Radosław Nowakowski
LIBRO 2N

ISBN:
978-83-61946-57-1
jaro:  2006/2017
formato: 15x43 cm
kovrilo: malmola + skatolo
papero: ordinara blanka aspra 120g
printo: inka printilo
lingvo: Esperanto
eldono aperta
 


Tiu ĉi libro estas la stranga dokumentado de iu projekto - ekspedicio al interno de la nocio BLINO.
Vere stranga dokumentado ĝi estas. Mi esperas, ke ĝi estas same stranga kiel la ekspedicio estis, kvankam nenion mi strangigis kaj bizarigis - ĉio mem okazis, montriĝis kaj fariĝis vere stranga.
Tre laciga estis tiu ekspedicio. Tamen fari la dokumentadon estis eĉ pli laciga. Sendube legi ĝin estos plej laciga. Neniel mi povas helpi tion. Estas tiele kiele estis.







Blino. Blino? Nu, blino? Simple blino. Kompreneble, ke mi aŭdis ion. Mi scias kio blino estas. Ĉu mi iam manĝis blinon? Ne, probable ne. Sendube ne. No blin. Never blin. Neither blin, nor blin. Do mi ne scias kio blino estas. Mi konas nur la vorto blino. Mi konas nur la nocion blino. Eble eĉ nur  parton da tiu ĉi nocio. Mia interno orelo aŭdas nur akordon de kelkaj kunigitaj fonemoj kiu alvokas nenuin bildon. Nur iujn nebulajn asociojn. Iuspeca farunaĵo? Ia pasteĉo? Io farĉita per io? Aŭ speco de patkuko . . . . . .

Mi mendos blinojn. Oni portos al mi blinojn, mi manĝos ilin kaj mi scios. Ĉu vere? Do eble mi iros al la kuirejo kaj rigardos kiel oni faras blinojn. Poste mi revenos hejmen kaj faros blinojn mi mem. Mi faros gigantan blinon, eniros ĝin kaj rigardos de interne. Mi estos en tio kion oni nomas blino . . . . . .
Kaj mi volus eniri la blinon. Blino. Blino. Blino. Dublino. Lublino. Dęblino. Ĉu oni faras blinojn en Dublino? Pli proable en Dęblino, sed . . . . nu, vidu: Dough Blin . . . . . . Kaj eble en Norblino oni faras blinojn? Grandegajn ferajn blinoj. Miltunajn ferblinojn!