Radosław Nowakowski
libro sentitola kiu estas la 33 parto de MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO

jaro:  2018
formato: B5
kovrilo: mola (bindita japane), papero ĉerpita + kartona skatolo
papero: 70g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: pola
eldono aperta
prezo:
60 EUR


Ĝi povus esti titolita "Serĉante la libron perditan" aŭ simple "Kie estas la libro?", sed ĝi ne havas la titolon, pro tio, ke mi ĝin ne sonĝis. Iam mi sonĝis la libron, finitan kaj kompletan. Kaj ĝi malaperis. Io okazis, io bizara, mistera aŭ tute kutima kaj ĝi malaperis... Do mi daŭris sonĝi kaj provis trovi ĝin, solvi la enigmon. Ĉu mi verkis la krimromanon somnambulan.