Ĉi tiu teksto aperis aprile 2000 en Literatura Foiro numero 184.


A-LIBRO – PRI KIO TEMAS?


Komence mi devus ion difini, por eviti miskomprenojn kaj multobliĝantajn sekvajn problemojn. Por ke ni ne kverelu nur tial, ke ni uzu la unu saman vorton por nomi du malsamajn aĵojn-aferojn-okazaĵojn-eventojn-fenomenojn aŭ du malsamajn, diversajn vortojn por nomi la unu saman aĵon-aferon-... (Tiele mi povus eniri, enpenetri, la grandiozan kaj vastegan labirinton: kion la vortoj-nomoj-signoj signifas kaj ĉu tiu ĉi tablo, sur kiu mi nun skribas, estas por vi, kiu legas tion kion mi skribas, vere la saman tablon, la saman objekton-aĵon-eventon-... (nu, kial la tablo estintus nur aĵo? kial ne io-kio-okazas...))
Jes, jes, kio kaj kie estas la bordo? Do memoru... jes, jes, tro multe da parentezoj..... jes, tro multe da punktoj...... Dekstre (aŭ eble maldekstre) vere vastega labirinto de oceano – maldekstre (aŭ dekstre) vere vastega labirinto de lando. Se mi volas eniri neniun, por ke mi ne pereu, mi devas iri sur (laŭlonge) preskaŭ nemarkabla (nedifinebla) linio borda.Do memoru, ĉiam memoru, ke la diferenco inter lando kaj maro ne estas la diferenco kvalita, ĝi estas nur la kvanta; do la lando jen nur kaj simple la tre densa maro kaj la maro jen la tre tre maldensa lando. Ho, kia folaĵo! Kaj la bordo? Jen la spaco, la zono kie ni havas saman kvanton da lando kaj da maro..... Ha! Ha!
Do, mi estas en la zono borda. Zono neklara, malkontura. Pole ni nomas ĝin “libro arta”. Angle kaj france “libro de artisto”. Kaj hispane? Ĉine? Japane? mi ne scias. Mi nur scias (aŭ prefere: sentas), ke ambaŭ ne estas lertaj kaj ĝustaj. Iom pli lertaj kaj pli ĝustaj ŝajnas: “libro nekonvencia” aŭ “libro alia”. Mi povus aldoni: “libro nelineara”, “libro multdimensia”... (aŭ eble: “mallibro”? “A-libro”? “alibro”?) Sed kio do estas la libro konvencia, kutima, lineara, unu- du- tri- kvardimensia?
Mi povus diri (aŭ skribi), ke la libro jen la teksto pakita – iu pakaĵo kun la teksto ene. Kompreneble, gravas nur la teksto. Kompreneble ankaŭ la pakumaĵo – nome papero, skatolo, rubando – povas esti belaj aŭ aĉaj kaj ni povas pri tio atenti, sed gravas nur la enhavo, tio kio estas ene.... (parenteze kaj marĝene: pensu pri la japana arto de pakado) ..... Imagu, ke en la ĵus ricevita pakaĵo vi trovas kaosaĵon de literoj. Vi furioziĝus. Kompreneble. Ĉar la literoj devas esti ordigitaj. Plejprefere liniigitaj kaj nigraj. Kaj presitaj sur blanka papero... Nun, ĉi-loke pensu pri libroj infanaj – sed eĉ ĉi-kaze la teksto estas lineara. Certe, ĉar ni parolas lineare.... Sed, ĉu vere? Fonemo sekvas fonemon kaj tial litero sekvas literon. Sed ni povas paroli laŭte, silente aŭ mezvoĉe, ni krias, ni grimacas, ni akcentas, ni melodiigas la paroladon, ni moviĝas, ni gestas, ktp. ktp. Parolado, entute, similas la tapiŝon, ŝtofon, teksaĵon kie la teksto estas nur unu el la fadenoj, eble pli grava ol la aliaj, sed ne la ununura. Ni supozas (estas konvinkitaj), ke la semantika valoro de la vorto ne dependas de la maniero laŭ kiu ĝi estas parolata. (Por esplori la ege komplikan mondon ni kreas diversajn modelojn kiuj simpligas ĝin. Ni ankaŭ pensas, ke tiaj modeloj helpos nin vivi en tia komplikega mondo. Eble jes, sed tio ŝajnas dubenda kiam ni pensas pri nia historio. Krome, ni oftege komencas esplori, aŭ esploras, ĝuste tiujn modelojn anstataŭ esplori la mondon mem. Kuriozaĵo, ĉu ne? Jes, vere kuriozaĵo! Sed kia plifaciligo.) Ĉiu kiu uzas la lingvon scias tre bone, ke tio ne veras, ĉar la semantika valoro de iu diraĵo konsistas el ĝia enhavo (simbola, signa....), maniero de parolado (prozodio), kunteksto (ĉirkaŭaĵo)... ĉiu fadeno en nia lingva tapiŝo (sintakso, vortaro, fonetiko...) havas semantikan valoron, ĉar ĉiuj laboras kune por ion mesaĝi.
Ni povus diri (aŭ skribi) la samon pri la teksto (aŭ lingvo) skribita. Ni premisas, ke la semantika valoro de la vorto ne dependas de la maniero kiel ĝi estas skribita.... Sed ĝi vere dependas (aŭ povas, povus dependi). Do ankaŭ nia skribado povus esti multtavola.
Kaj enkaze de la libro ni havas, krom plata litero (ne ĉiam! ekzistas literoj konveksaj aŭ konkavaj) sur plata paĝo, ankaŭ paperon, bindaĵon..... tutan arkitekturon de la libro. Do, la libro povas (povus) esti la multfadena tapiŝo.
(Parenteze kaj marĝene: la formo estas la enhavo kaj la enhavo estas la formo – jen gravega rimarko kaj konkludo. Memoru, ke la distingo formo/enhavo estas nur unu el la modeloj simpligantaj la mondon.)
Pensu nun pri alia problemo, alia konflikto: lineara verkado-skribado – nelineara mondo.
Litero... anonima samkiel duna sablero, samkiel vizaĝo en la homamaso, vizaĝo plej tipa el la tipaj, vizaĝo senkaraktera, sentrajta rezulte de operacio plastika, vizaĝo klonita. Litero kiu antaŭ tre longe ĉesis esti desegnaĵo-bildo-simbolo-nocio. Litero kies devenon kaj antaŭulojn konas nur la fakulo, historiisto de la skribo kaj kiu por ordinara leganto, (ho!) eĉ por ega literaturamanto, estas signo tute malplena, sensignifa, nur la portanto de iu sono (abstrakte, pli aŭ malpli arbitre grafikita fonemo). Kaj se oni provas signifigi la literon, do laŭ enorme komplikaj spekulado kaj manipulado mistika, kaptante la maldekstran orelon per la dekstra mano metinte ĝin unue inter la piedoj.
Vorto... kelkaj literoj – kelkaj sonoj. Ili kaŝas ion, kovras ion, nomas ion. Etikedumas la tutan mondon...
Frazo... notitaj ritmoj, melodioj, sonoj, movoj, fluado, ondado ...... litero post litero, vorto post vorto, alineo post alineo. Ravas vin ordo, facileco, elasteco, klareco de notado. Nur dudek kelkaj literetoj kaj ĉion oni povas noti kaj priskribi. Sufiĉas nur ĝuste ilin ordigi. Genie simpla... Tiam vi levas la okulojn el sub la plata, blanka paperfolio. Vi vidas malantaŭ la fenestro interplektitajn branĉojn, multobliĝantajn kulisojn kaŝantaj labirintojn de kortetoj. Vi aŭdas muzikon el malantaŭ la vando, susuron de bolanta akvo, bebbabiladon. En via kapo intermiksiĝas privata projekto de konstitucio, letero kiun vi verkis antaŭ du jaroj kaj eble verkos post du jaroj kaj komplikega simbolo de difektita peco de via aŭto . . . . . . . . . . . Tiam vi komencas suferi pro malĝusteco kaj malefikeco de notado lineara. Vi komencas serĉi elirejon el la genia insido de alfabeto samkiel komencis serĉi tian elirejon tiuj kiuj alfabeton inventis. Tuj. Senprokraste. La tagon post kiam ĝi kaptis ilin.
Paĝo... aro da literoj, vortoj, frazoj, linioj, alineoj? Aŭ eble herbejo plena de floroj, ĉielo plena de steloj, kampo de ondanta greno, vando kun priskrapita stuko, kotoplena pavimita placo, arbaro nekalkuleble verdnuanca, lago delikate sulkita.....
Libro... eta insido en kiu mi volas kapti la tutan mondon, la mondon ege komplikan. Pro tio aperas diversaj tipoj, aranĝoj multstrofaj, verkado je marĝenoj, komentarioj ĉirkaŭantaj la tekston ĉefan, aranĝoj multkolonaj, skribado dekstren, skribado maldekstren, skribado supren kaj skribado malsupren, bustrofedono, rakonto disŝirita, rakonto senorda, rakontoj paralelaj kaj interplektitaj, rakontoj torentaj, intermiksitaj lingvoj, piednotoj, citaĵoj, rimarkoj entruditaj, aldonaĵoj, arĝentaj literoj sur skarlata pergameno, iluminaĵoj, ilustraĵoj, komplikega ikonografio, malklaraj simboloj, perspektivo tempa, diversaj manieroj bindi la libron kaj ĝin malfermi, miksitaj tempoj, ĵonglado de proporcioj, kodeksoj kaj komiksoj, kaligrafio kaj kaligrafaĵoj, tekstoj skulptitaj, tekstoj gravuritaj, rompitaj vortoj, novaj vortoj gluitaj el ties rompaĵoj ...... tia la libro kia la mondo ..... aŭ eble tia la mondo kia la libro?
Ho! Kion mi faru por redoni la vizaĝon al la litero? Por ke ĝi denove estu ideogramo, piktogramo, desegnaĵo, la vizaĝo ne perdanta sian personecon, individuecon eĉ en amaso, en aro, la bildo de io kaj iu, signo enhavanta aliajn signojn-desegnaĵojn-bildojn- simbolojn.... Kaj la vorto? kion mi faru, por ke la vorto estu io multe multe pli ol la nomo, por ke ĝi estu ankaŭ tio kion ĝi nomas, indikas, difinas? ..... Kaj la frazo? Se mi jam sukcesos verki kaj skribi la frazon tiel, ke ĝi estu la rivero aŭ vojo, ĉu mi povus naĝi en ĝi, ĉu mi povus je ĝi trairi l'arbaron? ..... Kaj la paĝo? Se ĝi jam estus kiel la fenestro, kiel mi malfermu ĝin, por ke bloveto de vento aŭ erarvaganta abelo enpenetru la domon? ..... Kaj la libro? Kion mi faru por eniri inter priskribado kaj priskribito? Kion mi faru por ke mi ne ĉesu mian erarvagadon je priskribado? Kion mi faru, por ke mi atingu la priskribiton? Ja mi ne povas fari, ke la priskribaĵo de io estu tiu io mem, tion kion ĝi priskribas. Mi ne povas bindi la maron enpapere kaj meti sur la breton. Kion do mi povas?

(Parenteze kaj marĝene: pensu pri piktogramoj, hieroglifoj, ĉina kaj japana kaligrafio...)

La mondo a-libra ŝajnas bizara. Sed nur ŝajnas. Samkiel ĉiu mondo ankaŭ ĝi estas multdirekta..... Oni supozas, ke iu mondo havas kvar direktojn. Aŭ almenaŭ, ke ili estas la plej gravaj direktoj. Kompreneble, kialoj geografiaj (fizikaj) tion pruvas, sed ĉu vere? Ĉu vere sudo estas pli grava ol suda-eosto aŭ norda-norda-ŭesto aŭ la ŭesta-eosto aŭ norda-zenito aŭ ..... ?
Direkto de flugfolioj / libretoj / folietoj / paperaĵoj / libraĵoj / libresko /j libregjo / librecaĵoj / ....... : etetaj libretoj, kelkaj aĉe ĉifitaj folietoj skribaĉe kovritaj ...... libregoj, libroj-gigantoj iom kaligrafiitaj, iom presitaj, iom desegnitaj, kovraĵoj metalaj kun pecoj da ligno, ŝtofo kaj kartono ...... libroj skribitaj sur aliaj libroj ..... libroj enspegulaj ..... libroj malliberigitaj (mallibrigitaj?) en ruzaj skatoletoj, en bizaraj lignaj konstruaĵoj ...... libroj kreitaj- verkitaj-faritaj en raviĝo kaj radiantaj la energion de kaptita ideo, same spontanaj kiel la okazaĵo kaj la momento kiujn ili priskribas kaj oni legas ilin iomete malpli longe ol oni ilin faras kaj fari ilin daŭras preskaŭ samlonge kiel la historieto mem.....
Direkto de presaĵo perfekta: malnovaj teknikoj, malnovaj presiloj, tekstoj mane kompostitaj, papero mane produktita, kvalito, kvalito nur kvalito gravas, kvalito de inko (ĉu ĝi estas perfekte, ideale nigra?), kvalito de literoj, kvalito de kvalito.....
Direkto de libro ununura: unu ekzemplero – la dua ne ekzistas ...... ĝi povas esti sufie malgranda por teni ĝin enmane, aŭ granda kiel piramido (imagu la jenan poemon: kelkdek monolitaj kvadrataj kolonoj sabloŝtonaj – sur ĉiu flanko de ĉiu kolono unu vorto – dum ĉiu trapaso tra labirinto-arbaro vi povas legi alian poemon) ...... unikaĵo – maksimuma trafluo de energio dank'al senpera kontakto kun la faraĵo de homaj manoj ...... Ju pli da ekzempleroj, des malpli da energio fizika. Sed eble plialtiĝas, pligrandiĝas energio mensa, tiu transfluanta senpere el unu kapo al alia.....
Direkto de revoj pri multnombra eldono: kial ne? ja temas ankaŭ pri alia (sed ĉu nova?) maniero priskribi la mondon, maniero pli kohera, pli adekvata, pli reala ol linioj de nigraj literoj sur blanka papero ...... do mi povas facile imagi iun a-libron en dek mil ekzempleroj ...... bedaŭrinde eldonistoj ne kapablas tion imagi.....
Direkto de bildo: libroj senliteraj, senvortaj, sentekstaj ..... nur koloroj, surfacoj noblaj kaj riĉaj: do ankaŭ direkto de skulptaĵo......
Direkto de teksto: James Joyce revis literigi (tekstigi) The Book of Kells, la riĉecon de ĝia labirinto kolora, kontura, ikoneca, kotopa ...... verkante Finnegans Wake li atingis la limojn - probablege jen ĉio kion oni povas fari kun la teksto “plata kaj lineara kaj sekveca” - Oni devas utiligi aliajn dimensiojn kaj tavolojn......

Kie mi kaj miaj libroj troviĝas? Kompreneble meze, ie inter ..... iam ie inter ...... nadire-ŭeste-zenite-sude ...... Mi esploras-utiligas-ekspluatas aliajn dimensiojn. Kial? Por esplori la mondon, por ekkoni ĝin, por ekscii kia ĝi estas, por priskribi ĝin. Kaj la vortoj ne sufias. Same kiel ne sufiĉas nur bildoj kaj nur sonoj. Vortoj ege helpas, sed ne sufiĉas. Tia la libro devas esti kia la mondo estas. Kaj la mondo ne estas vortoj. Imagu aktoron kiu uzas nur sian voĉon kaj kiu tute forgesas pri sia korpo, kiu ne ludas pere de sia vizaĝo, manoj, piedoj, eĉ la voĉon ne ŝanĝas...... Tial miaj libroj “ludas tutkorpe” - “tutkorpe mesaĝas”. Tial aperas “litera-fraza prozodio” (diversaj formoj, koloroj, mezuroj, ktp.) (Demando parenteza: ĉu oni povas skribi per rondaj literoj pri aĵoj akraj-pintecaj-kubecaj? Ne ridu kaj ne pensu, ke ĝi estas la demando skolastika kaj bizarega: vi ne pensos tiele, se mi faros la alian demandon: ĉu oni povas paroli laŭte se oni volas mesaĝi ion silente kaj sekrete? Aŭ ĉu oni povas uzi sakraĵojn kiam volas paroli solene? ...... Kompreneble, ke povas – ĉio dependas de tio kiel kaj kiamaniere, ĉar memoru: la formo estas enhavo!) Tial mi ĉiam pensas pri “arkitekturo de la libro”.
Iam mi elpensis la libron en kiu ĉiu ero estis signifoplena: Malpriskribaĵo de la mondo – parto tria. (Parto unua kaj parto dua ne estis tiel bone kaj precize el- kaj pri-pensitaj.) Tio estis en la epoko antaŭkomputila, do unuajn ekzemplerojn (polan, Esperantan kaj anglan) estis tajpitaj pere de malnova, simpla tajpilo kaj ĉiujn desegnaĵojn mane faritaj. Ĉiu ekzemplero troviĝis en skatolo kartona kun la jena teksto sur ĝia supro:
Imagu la nevideblan paralelepipedon. Metu ĝin en arbaron parte entere – ene de ĝi vi nun havas arbojn, dometon, florojn, birdojn, homojn, fungojn, puton, ĉirkaŭbarilon, ktp. Esploru ĝin pere de la tomografo literatura. Rezulte vi ricevos 365 kaj ¼ paĝojn kunigitajn akordione.
Antaŭ vi kuŝas la modelo de tia paralelepipedo (aŭ eble ĝuste ĝi mem). Etendu la kovrilon. Legu la unuan paĝon. Nun komencu turni la foliojn.
Se vi turnas ilin maldekstre, vi vojaĝas tra spaco malsupren, de la plej supra tavolo de [] al la plej malsupra, de la ĉielo al la grundo.
Se vi turnas ilin dekstren vi vojaĝas tra tempo – de estanteco (aŭ de kelkaj neklaraj vizioj estontecaj) al estinteco, ĝis la Granda Eksplodo (supozante ke ĝi okazis).
La vojaĝo enspaca – jen la parto taga, printita kolore. La vojaĝo entempa – jen la parto nokta, printita nigre. Do vi ekvojaĝas. Ĝi ne estos la vojaĝo facila. Ankaŭ pro tio, ke la libro estas terure maloportuna kaj insidema. Mi ne faris tion malice kaj intence por venĝi preskaŭ dekdujaran penan laboron. Mi ne premisis: se la verkisto penegas, do penegu la leganto. Ĉar mi ne penegis verkante tiun ĉi libron. Mi nur koleris de tempo al tempo – mi volis fari ĝin pli rapide kaj pli bone, sed mi ne sukcesis. Mi ankaŭ ne volis, ke ĝi estu la priskribo de iu loko en arbaro. Mi ankaŭ ne volis, ke ĝi estu la modelo de tiu loko. Mi volis, ke ĝi estu tiu loko mem. Kompreneble mi ankaŭ ne sukcesis.
Kompreneble, mi pensis, ke mi estas geniulo, kaj se ne geniulo, do almenaŭ la unua homo kiu elpensis tiaĵon. Du semajnojn poste, legante pri la mezepoka rusa iluminita manuskripto Rakonto pri Boriso kaj Glebo mi ekkonis (nur iomete kaj ege fragmente) la libroreformon de Jefimo laŭ kiu oni devus montri la plej proksiman rilaton inter ekstera formo de la vorto kaj ĝia signifo, (...) sencon de ĉiuj, eĉ plej etaj kuriozaĵoj ortografiaj kaj grafikaj, supozi ke ĉiu litero en la vorto havas sian signifon kaj povas ŝanĝi la sencon de la diraĵo.... Kaj poste montriĝis, ke ĉiuj elementoj de libro estas kunligitaj, neniu aperas hazarde. La vizaĝo – jen la signo de l'animo. La litero, signo, teksto – jen la vizaĝo de la libro... Legi la tekston jen rigardi en la okulojn, legi en la okuloj de kaŝita interparolanto. Tial la litero estas same alta kiel la distanco de buŝo al brovo ĉe figuroj en miniaturoj dum iliaj kapoj egalas altecon de du linioj. Tiele formiĝas arta rilato inter du diversaj strukturaj niveloj... La skalo de spaco de ĉirkaŭanta mondo transformiĝas en la skalon de interna spaco de la libro. Kaj mi ĉesis senti min la geniulo. Sed mi ne malesperis. Mi ege ekĝojis ke mi ne estas la solulo. Mi estas unu el multaj vagantoj disĵetitaj en tempo kaj spaco, sole marŝantaj....
Sed sendube ankaŭ Jefimo ne estis la unua. Iam iu (iuj) elpensis abocon..... Kompreneble mi ne skribos nun la historion de aboco. Mi nur volus mediti iom pri iu grava fenomeno.
Ni estas la civilizacio de aboco (“ni” signifas ĉefe Eŭropo kaj Amerikoj). Aboco fonetika estas grandego invento kaj mi eĉ ne provos tion ekdubi aŭ refuti. Sed ĝi havas mankojn kiel ĉiuj niaj inventoj. Komparu, ekzemple, la literigitan miton kun ĝia originalo, do mito rakontata (aŭ prefere ludata-rolata-prezentata-...). Kompreneble ni pensas, ni estas konvinkitaj, ke la ambaŭ mesaĝoj samas, ĉar laŭ ni nur vortoj transdonas la mesaĝon, do tio kion ni povas noti pere de skribsistemo. Sed reale la vortoj estas nur parto (ne ĉiam la plej grava) de la mito. (Pensu pri muziko kaj notaro kaj provu solvi jenan problemon: se l'artaĵo konsistas, laŭ la komuna opinio, el la formo kaj enhavo kaj ni povas noti la formon, do kie aŭ kio estas enhavo? ...... Kion ni scius pri la muziko, se ni konus nur la notarojn?) Pensu pri muziko, sonoj, vibrado, bildoj, movo, energio ...... Kaj ĉiuj tiuj elementoj, eroj, partoj ankaŭ mesaĝas. Ne nur komence la litero estis bildo. Ankaŭ nun ĝi estas bildo, sed ni pri tio forgesis. Sed ne ĉiuj kaj ne ĉiam. Iuj eĉ ĉiam pri tio memoris. Nun mi povus listigi ekzemplojn el la historio de libro (pensu pri la libro neeŭropa!) (kaj ankaŭ de literaturo – ambaŭ de eŭropa kaj neeŭropa) montrantaj, ke ĉiam estis (eĉ abundis) homoj kiuj intuiciis aŭ/kaj sciis, ke la tiel nomata “formo” de litero, de teksto, de libro, ktp havas ne nur valorojn estetikajn, sed ankaŭ semantikajn.
(Alia ĉefa problemo. Por mi kaj laŭ mi. Por fari (eble mi povus uzi la vorton a-verki aŭ malverki) bonan, eĉ majstran a-libron oni bezonas diversajn majstrecojn. Kompreneble. Ne sufiĉas esti majstra verkisto, oni devas esti majstra desegnisto, grafikisto ...... entute libristo, librofaristo. Ne sufiĉas kunlabori. La vizio de tuta libro devas naskiĝi en unu kapo. Nu, jen grandegaj postulo kaj defio. Nu, jen vastega, vere vastega, grandparte nova, plejparte ne esplorita teritorio. Ankaŭ por leganto.)
Sed ne ploru abocoistoj! Memoru, ke fotiloj ne ekstermis pentristojn kaj filmo ne murdis teatron. Memoru, ke la mondo ĉiam ŝanĝiĝas kaj io, kio gravegas hodiaŭ, malgravos morgaŭ. Marĝenoj plilarĝiĝas kaj iĝas paĝoj dum paĝoj marĝeniĝas.