La
ambasado ne estas de iu ŝtato, de iu-ajn lando.
Neniu
lando havas ĉi tie sian ambasadon, ĉar se unu lando havus ĝin,
tiam ĉiuj aliaj landoj devus havi la siajn, kaj tiam la
strato,
Esplanado, iĝus la strato de ambasadoj. Tiam
pro eksterteritorieco kiun posedas ĉiu ambasadejo, tuta,
aŭ preskaŭ tuta Esplanado ankaŭ estus eksterteritoria, do ĝi
ne
apartenus al Liberlando, kvankam troviĝus ene de Liberlanda
areo premisante, ke Liberlando havas iun
areon – oni povas fari tian
premison, nenion tio kostas, iujn konsekvencojn havas, sed
ne
gravajn, la realo daŭre estos tia kia ĝi estas, ĉar realo
tute ne
dependas de niaj
premisoj, do unu pli aŭ malpli neniel ĝenos; oni
povus ankaŭ
premisi, ke ĉi
tie eksterteritorieco estas la nocio malplena, aŭ
ke ambasado
simple ne rajtas ĝin
. . . . Tia
strato ne estus bona ideo. Nek la kvartalo de ambasadoj.
Bedaŭrus
doni al tia kvartalo eĉ la plej malvastan
pecon de l'areo, kvankam areo, akceptinte la ĝustan premison,
estus
ja senlima, senfina, do preni etan pecon (limigitan kaj finan)
de tiu
ĉi senfineco, ne
damaĝus la senfinecon, sed
oni ne povas certi pri tio – bizaraĵoj okazas
je senfinecoj, do oni devas esti tre atentemaj
. . . . . . Sed
tiuj friponaĵoj ne nepre nebrideblaj ne donus verajn
klopodojn, oni
prefere devus ĉagreni pri tio ke tiuj landoj kaj ŝtatoj povus
alporti ĉi tien tutan sian fian kverelemon, des pli ke ĉiu el
ili
ricevus la samgrandan pecon da
tereno kaj samaspektan domon, sendepende de grandeco kaj
potenco de
lando aŭ ŝtato (laŭ
la regulo de egala traktado),
kio sendube kaŭzos profundan malkontenton de iuj kaj altegan
eŭforion de aliaj; tiaj ekstremaj humoroj kaŭzus pli aŭ malpli
baldaŭe neeviteblajn konfliktojn kaŝitajn
aŭ
publikajn . . . . . . . Ĉu
ni bezonas ilin? Ne. Tute ne. Ili svarmu kaj tiraĉu-ŝiraĉu
unu l'alian tie – transekrane.
Sed krom amo por paco kaj volego vivi kviete, estas ankaŭ alia
kaŭzo
de tia situacio: por kio multaj
ambasadoj de multaj landoj se tiuj
ne estas tiel diversaj kiel al ili ŝajnas kaj kiel ili sin
prezentas? Ili estas ege similaj unu al l'alia, preskaŭ samas,
ja
ŝtato
estas ŝtato
ne gravas je kia sistemo politika, kaj
se samas, tiam sufiĉus nur unu ambasado kun unu reprezentanto
de la
mondo transekrana
. . . . . . . Tial
daŭre mankas l'ambasadoro. Ili ne povas interkonsenti. Ne
povas
elekti. Ne povas akcepti, ke unu ulo, UNU, povus reprezenti
ilin
ĉiujn. Neimagebla tio estas... Kaj estu tiele
. . . . . Tamen estas ankaŭ alia kaŭzo. Nu, ili simple nenion
rimarkis. Ili ne rimarkis tiun ĉi ŝtaton kun la
teritorio
senfina, senlima (kaj kun multaj aliaj aĵoj ankaŭ senfinaj).
Ĉar
estas tre malfacile rimarki senfinon. Estas vere malfacilege
rimarki
la landon senliman. Bone. Estu tiele. Pro tio ni ne ĉagreniĝu
senfine . . . . . . Sed
estas almenaŭ du kaŭzoj pli. Ĝis nun neniu alportis kaj
montris la
kreditleterojn – tial, ke ĝis nun neniu verkis tiujn, kaj ne
verkis tiujn, ĉar tiuj
estas nekredeble malfacilaj, kaj sufloraĵoj ne haveblas,
neniu scias
kion verki kaj kiel, oni scias nur tion (kvankam tio ne
estas vera
scio, sed prefere supozo), ke la leteroj devas esti belegaj,
ravaj,
tamen neniu scias
la kriterion de tiu beleco kaj kiu estu
ravota.
L'aferon
plikomplikas fakto, ke leteroj ne sufiĉas. Krom leteroj la
kandidato
por ambasadoro devus tralegi tutan Liberlandon. Kio
signifas, ke
kandidatojn oni devus serĉi ene de tia grupo de transekranaj
loĝantoj, kies membroj faris tion, kaj tiaj transekranuloj
simple ne ekzistas, ne nur tial ke ekzistas nur eta grupo de
tiuj
kiuj tralegis nur parteton de Liberlando, se tial, ke tuta
Liberlando ne ekzistas, ĉar ĝi estas rakonto (aŭ rakontado)
senfina, do ĉiam
netuta
(maltuta). Ruza tio estas aŭ simple stulta? . . . . . . Kaj
kiu
volus restadi
ĉi
tie, en
la
bizara domo en
la bizarega lando?
(Jen
la sekva kialo,
neoficiala,
kaŝita,
tamen la plej grava.)
Ne,
ĝi ne estas pli bizara ol la
domoj najbaraj. Ne estas pli bizara pro sia formo, ne estas
pli
komplika ol aliaj labirintecaj konstruaĵoj ĉi tieaj. Ne
estas ankaŭ
pli bizara pro siaj funkcioj, kiuj estas malklaraj kaj
malfacile
difineblaj kaj oni neniam povas esti certa por kio servas
tiu aŭ alia ĉambro, ĉar nek mebloj, nek koloroj, nek aranĝo
de
vandoj kaj vandetoj sufloras ion ajn, ŝajnas pretaj por ĉiu
situacio kaj samtempe al neniu plene konvenas. Ho,
ĉiuj ĉi komplikaĵoj estus akcepteblaj,
ĉar vivo en labirinto donas iujn avantaĝojn, el kiuj la plej
granda
estas daŭra necerteco kaj surprizado, ĉiam novaj kombinaĵoj
de
linioj, ebenoj, solidoj ĉarme ŝanĝantaj siajn proporciojn,
ĉiam
novaj trapasoj, kolizioj, renkontoj, surŝovoj depende de
lumo,
rapideco de movo, alteco de horizonto de rigardanto..... Nu,
fakte
nenio speciala, tamen ĉi kaze io speciala, aŭ simple malpli
nenio
ol en aliaj
domoj, sufiĉe malpli nenio, ke jam preskaŭ io, aŭ
malpli io, ke jam preskaŭ
nenio
. . . . . . . Jes, logiko ĉi tie ne gravas, tute senutilas.
Ĝuste
ĉi tie. Ĝuste
en tio konsistas la bizareco de tiu ĉi loko: jenaj nocioj
kvantecaj
pli
nenio
kaj malpli
nenio
ne estas ĉi tie sensencaj, kaj transiro de NENIO al IO
estas grada
kaj modera, ne abrupta, ne binara, ne nul-unu...
Por
kio tia komplikado?
Se por
tio, ke estu neniu ambasadoro, por kio do konstrui
ambasadejon? La
rilato ambasadoro-ambasado-ambasadejo
ne estas tamen simpla kaj rekta.
La
ambasadoro ne devus havi l'ambasadejon – se li nur
volus, li povus
ofici ie ajn, ekzemple en la parko sub iu arbaro...
Nu,
por
kio ambasado, se civitanoj de fremdaj landoj ne alvenas
ĉi tien, kaj
se alvenas, nenio malbona okazas kaj ili ne bezonas
helpon, escepte
nur se ili enirus la domon nevideblan
kaj malaperus,
sed tiam neniu kaj nenio helpus
ilin, eĉ ambasado kun
armeo da
oficistoj...
Por ke ĝi estu simbole
senhoma? Por ke NENIU rezidu tie? Por ke Liberlando povu
havi sian
ambasadon tie, ĉe ili, se ili havas la sian ĉi tie? Sed
Liberlando
volas havi
sian ambasadon nenie
– ja
ĝi
estas ĉie
. . . . . . Do por kio tiu ĉi konfuzego? Ĉu jen iu el
tenebraj
anguloj nevizitindaj, sakstrateto neenirenda?