Radosław Nowakowski kaj Krzysztof Żarnotal
Łysopisy

ISBN:
978-83-61946-84-7
jaro:  1995 (elpensita kaj verkita)  2001 (la dua versio)   2012 (la tria versio)
formato: 22cm x 20cm
kovrilo: mola (bindita japane) + kartona skatolo
papero: 100-120g, blanka
printo: inka printilo
lingvo: pola
eldono aperta

ĝis nun mi faris 13 ekzemplerojn de unua versio kaj 4 ekzemplerojn de la dua
ekzempleroj de la tria versio havas daton anstataŭ numeron, do ilia kvanto ne estas konata



Komence mi pensis nur pri haikuoj tajpitaj de Krzysztof je malnova tajpilo sur diverskoloraj paperoj, kaj pri miaj mallongaj rakontetoj, ne tiom haikuaj, printitaj per ordinara komputila printilo. Poste mi komencis trovi en la leterujo aliajn tekstojn... Tiele la libro kreskis – ĝi havis la formon de ses broŝuroj, dikaj kaj maldikaj, en unu granda koverto.
Post kelkaj jaroj unu broŝuro estis forigita kaj la ceterajn mi kunigis en la libron klasike kodeksan, malmole binditan.
Nun mi revenis al mia komenca koncepto: mi lasis nur haikuojn kaj miajn rakontetojn, Se mi ne faris eraron kalkulante, ĝi devus esti la kvina parto de la “Malpriskribaĵo de la mondo”. Kion malpriskribas tiu ĉi parto? Amon kaj pionirajn tempojn de enloĝiĝado ĉebaze de montoj kalveskaj, en maljuna fruktejo, en malnova domo kun trafenestraj vidaĵoj ĉiam vualitaj ĉefunde per nubo de arbaro...