|
jaro:
2002 formato: A4 kvadrato / unu fingron dika kovrilo: malmola (lina tolo malhelruĝa) + ligna skatolo (versio mola havas paperan kovrilon kaj kartonan skatolon) papero: normala blanka printo: printilo inka lingvo: pola, angla eldono aperta: ĝis nun mi faris 13 polajn ekzemplerojn kaj 4 anglan (kaj 17 polajn kaj 5 anglajn paperkovrilajn) Iam,
antaŭ longe, unu el la unuaj
legantoj de unu el miaj unuaj libroj diris, ke mi devus verki la
komenton ĝin klarigantan.
Spite la ŝajnoj kaj
eksteraĵoj TRAKTATO ne estas
la komento pri iu mia (aŭ ne
mia) libro. La plej bona komento pri iu ajn verkaĵo
estas tiu ĉi verkaĵo
mem - la verkaĵo klarigas sin
plej plene kaj plej profunde. TRAKTATO ne estas ankaŭ,
kaj ne estu, la teorio de liBeraturo. Nu, mi vere
ne scias kio
ĝi estas kaj kio estu.
Sendube ĝi ne estas la aro de
instrukcioj “kiel fari” kaj “kiel
pritaksi”. Ĝi
ankaŭ ne estas la aro de
postuloj, indikoj, ordonoj kaj instruoj. Plej probable ĝi
estas la aro de eblecoj - sufloras kia povus esti
la libro, se
oni utiligus tiujn eblecojn.
Neniu
el la libroj kiujn mi ĝis nun
faris utiligas ĉiujn eblecojn
priskribitajn en TRAKTATO. Des pli ne utiligas la eblecojn en ĝi
ne priskribitajn (kvankam kiu tio vere scias?) Nek iu el la libroj
kiujn mi ĝis nun vidis kaj
legis. Superbe! Grandiozege! Daŭre
estas tiom multe por fari kaj malkovri.
|