|
Radosław Nowakowski Sienkiewicza strato en Kielce ISBN: 978-83-61946-28-1 (la dua eldono) jaro: 2002 / 2009 formato: 16,5 x 31,5 (foldita) 45 x 1071 cm (malfoldita) kovrilo: malmola (leporello) + kartona skatolo papero: 240g, ebura printo: printilo inka lingvo: pola-angla-Esperanto-.... eldono aperta maje 2003 Sienkiewicza Strato
en Kielce estis eldonita far BWA Arta Galerio en
Kielce je
preskaŭ 500 ekzempleroj (ofsete) - tiu ĉi eldono
estas elĉerpita
ekde 2009 Sienkiewicza Strato estas
printata kaj bindata en Liberatorio, samkiel
aliaj libroj, lastatempe far printilo inka; ĉiu
ekzemplero estas datata
en 2003 la libro
estis premiita je la "Przedwiośnie"
(Antaŭprintempo) arta konkurso en Kielce kaj maje
2005 ĝi venkis la duan premion je Internacia
Konkurso de Arto de Libro en Seulo
La homo promenas je la strato. Ĝi
estas la ĉefa strato en la urbo kiun li tute ne
konas, kie li troviĝis hazarde kaj devas pasigi
kelkajn horojn. Do li iras malhaste, rigardas
ĉirkaŭe, ion pripensas, aŭskultas, haltas, denove
ekpaŝas... iras je la strato-frazo... legas-verkas
la frazon-straton... Tamen la libro ne priskribas
la straton. Nek tion kio okazas je la strato. La
libro priskribas tion, kio okazas en la kapo de la
ulo kiu iras laŭlonge de tiu ĉi strato.
|