Literarturo estas arto de literaranĝado.

Verkado de leteroj anonimaj ankaŭ estas literaranĝado, kompreneble enkaze de la versio klasika, nun eble malofte uzata, kiam oni eltranĉas literojn el diversaj gazetoj. Literarturo ne estas arto de verkado de leteroj anonimaj. Ni havas do interesan kazon:
A = C kaj B C sed A ≠ B.

Dum kaligrafio, malgraŭ ĉiuj ŝajnoj, ne estas arto de literaranĝado. Tial literarturo ne estas kaligrafio, kvankam foje povas esti.

Literarturo plej similas al arto de floraranĝado. Por kio ni plukas sovaĝajn florojn kaj kreas el ili bizarajn aranĝojn, se ili tiel belege kreskas sur la herbejo?

Se iu nacio vivus en Liberlando, tiam oni povus diri kaj verki pri literarturo, ke ĝi estas ĉitiea arto nacia. Feliĉe neniu nacio vivas ĉi tie, do ne ekzistas ĉi tie arto nacia. Ĉu ĝi estas arto ŝtata? Ne. Prefere ĝi estas la ŝtato mem. Ĝuste ĝi estas la ŝtato. Tiuj tapiŝoj, ŝaradoj, rebusoj, labirintoj, arabeskoj, taŭzaĵoj, plektaĵoj, rizomoj....

Kaj kie troviĝas la herbejo sur kiu kreskas sovaĝaj literoj? Jen ĝuste meze de ĝi devus esti laborejo de literaranĝisto. De literisto..... Malgranda domo. Dometo. Kabaneto. Barako. Iu budo aĉe konstruita el krudaj tabuloj. Kun fendoj. Por ke varmaj trablovoj dancu ene. Tiam pli bone sekiĝus deŝiritaj literoj kunigitaj bukede kiel herboj....



<<<