Oni
diras, ke havi ĉion estas kvazaŭ havi nenion, kaj voli
ĉion estas
kvazaŭ voli nenion, kaj esti ĉie jen kvazaŭ esti nenie...
Kaj tiel
plu. Oni povus listigi longe: vidi ĉion estas kvazaŭ vidi
nenion,
aŭdi ĉion estas kvazaŭ aŭdi nenion, scii ĉion estas kvazaŭ
scii
nenion... Ĉu estas vere tiele – mi tion ne scias. Samkiel
plimulto
de tiaspecaj diraĵoj, ĝi estas nepreciza, ne nur pro la
vorto
"kvazaŭ"; kvankam ofte ni malparolas tiun ĉi vorton kaj
ni diras simple "scii ĉion jen scii nenion", tamen ĝi
tutan tempon ĉeestas en niaj mensoj, kio indikas ke ne
temas pri
identeco de tiuj du statoj, du situacioj, sed temas nur
pri ilia
simileco. Identeco ne gradigeblas: du aĵoj, objektoj aŭ
situacioj
povas esti aŭ identaj aŭ ne; dum simileco gradigeblas
facilege: du
aĵoj, objektoj, aferoj aŭ situacioj povas esti pli aŭ
malpli
similaj. Tio estas evidentega, kvankam evidenteco ne
signifas, ke ni
ne devus tion analizi. Ho, ne! Ĝuste tia evidenteco estas
granda
iluzio, estas aĉa insido kiu kaptas nian atentecon...
Interese, ne
ĉio taŭgas por tiaj diraĵoj. Ekzemple: formanĝi ĉion estas
kvazaŭ formanĝi nenion. Eĉ se ni forte substrekos kvazaŭ,
la
frazo sonos stulte. Eble stultecan karakteron de la frazo
rezultigas
la fakto ke manĝado, aŭ formanĝado, estas io multe pli
konkreta ol
estado, sciado aŭ havado (posedado). Dirante la veron, ni
ne scias
kio signifas esti, havi aŭ scii, dum ni tre bone scias
kion signifas
manĝi kaj formanĝi. Same,
eble eĉ pli, interesas
tio ĉu tiaj diraĵoj mesaĝus
la samon aŭ ion similan, se ili estus renversitaj, do:
havi nenion
jen kvazaŭ havi ĉion, aŭ: scii nenion estas kvazaŭ scii
ĉion...
Kaj tiel plu. Sendube multaj renversaĵoj surprizus nin
pere
de sia bizareco, eble
eĉ frenezeco. Kaj ankaŭ per
embarasiga sagaceco.
Tamen
ni kuraĝe puŝu
nin pluen.
Esti ĉie jen kvazaŭ esti nenie. Se jes, tiam: strebi (iri, veturi, flugi, kuri) ĉien jen kvazaŭ strebi nenien. El kio rezultas, ke ĉie estas nenie. Aŭ ke ĉie estas kvazaŭ nenie. Ĉu rezultas el tio, ke nenie estas ĉie? Tion mi ne scias. Mi nur scias, ke nun, ie (sub, super, antaŭ, malantaŭ aŭ apud) oni devus listigi ĉiujn aliajn domenojn: tiujn jam ekzistantajn kaj uzatajn, tiujn jam ekzistantajn kaj ne uzatajn (se estas tiaj), tiujn ankoraŭ ne ekzistantajn sed kiujn povus ekzisti kaj esti uzataj... kaj tiel plu. Praktike tio signifas prezenti la aron de ĉiuj kombinaĵoj duliteraj kaj triliteraj. Kaj ankaŭ kvarliteraj. La fakto ke nuntempe plimulto da ili ne estas ligitaj kun iu ajn domeno ne signifas, ke tia situacio daŭrus eterne. Oni ja ne scias kiaj kaj kiomaj domenoj ekaperos – se .xxx indikas retejojn pornografiajn, tiam .yyy povus indiki retejojn puritanajn. Kaj la kombinaĵo .alia aŭ .mal indikus retejojn aliajn ol ĉiuj ceteraj retejojn. Ekzemple. Kaj tiel plu. Nu, sed se: verki-skribi ĉion estas kvazaŭ verki-skribi nenion, kaj: verki-skribi nenion jen kvazaŭ verki-skribi ĉion, interesas nin kio atendas nin musklakinte la kombinaĵon ĈAD |