se vi konus     
nur
unu folion  ĉu vi povus
imagi TUTAN ARBON  branĉoze larĝan  sveltege
sagforman  ĝistere riverencantan  ajnan?
      
se vi konus nur unu arbon  ĉu vi povus imagi TUTAN
ARBARON  vastegan  milenirejan kaj milelirejan      
labirintegan  densegan  krepuske verdan  parkecan    
tralumitan far pikaj sunradioj  ajnan?
                 
se vi konus nur tiun ĉi ARBaron  ĉu vi povus       
 imagi tutan vegetalaron de la mondo  tiujn marĉojn
        stepojn tundrojn, kampojn, multkolorajn ĝardenojn?
              
se vi konus nur tutan vegetalaron de la mondo  ĉu vi    
povus imagi tutan mondon  tiujn glacierojn  ondantajn
 oceanojn kaj dezertojn  kaose interplektitajn retojn    
de vojoj?       
                                      
kaj kio plu?                                  
 se vi jam konus tutan mondon  ĉu vi povus imagi      
nur unu folion  tremantan folieton frapetitan    
   pere de birda kanto?  
                                      

se vi konus nur tiun ĉi birdan kanton  
  ĉu vi povus imagi
tutan muzikon?