|
Tiu ĉi
teksto aperis en "Beletra Almanako"
(numero 8) junie 2010.
Liberlando kaj liteRETuro
Verkante-tajpante tiun ĉi tekston mi
hipotezas-supozas-divenas-konjektas-atendas (ĉio
samtempe), ke la unua vorto kiun vi legos estos
"verkante-tajpante". Kaj la dua: "tiun". Kaj la
tria: "ĉi". Kaj tiel plu. Tamen mi ne estas
tiomgrade naiva kaj mi scias, ke povas okazi alie
kaj fakte okazas alie.
Tajpado estas laŭnature sinsekveca: oni ne povas tajpi du signojn kune – oni povas tajpi nur unu signon post la alia. Tio koncernas ankaŭ skribado, kvankam se iu estas sufiĉe lerta kaj bone trejnita, li aŭ ŝi povas skribi samtempe du malsamajn vortojn: unu far dekstra mano kaj l'alian far la maldekstra; tamen tio estas lerteco cirka, do ĉiutage de normalaj homoj ne uzata. Verkado estas io alia, ĉar plejparte ĝi okazas mense, kaŝe, enkape. Ŝajnas, ke la funelo povus esti bona modelo de tuta proceso verka-skriba: kompreneble skribado estas la pinta, tubeta parto de la funelo, dum verkado estas la parto konusa, pokala. Legado, malŝajne, ne estas sinsekveca laŭnature, ĉefe pro tio, ke rigardado ne estas sinsekveca: ni ne rigardas punkte aŭ linie, ni rigardas plane. Kiam ni malfermas la libron ni ne vidas nur unu vorton troviĝantan en la maldekstra supra angulo de la paĝo (je kio devigas nin Okcidenta konvencio), sed ni vidas tutan paĝon, nu, eĉ du paĝojn, do samtempe multajn vortojn (fakte eĉ pli ol du paĝojn, ĉar ankaŭ la ĉirkaŭon de la libro). Povas okazi, ke ni unue tralegos la kvindek okan vorton troviĝantan mezpaĝe. Memoru ankaŭ, ke libro kutime havas multe da paĝoj kaj ni povas unue ekkoni ne ĝian unuan paĝon, sed mezan aŭ eĉ antaŭlastan. Tamen parolado estas laŭnature sinsekveca: kvankam oni povas kanti du aŭ eĉ tri tonojn samtempe (temas pri kantado harmona aŭ gorĝa), neniu povas elparoli samtempe du malsamajn vortojn (kompreneble ne temas pri la vortoj kiuj enhavas en si aliajn vortojn, ekzemple Okcidento). Legante laŭte ni parolas, do ni povus diri, ke ni legas sinsekve, unu vorton post la alia. Tio veras nur parte, ĉar ni daŭre vidas aliajn vortojn kaj perceptas tiujn silente, enmense. Do, ni povus parigi jene: parolado-skribado (aŭ tajpado) kaj verkado-legado. Se vi volas, vi
povas pripensi aliajn komplikaĵojn: kiam ni
parolas, ni ne faras tion nur voĉe, ni faras tion
tutkorpe (ne neglektu ankaŭ la manieron de
prononcado). Pensu ankaŭ pri aŭskultado, kiu
samkiel rigardado ne estas laŭnature sinsekveca –
ni aŭdas ne nur unu
linion de sonoj, ni aŭdas ĉiujn sonojn ĉirkaŭantajn nin; do eble
estus pli bone skribi, ke aŭskultado estas laŭnature
sinsekveca-malsinsekveca... Kaj tiel plu.
Kia densaĵo! Ju pli profunden ni eniras, des pli densa ĝi estas. Jen la situacio simila al teksaĵo, ekzemple lanan aŭ tolan: de ekstere vi vidas glatan surfacon, vi tuŝas ĝin, sentas raspaĵojn, sentas fadenojn kaj nodojn, vi disŝiras la ŝtofon, disŝiras fadenojn kaj tiam videbliĝas komplikega strukturo, fadenoj konsistantaj el fadenetoj kiuj konsistas el fadenetetoj... Eble ne hazarde teksaĵo sone kaj vide proksimiĝas al teksto: preskaŭ la sama strukturo, la sama kaoso ordigita, ĝangalo senpada... Nu, feliĉe, sufiĉas transiri tiun ĝangalon, tiun kaosejon, kaj denove la mondo malvualiĝas... Bone, mi menciis ĉi supre kelkajn "fiziologiajn" kaj "anatomiajn" trajtojn de legado kaj verkado, aŭ de teksto, por montri, ke ĝi neniam estis fenomeno simpla kaj klara – kontraŭe, ĝi ĉiam estis fenomeno komplika kaj kaosa, tiel kaosa kaj komplika, samkiel la mondo, ke ni preferus tion ne rimarki. Konvencioj plifaciligas la vivon, sed ili ne diras la veron pri la mondo ene kaj ekstere de ni. Kune kun komputiloj aperis hiperteksto. Kio ĝi estas? Ĝi estas la teksto super la teksto super la teksto... aŭ se vi volas: la teksto sub la teksto sub la teksto... aŭ: la teksto en la teksto en la teksto... aŭ ĉio kune kaj samtempe. Vi legas iun tekston enkomputile. Meze de la tekstlinio vi renkontas iun ligilon. Vi klakas ĝin kaj vi saltas al alia teksto. Vi legas ĝin kaj mezlinie vi renkontas ligilon, klakas ĝin kaj saltas al alia teksto... Jen hiperteksto. Ĉiuj kiuj uzas la reton konas tiun metodon bonege. Ĉu tio estas io nova? Kvankam ŝajnas nova, fakte nova ne estas – kiam mi estis studento kaj devis ion verki, mi iris al la biblioteko, al la legejo, kaj sidis tie kelkajn horojn ĉirkaŭita de diversaj libroj kaj saltis el unu al alia. Nun anstataŭ legejon kaj bibliotekon mi havas la ekranon kaj reton, sed la metodo de saltado estas la sama. Preskaŭ. Sendube la saltado estas nun pli facila. Do ni saltu
por momento en la tempojn antikvajn.
La Halo Hipostila
en Karnako. La kolonaro kaj ĉiu kolono kovrita
skribaĵe. Do la libro. Aŭ la libraro? Ne, la
libro. Se la libro, tiam mi povis tralegi ĝin.
De kie mi devus komenci? Mi povus komenci mian
legadon en ajna loko. En ajna loko de ajna
kolono. Tamen, eble tia laŭvoleco rezultus nur
el mia malscio. Eble tie estis klare markita
vojo. Eble ie tie estis iu signo, iu indikilo
kaptanta vidpovon kaj menson, sklaviganta ĉiun
eniranton kaj poste tiu nur devis sekvi la
itineron kvazaŭ sorĉita, senvoligita... Sed
tio ne estas probabla. Kio do estas probabla?
Ke ĉiu ajnulo komencas sian legadon sialoke,
aliloke. Kaj poste? La leganto rigardas la
kolonon kaj kvankam ĝi estas grandega, eĉ
giganta, ne vualas ĉiujn aliajn kolonojn
troviĝantaj ĉirkaŭe. Do oni povus legi
samtempe diversajn tekstojn sur kelkaj kolonoj
– oni povus, se oni tion lernus, se oni
trejnus sian vidpovon kaj menson... Jen la
situacio iom simila al la libro kiu havus
travideblajn foliojn – sed nur iom. Ĉar enkaze
de libro kodeksoforma teksto transsaltas el
unu paĝo al l'alia, turnante la folion oni
tranĉas, rompas tekstofluon, tamen ne detruas
la kontinuecon de rakonto. En Karnako la
teksto ne transsaltas el unu kolono al l'alia
– simple ne povas tion fari, ĉar neniam
alproksimiĝas al la rando de la paĝo, la ronda
kolono ja ne havas randon. Oni do devas
ĉirkaŭiri la kolonon kaj ĉirkaŭirante ĝin oni
daŭre ŝanĝas la vidpunkton kaj la kolonoj
vidataj fone traŝoviĝas, pli kaj pli diversaj
tekstoj aperas kaj malaperas, kuniĝas,
disiĝas, miksiĝas... Kiel estis skribitaj
tekstoj surkolonaj? Ĉu estis iu kiu diris al
armeo da skribistoj kiun tekston ili devis
skulpti en tiu kolono kaj kiun en la alia, ĉar
li antaŭvidis, ke teksto vidata el tiu ĉi
trapasejo videbligos ĝuste tiun ĉi parton, dum
la vidata el alia interkolonejo videbligos la
alian parton? Interesege, se estis iu kiu
komponis la templon space, ĉu estis iu kiu
komponis la templon tekste? Diru al mi, kiu
verkisto nuntempa pensas pri tio kiun vorton
unue ekvidos la leganto malferminte lian
libron? Ĉu li konsideras pri tio, ke iu
legonto unue flaras la novan libron kaj
malfermas ĝin poste? Ni saltu nun al Abu
Simbel. Kion mi tie eniris: la libregon aŭ
bibliotekon aŭ tekston aŭ ion alian? El la
ora-blua lumplena malplena spaco senlima tra
kiu dancis varmega vento, al la krepuskema
sufoka labirinto troplena de hieroglifoj. Kaj
se iu tiel precize imagis tiun internon por ke
unu foje jare sunradioj enpenetru la plej
profundan ĉambron kaj lumigu sekve tri
statuojn ne tuŝante la kvaran, tiun de la
mastro de malhelo kaj morto, tiam supozeblas
ke ankaŭ la hieroglifoj ne svarmas tie kaose;
bedaŭrinde supozeblas ankaŭ ke neniu pri tio
pensis samkiel nia nuntempa ordinara verkisto.
Ĉu bibliotekisto strebas komponi kolektitajn
librojn en iun superlibron?... Eble tuta tiu
ĉi lando pratempa estis la librego aŭ
biblioteko aŭ nur papirusa tukego jam
skribkovrita sed ankoraŭ ne rulita, ĉar oni
daŭre ion ŝanĝas, forskrapas, aldonas...
Tekstoj sur vandoj de tomboj, temploj,
palacoj, domoj, tekstoj sur statuoj, tekstoj
sur ĉerkoj kaj sarkofagoj, ĉie nur tekstoj –
la lando hiperteksta... samkiel ĉiu alia
lando...
Kio do estas
nova enkaze de hiperteksto? Nova estas tio, ke nun
ni plenkonscie povas uzi la teksaĵan strukturon de
teksto. Nova ankaŭ estas tio, ke kompare kun Halo
Hipostila en Karnako aŭ normala biblioteko, tekstoj
enkomputilaj materie, substance, ne ekzistas, ili
aperas kaj malaperas surekrane, dum la kolonoj
karkanaj staras ĉiam en la sama loko kaj aspektas
same eĉ kiam ni ilin ne rigardas (kompreneble, mi
simpligis la situacion – ĝi estas subtila psikologie
kaj multe pli komplika, kiel kutime). Komputilo kaj
reto ŝajnas eĉ "natura" medio por legado nesinsekva
kaj kaosa, por krozlegado.
Literaturo povas aperi en la spaco komputila dumaniere: kiel literaturo en la reto kaj kiel literaturo reta (liteRETuro – ĝi povus esti nomo tre trafa, sed komence neutila, ĉar ĉiuj ja pensus pri preseraron). La unua konsistas simple en tio, ke ni kreas elektronikan version (ekzemple dosieron PDF) de libro (aŭ de teksto) kiu estis presita surpapere – ni premisas, ke la maniero aperigi la tekston tute ne gravas kaj ne influas la enhavon. En la dua kazo ni kreas iun literaturaĵon kiu povas ekzisti nur enkomputile – prenita el la komputilo kaj metita surpapere ĝi aspektas kaj fartas sin same kiel meduzo ĵetita sursablen. (Kompreneble ekzistas ankaŭ libroj paperaj kiuj puŝitaj en la komputilo aspektas kaj fartas sin kiel papilio pinglumita en vitra skatoleto – sed tio estas alia afero.) Nun interesos nin nur la literaturo reta. Aŭ liteRETuro. Eble pli
konvene estus, se mi uzus la nomon "literaturo
enkomputila", ĉar la unua romano hiperteksta estis
eldonita en la antaŭreta epoko. Jes, tia epoko
ekzistis, kvankam nun tio ŝajnas nekredebla. En
1987 Michael Joyce publikigis Afternoon. A
Story (Posttagmezo. Rakonto). Oni povus
supozi, ke tiu fakto estis la komenco de nova
epoko en literaturo, ke nun romanoj, rakontoj kaj
noveloj hipertekstaj estus multobliĝantaj kvazaŭ
fungoj post la pluvo, laŭ pola diraĵo. Tamen nenio
tia okazis. Sendube kialoj estis kelkaj. Mi
indikos nur unu, eble la ĉefan. Posttagmezo
aperis sur la disketo. Por legi Posttagmezon
ne sufiĉis aĉeti nur la disketon – oni devis aĉeti
ankaŭ komputilon makintoŝan. Posttagmezo
estis verkita je la pormakintoŝa programo
Storyspace speciale elpensita por verkado
hiperteksta. Post kelkaj jaroj ekfunkciis la reto,
sed la situacio estas preskaŭ la sama. Nun ni
havas milionoj da blogoj, dum hipertekstaj
literaturaĵoj vere ne abundas, estas apenaŭ
troveblaj. Kial? Povus ŝajni, ke la reto malfermas
por verkistoj la teritorion allogan kaj amikecan:
oni povas eksperimenti, oni povas publikigi
senprokraste, ĉio publikigita en la reto estas
akirebla tuj kaj tutmonde. Nu, akirebla, sed ne
aĉetebla. Mi pensas, ke mono ne estis la kialo,
almenaŭ tiu grava kaj eĉ ĉefa, oni ja povas facile
imagi hipertekstojn vendataj same kiel kantoj aŭ
aliaj muzikpecoj. Denove problemoj teknikaj: la
libro printita ĉie aspektas same, dum l'aspekto de
libro enkomputila aŭ hiperteksta (mi uzas la
vorton "libro", ĉar ne ĉiam kaj ne ĉie la libro
havas formon kodeksan, do ne ĉiam ĝi estas stako
de paperfolioj kunigitaj unurande – kompreneble
tiu ĉi formo estas la plej uzata kaj plej bone
konata, sed ekzistas aliaj formoj, ekzemple
rulaĵo) dependas, almenaŭ parte, de ekrano aŭ
retumilo, ekzemple: se iu uzas alian distingivon
ol tiu en kiu la hiperteksto estis kreita,
paĝoj-ekranoj povas iom malkomponiĝi. Sed plej
probable ĉefa kialo estis kaj daŭre estas la alia
spaco. Hiperteksto okazas en alia spaco ol teksto.
Hiperteksto ankaŭ kreas alian spacon ol teksto.
Tia alia spaco bezonas kaj postulas alian
imagpovon, ambaŭ de verkanto kaj de leganto. Iom
alie oni vojaĝas tra libro normala ol tra libro
hiperteksta. Iom alie oni vojaĝas tra oceano ol
tra lando. Iom alie oni kondutas marŝante ol
veturante aŭte... Vojaĝado tra hiperteksto estas
multe pli penega ol vojaĝado tra teksto normala...
Kia ajn estas
la kaŭzo, aŭ kiaj ajn estas kaŭzoj, ĉar neniam temas
pri kaŭzo unuopa kaj ununura, ili ĉiam vagas bande,
havante eblecon legi milionojn da blogoj en ĉiuj
lingvoj mi povas legi eble kelkcent hipertekstajn
literaturaĵojn anglajn (mi mem konas kelkdek), nur
kelkajn polajn kaj neniun en Esperanto (plej
probable, certa mi ne estas, povas okazi ke ie en la
abismo reta ĝi troveblas).
La unuan komputilon mi aĉetis en 1993 kaj ekde la unua tago mi uzas ĝin por fari (verki-redakti-projekti-printi) librojn. En 1997 mi partoprenis la foiron de libroj artaj en Novjorko kaj mi trovis, ke preskaŭ ĉiuj havas retadresojn kaj parolas pri retejoj. Mi revenis hejmen, aĉetis modemon kaj enretiĝis. En 2000 mi partoprenis la librofoiron en Frankforto. Mi estis verkonta la taglibron, enrete kaj poete, jes, noti prefere miajn pensojn kaj sentojn ol listigi eventojn kaj okazaĵojn. Mia reta taglibro estis parto de la interesega projekto "Skryptorium" (Skriptorio) – elpensita far miaj amikoj libristoj – kiu montris rilatojn inter mezepoko kaj epoko komputila. La taglibro estis kvarlingva: pola, angla, esperanta kaj franca. Krom la versio reta ni printis ĝin kurante, noton post noto, ĉiun noton sur unu folio; la libreto kreskis kaj post kvin tagoj ĝi estis preskaŭ preta. Preskaŭ, ĉar ni ne povis printi la lastajn notojn en kiu mi priskribis la vakuecon postfoiran – tiuj restis en mia kajero. La libreto estis iom stranga, ĉar ĝi havis komencon en la mezo. Post kelkaj jaroj mi revenis al ĝi, korektis, reredaktis, aldonis la mankantajn notojn kaj desegnaĵojn, poluris ĉion, denove printis kaj bindis propre. Kompreneble mi konservis la strukturon spacan de la originalo: la polurita versio ankaŭ komenciĝas enmeze. Jen gravaĵo: enlibre perturbita tempofluo bone kongruas kun la tempokirlo kiun ni (aŭ mi) spertis dumfoire: kvin tagojn pasigitajn en la sama halo kaj en la sama lumo nenatura sukcese unutagiĝis... Ĉi momente gravas ĉefe tio, ke ĝuste en Frankforto mi komencis pensi uzi teknikon hipertekstan por priskribi la fenomenon de samtempeco, multiniveleco kaj paraleleco de okazado. En 2004 mi komencis verki "Finon de la mondo laŭ Emeryk". Emeryk (Emeriko) estas kelkcentjara ŝtona figuro de genuanta pilgrimo troviĝanta en la najbara vilaĝo. Inter mia vilaĝo kaj vilaĝo Emerika staras monto, prefere monteto, nomita Kalva, ne alta sed neimageble maljuna, kun preskaŭ dumiljara pagana sanktejo, miljara katolika monakejo kaj kvindekjara televidturo surpinte. Laŭ loka legendo Emeriko travagas ĉiujare la distancon de unu sablero; kiam li grimpos la pinton de la Monto Kalva, tiam la mondo finiĝos. Mia hiperteksta literaturaĵo priskribas la tagon, en sufiĉe proksima estonteco, kiam lokaj aŭtoritatoj, kompreneble provokitaj de iu loka artisto, decidis helpi Emerikon kaj en solena parado porti lin sur la montpinton kaj tiele igi la plej grandan spektaklon en la historio de la mondo, nome ĝian finon. La evento estas priskribata el multaj vidpunktoj, far pli ol cent vere diversaj estaĵoj, ne nur homoj, sed ankaŭ muŝoj, birdoj, rivereto, ŝtonoj, vojo, eĉ abstraktaj nocioj, do tiuj estaĵoj kiuj vivas, ekzistas, paralele al homoj kaj tute ne atentas pri homaj stultaĵoj kaj sensencaĵoj de ni konsiderataj kiel gravaj kaj grandiozaj. Bedaŭrinde, tuta historio estas verkita pollingve, kvankam troveblas en ĝi eta epizodo priesperanta. "Troveblas" signifi, ke la leganto povas ĝin trovi, sed ankaŭ povas ne trovi. Kaj jen mi tuŝas eble la plej gravan trajton de literaturaĵoj hipertekstaj. Kiam vi prenas
enmane la libron paperan, vi prenas ĝin tutan. Vi
vidas kiom ampleksa, dika ĝi estas, vi povas pesi
ĝin. Eĉ se vi ne legas ĝin sinsekve, de la unua paĝo
al la lasta, sed nur poparte, salte, vi ĉiam scias
kion vi ne tralegis, kiom da teksto restis. Enkaze
de hiperteksto tion vi ne scias. Vi ekvidas la unuan
ekranon kaj vi devas elekti kiun ligilon klaki.
Tiele vi komencas la vojaĝon kaj vi ne scias kion vi
ekvidu postklake, vi ne scias kiom longa estos tiu
ĉi vojaĝo. Povas okazi, ke iujn partojn de la
historio ĝuste legata vi ne trovos, vi eĉ ne
suspektos, ke ili ekzistas. Ĉiu leganto elklakas
sian itinireron, do por ĉiu leganto la rakonto estas
iom diversa, certe ne la sama. Hiperlegado multe
pligrade kreas la legatan libron ol legado. Tamen ni
memoru, ke hierteksto estas verkaĵo fermita – la
hiperleganto ne povas aldoni sian komentojn, ne
povas ŝanĝi ion ajn, ne povas krei siajn heroojn, eĉ
ne povas noti ion surmarĝene aŭ substreki iun frazon
samkiel enkaze de libro papera, povus nur verki sian
hipertekstaĵon kaj tio estas multege pli komplika
kaj malfacila ol tajpi kelkajn liniojn de trafaj aŭ
maltrafaj rimarkoj.
Probable mi estas laŭnature pli izolula ol l'aliuloj, do pro tio mi jam de longe pensis deklari mian sendependecon kaj fondi propran ŝtaton kiu tute malsimilos je la ŝtato en kiu mi nun loĝas. Tutcerte mi ne estas sufiĉe konsekvenca por transformi la vizion en realon; nu, eĉ se mi estos sufiĉe konsekvenca, l'afero ne estos facila. Sendube pli facile estas transformi la vizion en la libron, kvankam la libro ankaŭ ne estos simpla. Mi imagis ĝin en la formo de trikodekso: tri kodeksoj muntitaj sur unu komuna ebeno, kvazaŭ fundo, kvazaŭ bazo – kodeksoj havos dorsojn direktitajn ekstere, tiam iuj folioj de unu kodekso povos esti pli larĝaj kaj enpenetri l'alian kodekson, simile al branĉoj kiuj neglektas la kampolimon aŭ ĝardenorando kaj enpenetras la najbaran ĝardenon super la barilo disiganta la bienojn. Ĉiu libro estos verkita alilingve: pole, angle kaj Esperante. Kvazaŭ tri najbaroj fondantaj tri diversajn ŝtatojn. Tamen ĉu mi povos imagi tri diversajn ŝtatojn kiam mi havas problemojn imagi la mian? Do la libro facila ne estos. Tamen en mia kapo ĝi estas preta, aŭ preskaŭ preta. Komencante la malfacilan kaj malrapidan, longdaŭran proceson de substanciigado iun tagon mi ekimagis mian ŝtaton en la reto. Kial ne? Mi jam menciis, ke la libreto postfoira havas komencon meze – sed temas pri la komenco tempa. Ĉu oni povas verki la libron kiu havos komencon centre kaj donus al la leganto eblecon daŭri legadon ajndirekten? La reto ŝajnis pli alloga kaj eblecodona ol papero. Do mi komencis enretigi mian ŝtaton, ŝtaton liberan kaj libran. Imagu la
situacion tre bone konatan, se ne por ĉiuj, tiam
sendube por multegaj homoj: vi alveturas iun ŝtaton
aviadile aŭ trajne – vi troviĝas en la granda halo
de stacidomo: ĉie ĉirkaŭ vi estas elirejoj kaj
enirejoj: polico, necesejo, tunelo, taksio, buso,
banko, librovendejo, kaj tiel plu. Nun vi devas
decidi kien iri, kiun elirejon-enirejon elekti...
Kiam vi tajpos en via retumilo www.liberlandia.net
vi ekvidos diverskolorajn literojn komponitajn iom
simile al la plano de metroo. Kaj vi ekveturas
iudirekten. Tiel vi komencas viziti (kompreneble
senpage – jam kelkajn jarojn mia komputilo uzas
Linuksan operaciumon, sistemon senpagan kaj liberan,
do almenaŭ tiele mi povas apogi kaj danki la movadon
de fontaperta programaro) Liberlandon: liberan
landon de libroj aŭ libran landon de libero?... Aŭ
vi komencas legi la gvidlibron: polan, anglan aŭ
Esperantan. La gvidlibron kiu mem estas la lando tra
kiu ĝi nin gvidas. Nu, iom dezerta estas Liberlando:
nur kelkaj domoj ĉe la ĉefa strato, unu libro en la
biblioteko, unu spektaklo en la teatro, transporto
publika ne funkcias, mankas arbaro, sovaĝaj bestoj
ne minacas... sed kiel oni diras: Romo ne estis
konstruita en unu tago. Do mi havas tempon. Mi ne
devas hasti. Malkvietigas min nur unu afero: Romo ne
estas finita. Ĉu tio signifas, ke mi estos
konstruanta Liberlandon senfine? Feliĉe ne. Nur ĝis
la fino de mia vivo. Ja ĝi estas mia ŝtato – la
ŝtato kiu estas la stato de mia menso. Mi esperas,
ke ĝi ne estos la ununura hiperteksta literaturaĵo
en Esperanto. Eble eĉ nun ĝi ne estas sola?
|