jaro:
1993 / 2003
formato:
A4 kvadrato / unu fingron dika
kovrilo:
malmola (lina tolo maĝenta) + ligna skatolo
papero:
recikligita preskaŭ kremkolora aŭ iom grizeska
printo:
printilo inka
lingvo:
pola
eldono aperta:
ĝis nun mi faris 20 ekzemplerojn (inkluzive 4 kvadratajn)


Antaŭ cent kvar jaroj Aleksiej Riemizov verkis negrandan novelon titolitan Horloĝo. Ĝi rakontas la historion de Kostia Kloĉkov. Kostia havis kurban nazon kaj la tuta urbeto ridis pri li. Tial iutage Kostia decidis venĝi kaj li difektis la horloĝon sur la cerkova turo. Li pensis ke tiamaniere li iĝis la mastro de tempo kaj tiuj kiuj primokis lin estos lian subuloj. Nu, diversaĵojn pensadis Kostia .....
Naŭdek jaroj post kiam Horloĝo estis verkita mi tradukis tiun ĉi libron. Kaj okazis, ke dum mi estis ĝin tradukanta mi veturis al Moskvo por kelkaj tagoj. Mi estis ludonta tie koncerton kaj mi ankaŭ estis serĉonta unu vorton, kiu estis gravega por la libro kaj kiun mi povis trovi en neniu vortaro. Malpriskribaĵo de Moskvo rakontas pri tio kio okazis tie kaj tiam. Kaj bizaraĵoj estis tiam kaj tie okazantaj. Ĉefe pri tempo.
Do, rezulte Malpriskribaĵo de Moskvo komentas Horloĝon kaj Horloĝo komentas Malpriskribaĵon de Moskvo. Tial ili estas kune. Rigardas enokule unu al alia.
Dek jaroj post kiam mi revenis de Moskvo mi decidis kvadratigi la libron. Kaj ebriigi ĉiujn paragrafojn.


<<<