Radosław Nowakowski
Pridesegnado de la mondo - Aveyron

ISBN:
978-83-61946-73-1
jaro:  2017
formato: 19 x 30 cm
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 120g blanka kaj 160g griza
printo: inka printilo
lingvo:
eldono aperta


En Aŭgusto 2017 mi pasigis preskaŭ tri semajnojn en Oksitanio. Mi ne fotis. Mi desegnis, kvankam ne ĉie, kion mi nun bedaŭras. Mi ankaŭ verkis nenion. Mi ne priskribis tion kion mi vidis. Tion mi tute ne bedaŭras nun. Nu, desegnado estas la formo de skribado (verkado), ĉu ne? Samkiel skribado estas iu formo de desegnado. El la vidpunkto de mia mano kiu tenas la krajonon skribado kaj desegnado estas la sama agado. Ĉu ili estas la samo por mia menso? Iuparte jes. Ja mia mano estas iu parto de mia