jaro:
1996
formato:
A4 / unu fingron dika
kovrilo:
kartono, ŝnureto + skatolo ligna
papero:
dika, flaveska aŭ kremkolora
lingvo:
pola
eldono aperta:
ĝis nun mi faris 20 ekzemplerojn


Jen la komenco:
Mia nomo estas Sabina.
Mi havas preskaŭ du monatojn kaj mi venis (prefere: mi estis portita) al la konkludo, ke nepre devas komenci la sekretan kronikon. Mi decidis tion ie mezvoje inter longa nazo de Panjo kaj iomete taŭzita, grizeska barbo de Paĉjo. Mi certiĝis pri tio kuŝante en la korbo kie la gepatroj lasis min al la fivolo de belega, ŝokante belega mateneto, dum ili enpekiĝis terure kaj grandioze. Certe pro tio ke ne ellitiĝis senprokraste kaj ne iris admiri briletantajn araneaĵojn de glacigitaj branĉetoj, delikatajn nebuletojn, milopajn fulmetojn kaj nuancojn de blueco roze flamantajn.”
La fino estas ankoraŭ nekonata.
Sur unu flanko(paĝo) - poezio de nia vivo. Sur l’alia - prozo. Literoj kaj bildoj. Ĉirkaŭe la marĝeno-palimpsesto. Kaj en la marĝeno komentoj. Ĉio samtempe.

<<<