Radosław Nowakowski
Malpriskribaĵo de la mondo (parto deksepa)

ISBN:
978-83-61946-44-1

jaro:  2006 / 2010
formato: 30x14 cm
kovrilo: mola + kartona skatolo
papero: diversaj specoj
printo: inka printilo
lingvo: pola-angla-Esperanto-(franca)
eldono aperta
 


Jen la libro kies paĝoj enhavas neniujn signojn skribitajn, desegnitajn, pentritajn aŭ printitajn, kio tute ne signifas ke jenaj paĝoj estas malplenaj kaj mutaj. Nur kelkaj vortoj troviĝas en la libro, multe malpli ol en tiu ĉi priskribaĵo kaj ili estas lokitaj tie kie neniu lokas iujn ajn tekstojn ĉar tiu parto de libro estas neatingebla por okuloj de leganto. Tamen ĝuste ĉi kaze estas male.
La ideo de tia libro venis iam al mia menso kiam mi estis vaganta tra mezepoka urbeto kaj ŝtelrigardis la bruoplenan merkaton trans la fendoj de stretaj stratetoj.