi monbiletojn (ĉikaze la vorto monbileto estas multe pli preciza ol bankbileto, ĉar neniu banko partoprenus tiun ĉi procedon - - - sed kial monbileto kaj ne monobileto? tial ke monoprinto kaj ne monprinto). Tamen ĝi ne printus ordinarajn bankbiletojn, frankojn, pundojn, kronojn aŭ aliajn, ĉar tiuj estas nur senvaloraj verkaĉoj nelegeblaj kaj nelegindaj. Se ĝi printus tiaĵojn, tiam ĝi ne devus esti tiel komplika. Kaj ĝi devas esti komplikega, pro tio, ke ĝi neniam scios kion ĝi printos. Nek sur kio – tial ĝi devas havi senlimajn eblojn akiri kaj uzi plej diversajn materialojn. Ĝi ja ne scias kio enigos ies kapon, kion iu elpensaĉos – kvankam atendi, ke iu ekdeziros meti iun eskvizitan verkaĵon-skribaĵon sur paĝoj marmoraj (kiel li portus tiujn? kiom dikegan biletujon li havintus? kiom abismegajn poŝojn?), estus neprudente, tamen ĝi ne povas ekskludi tiun eblecon. Surprizega, ĉu ne? Vi diros: "iu ekdeziros" – kiel do? ĉu tio signifas, ke mi devas ion ekdeziri? Jes, tio signifas ĝuste tion: vi printu vian propran monon, viajn personajn monbiletojn. Ili povus havi la nomon liberoj, sed ne devus. Povus havi diversajn nomojn: haikuo, soneto, poemeto, hasao, rapasao, trilogio, leporello, romano-naŭvoluma-kun-epilogo >>>>> ...... ho! vere ili povus havi diversajn nomojn – ili ankaŭ povus havi neniujn nomojn. Jen ne nomo decidus pri ilia valoro, nek iuj alparoj laŭoraj aŭ laŭ aliaj same ridindaj metaloj. Pri ilia valoro decidus rakonto, historio, konsideroj kiujn ili enhavus – kion enhavas oro aŭ alia ridinda metalo kompare kun libro aŭ eĉ mallonga poemo? nenion - - - - - Kaj se mi elpensos nenion? se mi ekdeziros nenion, nek ion plej kutiman kaj ordinaran, nek ion ekstravagancan, ĉar mi simple estas krudulo, malsaĝulo, malpoeto aŭ ĝuste ĉi momente mia kapo estas tute malplena, kion mi faru? - vi demandos. Nenion – mi respondos.
Sed se vi ne trovos en si eĉ la plej bagatelan ideon, tiam vi ĉiam trovos ion kio estus interŝanĝebla. Do, se vi volus ion interŝanĝi, tiam vi devas forlasi ĉi tiun lokon.
<<<<<
Kompreneble, vi povas lombardi ion. Aŭ preni krediton. Se jes, ne staru ĉi tie, sed iru!
>>>>>
Eku malhaste.
Malzorge.
Dance.
Mole.
Kate.
Penseme.
Gape.
Palpe.
Blinde.
Panike.
. . . .
. . . .


iu historio venis al mia kapo ...... ne ne ne ne venis ...... ne povis alveni se ĝi tutan tempon estas en mia kapo cirkulas vagas tra mia kranio batetas ostajn vandojn ..... sed iam ĝi aperis – ja mi ne naskiĝis kun tiu ĉi historieto – ne tuj ĝi ekokupis lokon en mia menso - - - - - - - mi legis ĝin en neniu libro kvankam sendube en multaj libroj mi trovus mutle da similaj historietoj - - - homoj vagadas tra la mondo kaj ŝajnas al ili ke tio kion ili spertas kaj aventuras neniu alia neniam kaj nenie spertis kaj aventuris kaj aventuros kaj spertos dum tiaj historioj estas vere tipaj tute malunikaj kaj diferencas unu de l'alia nur nuance per grado de kontrasto per gradeto de intenseco aŭ malakreco de konturo - - - - - - - . . . . . - . - . - . - . punkto aŭ streketo? punktoj aŭ streketoj? kial ne komoj? ne ne komoj ne sendube ne - - komoj estas kvazaŭ gresoj kvazaŭ herboj kaj tio ne estis la prerio tio ne estis eĉ la stepo tio estis duondezerto montetplena monteska ondumanta ho eble eĉ la dezerto trikvarona iuloke sepnaŭona – kaj aliloke nur dukvinona . . . . tie kie tufoj de sekaj herboj ariĝis pli nombre - - - - - - komoj ne estas kiel gresoj kaj herboj – komoj renversitaj piedojn supre estus kiel gresoj kaj herboj – nu prefere piedon supre – nu – piedeton supre - - - - - - - - - - faskoj de bankbiletoj kvazaŭ bukedoj de floroj aŭ de herbaĉoj forŝiritaj el la seka grundo - - ili ne ventumis sin . . . . . ne tio ne estis sinventumado . . . . . . . ili ankoraŭ ne devis sin ventumadi – estis varmege sed la mondo apenaŭ ekis fandiĝi - - - - ne – la mondo ne estis disfandiĝanta - - la montoj staris malproksime malantaŭ la domoj senmovaj ne tremis ne tremetis ne skuiĝis ne leviĝis super la tero ne imitis forfluantajn nebulojn – la montoj daŭre estis la montoj havis klarajn akrajn konturojn estis ruĝeskaj ruĝetaj grizetaj blueskaj flaveskaj estis buntaj kvankam paŝtelaj . .. . .. . pensoj disfandiĝadis – cirkulis tra la kranio pli kaj pli malrapide malvigle plipigre pli gluemaj pli kaj pli malordigitaj kaosaj densaĉaj – la kranio pli kaj pli similis al kaldrono kun gluglanta gudro – gluglado ankoraŭ kvieta sufiĉe trankvila ne nervoza ne violenta nu prefere movoj konvekciaj daŭra sinlevado kaj malsinlevado translokiĝado malrapida kirliĝado de masoj kelkaj nemultaj vezikoj eksplodantaj je la surfaco - - - - - - do por kio ili faldadis kaj malfaldadis ventumilojn de buntaj bankbiletoj? promenis laŭlonge de la kajo kaj donis signojn – signalis – allogis – kalkulis je universaleco tutmondeco de la kodo uzata kaj pro tio tiuj kiuj jam akiris la lokon en la trajno kaj tiuj kiuj daŭre estas batalantaj tutcerte komprenas la misteran aŭkciadon - - tio povus esti invito al iu kartludo – ja bankbiletoj estas kartoj ludkartoj ĉu ne? jes – bankbileto estas sufiĉe maldika maldikega paperfolio supla suplega sed eltenema - - - tro supla por ludi per ĝi – fasko de bankbiletoj ne estas ludkartaro – ne mikseblas – sed divideblas kaj disdoneblas kaj interŝanĝeblas . . . . . . . . . . . jes ili volis interŝanĝi – probable aŭ eble sendube ili volis interŝanĝi unuj bankbiletojn kontraŭ l'aliajn – en tio konsistis la ludo – ĝi estis la ludo pli simpla ol la plej simpla kartludo pli simpla ol milito porko aŭ fekejo . . . . . . sed niaj pensoj estis fandiĝantaj niaj kapoj estis bolantaj niaj kranioj estis transformiĝantaj en kaldronojn gudroplenajn - ni: tiuj kiuj siajn kapojn ne ĉirkaŭvestis per sunpaligitaj ĉifonoj kaj tukaĉoj formantaj ŝajne kaosaj volvaĵojn estantaj esence tre bone kaj ruze elpensitaj konstruaĵoj kiuj fareblis nur per kelkaj simplaj movoj - - - - baldaŭ ni ja estis trapasontaj landlimon – unu lando estis finiĝonta kaj l'alia estis komenciĝonta . . . . . kaj fine la trajno ekis kvankam multe indikis ke ĝi ne volemis: nu kiomfoje oni povas ruli sin sur la sama fervojo tra la samaj montetoj eĉ kiam ili estas la plej subtila akvarelo . . . . . . . . . eble en la tempo kiam ombroj jam mankas ĉar lacaj kaj terurigitaj kiel ĉiutage kaŝis sin sub niaj plandoj ni veturis la ŝtatlimon: unuflanke troviĝis drataroj soldatoj karabenoj dum aliflanke troviĝis nenio – tio aspektis kvazaŭ la soldatoj estis tie por tutforte kaj malesperege defendi sian ŝtaton kontraŭ tio kio troviĝis aliflanke . . . . . . . . ni enveturis NENION kiu neniel diferencis de IO kiun ni elveturis - - - - - - - dum kelkaj horoj dum duono da tgo dum pli ol duono da tago – mi ne scias ĉar ŝajnis ke la suno malmoviĝis en la ĉielo la tero ĉesis rotacii la paŝtele buntaj montetoj daŭre samis do povus ŝajni ke la trajno rulaĉis sin ankaŭ nevere ke prefere fluis pensoj kaj imagaĵoj kaj la distanco kiun ni travojaĝis nemezureblis – ni estis veturantaj tra NENIO kaj okazis nenio kio povus kaj eĉ devus okazi: neniu neniun kontrolis neniu neniun demandis pri nenio neniu neniun haltis neniu ekaperis neniu estis videbla - - kvazaŭ ni enveturis iun neŝtaton iun malŝtaton : : : : : : : : : : : : : : : :: : : : : : : : : : : : : la trajno povus esti multkolorega raŭpo malrapide kaj persisteme rampanta sinpuŝanta antaŭen serĉante iun trankvilan nevizitindan lokon kie ĝenata de neniu ĝi enkokoniĝos kaj endormiĝos por vekiĝi kiel precipe belega papilio – sed eble neniu vojaĝanto estis tion imaganta tiele ne perceptis tion tiele ne pensis pri tio tiele - - - io alia kirliĝis en la kapoj enkokonigitaj turbane – sendube ne belegaj papilio eble nur hidaj harozaj raŭpoj . . . . . . . . . . . . . . ĝis tute neatendite el la nenieco elmergiĝis iu barako kiu povus esti la ŝedo de paŝtistoj aŭ sidejo de banditoj – povus esti ankaŭ la sidejo de ĝendarmoj aŭ limgardistoj kaj se ĝi estus tiu tiam ĝi ne surprizegus nur seniluziigus detruus iun laŭvican revon kio ne nepre devus esti konsiderata kiel nehoma kruela kaj malbonaŭgura ĉar sufiĉas nur ekmemori kelkajn teruraĵojn al kiuj gvidis nin obstinaj iluzioj kaj revoj kaj persistemaj provoj transformi ilin en la realon tute ne konsiderante la kostojn - - kio ne signifas ke iluzioj kaj revoj samas kvankam sendube havas multe komunan - - - - - - - sur tiu ĉi povra budo konstruaĉita el ŝtonoj ladpecoj tabuloj polvo kaj ombro videbliĝis la vorto KASO . . . . . . . tiuj kun la kapoj en nuboj puraj kaj malpuraj ekatakis ĝin tuj hurlante kaj kriegante puŝegante unu l'alian piedpremante tramplante batante piede kaj mane batalante kvazaŭ la budo estus la fortreso baranta vojon al tro riĉa lando kaŝita ie malantaŭ la paŝtelaj montetoj – ĉar ja vere estis tiele – ili transformiĝis en centmanan oniskon milfingran kaj tiuj fingroj provis enpuŝi sin en la KASON ĉiuj tuj kaj samtempe sammomente per ĉiu fendo ĉiu truo ĉiu aperturo – vere miregas surprizegas tio ke tiel utila strategio unu-post-alia ie povas esti tute nekonata kaj eĉ se ĝi estus konata tute ne povus konkuri kontraŭ la strategio ĉiuj-samtempe precipe tiam kiam mankas danĝero ke ekmankos ion bezonatan neniu ja entrajniĝis kaj neniu eltrajniĝis kaj nenio indikus ke iu povus ne daŭrigi sian vojaĝon pro kaŭzo tiel banala kiel manko de bileto - - - - - - sed kion povis scii pri tio ni-kun-kapoj-malvestitaj-aŭ-enĉapetaj? - kiamaniere ni aĉetu biletojn se ni ne interŝanĝis tiam surkaje unujn buntajn bankbiletojn kontraŭ l'aliaj same buntaj – ho normale tute normale ni devis atendi iom ĝis la centmana milfingra centpieda besto dispecetiĝos disariĝos kaj tiam ekaperos la spaco por negocado – la tempo ne mankos – estas sufiĉe multe da tempo – la trajno restas senmova