Se unu bildo povas diri pli ol mil vortoj premisante, ke tiu ĉi milo da vortoj priskribas tion, kion tiu ĉi unu bildo montras, kaj tiu ĉi unu bildo prezentas tion, kion priskribas tiu ĉi milo da vortoj – la premiso estas vere fola kaj riska, ĉar kaj priskribo kaj bildo, priskribante kaj montrante la samon, ekzemple la vidaĵon trafenestran, neniam kovros unu l'alian plene, iuj partoj de la vidaĵo estos por ĉiam nepriskribeblaj, same kiel la bildo ne montros iujn nevideblajn areojn aŭ tavolojn de la vidaĵo – do la teksto priskribos tion, kion la bildo ne montros, kaj la bildo montros tion kion la teksto ne priskribos, aŭ priskribante kaj montrante la samon ili priskribos kaj montros ne la samon, do ion alian, kio signifas ankaŭ, ke oni devas uzi ne malpli ol mil vortojn por priskribi tion kion povas montri nur unu bildo ripetante la premisojn faritajn antaŭe, kiom da vortoj oni devas uzi, por priskribi tion, kion priskribas muziko?
Neniom. Oni ne scipovas priskribi muzikon kaj tion kion muziko priskribas (prefere: priludas). Jen io vere pensinda: ĉio estas priskribebla escepte muziko. Tial La Radio Liberlanda silentas. La surda radio. La muta radio. Ĝi estas, sed kvazaŭ ĝi ne estus.... Kio do estas radio? Radio estas parolo kaj muziko. Muzikon oni ne povas transformi en vortojn kvankam la vortoj mem povas esti muziko (parte – kiomparte?), eĉ tiuj skribitaj-printitaj (eble eĉ pli ol tiuj parolataj) – tamen oni ne devas konsideri ilin kiel partituron. Ho ne! Partituro ne estas muziko, kvankam tiele ŝajnas al multaj uloj, kaj teksto estas, kvankam tiele ne ŝajnas al multaj uloj. Kaj parolado, kvankam la plimulto da uloj konsiderus ĝin kiel la alian flankon de skribado, tute ne estas la alia flanko de skribado. Parolado estas la linio paralela al la ebeno de skribado. Alia mondo, alia spaco. La mondoj paralelaj ili estas. Kaj ili estu tiaj.
  

^^^