|
Ĉi suba teksto akompanis la
ekspozicion de miaj libroj en la antikvaĵejo de
Andrzej Metzger en Kielce dum la somero 2006. Ĝi
estis printita duflanke sur granda paperfolio kaj
pendis je la fenestro.
Vi nun staras ĉe unu flanko de
tiu ĉi fenestro kaj vi vidas la internon de
antikvaĵejo. Vi vidas librojn sur la bretoj. Se
mi starus tie anstataŭ vi, mi ankaŭ vidus la
internon de antikvaĵejo kaj la bretojn kun
libroj starantajn vice, sed tiu ĉi interno estus
iom alia, ĉar miaj okuloj trovus iom aliajn
ĝiajn partojn kaj erojn, ankaŭ mi tralegus la
aliajn titolojn elektitajn el centoj da tie
troviĝantaj. Kiam vi eniros kaj ekstaros ĉe alia
flanko de la fenestro (kiu tiam iĝos la unua)
tiam ĉe la unua flanko de la fenestro (kiu tiam
estos la alia) vi ekvidos la straton. Sendube
via strato estos iom alia ol la mia, ne nur
tial, ke mi staros ĉe la alia (unua) flanko de
la fenestro dum la malsama momento, sed ankaŭ
tial ke io alia atentigos min kaj tra mia kapo
aliaj pensoj flugos ol tra la via.
Legante tiun ĉi tekston vi estas ĉe unu ĝia flanko. Ĉe la sia. Ĉe la flanko de leganto. Verkante tiun ĉi tekston mi estis ĉe ĝia alia flanko. Ĉe la mia. Ĉe la flanko de verkanto. Kaj kvankam la teksto devus esti la samo por ni ambaŭ, ĝi tia ne estas. Ne nur tial, ke ni vidas ĝin ne same precize kaj akre, sed antaŭ ĉio pro tio, ke vi legas ion alian ol mi verkis. Vi legas tion, kion vi povas-volas-devas legi kaj ne tion, kion mi vere verkis-skribis-printis. Bedaŭrinde, tio kion ni vidas ĉefe ne estas tio, kion ŝajnas esti. Ĝi estas io pli aŭ io malpli. Krome, al ĉiu io alia ŝajnas. Ege
interesa estas tio, ke eĉ mi mem, starante ĉe
alia flanko de tiu ĉi teksto, ĉe la flanko de
leganto, mi tralegos ne tion, kion mi mem
verkis. Nu, tiele estas kaj oni tion ne povas
helpi.
Do, inter mi kaj vi estas la teksto. Paĝo kovrita per la teksto skribita iulingve. Aŭ libro. Aŭ muziko. Io ajn. Ĉiam io troviĝas. Estas interese kio estas inter la verkanto kaj la libro kiun li verkas. Ĉe unu flanko la verkanto – ĉe la alia tio kion li verkis. Kaj kio estas inter? : : : : : :
: : : : : : : : : : : : : : : : : : : : : : :
Vi
nun staras ĉe unu flanko de tiu ĉi fenestro kaj
vi vidas la straton. Vi vidas domojn kaj homojn.
Se mi starus tie anstataŭ vi, mi ankaŭ vidus la
straton, domojn kaj homojn, sed ĝi estus iom
alia strato, ĉar miaj okuloj trovus iomete
aliajn ĝiajn partojn kaj erojn, ne la samajn
preterpasantojn mi rigardus. Kiam vi eliros kaj
staros ĉe alia flanko de la fenestro (kiu tiam
estos la unua), tiam ĉe unu flanko (kiu tiam
estas la alia) vi ekvidos la internon de la
antikvaĵejo. Sendube ĝi estos iomete alia
interno ol tiu kiun mi ekvidus, ĉar mi legus
aliajn titolojn el inter centoj da libroj tie
arigitaj sur la bretoj kaj tra mia kapo aliaj
pensoj flugus.
Legante tiun ĉi tekston vi estas ĉe unu ĝia flanko. Ĉe la sia. Ĉe la flanko de leganto. Verkante tiun ĉi tekston mi estis ĉe ĝia alia flanko. Ĉe la mia. Ĉe la flanko de verkanto. Kaj kvankam la teksto devus esti la samo por ni ambaŭ, ĝi tia ne estas. Ne nur tial, ke ni vidas ĝin ne same precize kaj akre, sed antaŭ ĉio pro tio, ke vi legas ion alian ol mi verkis. Vi legas tion, kion vi povas-volas-devas legi kaj ne tion, kion mi vere verkis-skribis-printis. Bedaŭrinde, tio kion ni vidas ĉefe ne estas tio, kion ŝajnas esti. Ĝi estas io pli aŭ io malpli. Krome, al ĉiu io alia ŝajnas. Ege interesa estas tio, ke eĉ mi mem, starante ĉe alia flanko de tiu ĉi teksto, ĉe la flanko de leganto, mi tralegos ne tion, kion mi mem verkis. Nu, tiele estas kaj oni tion ne povas helpi. Do, inter mi kaj vi estas la teksto. Paĝo kovrita per la teksto skribita iulingve. Aŭ libro. Aŭ muziko. Io ajn. Ĉiam io troviĝas. Estas interese kio estas inter la verkanto kaj la libro kiun li verkas. Ĉe unu flanko la verkanto – ĉe la alia tio kion li verkis. Kaj kio estas inter? |