|
SABLUJO
Mi estis skribanta fingre sur la sablo. Samkiel ĉiu. Samkiel ĉiu ĉi tie kaj tie. ĈI TIE kaj TIE. Mia skribado ĈI TIE sendube estas io alia ol ies skribado TIE. Ekzemple de australiaj Aborigenoj. Ilia situacio ŝajnas ekstreme alia, tute malsama ol la nia. Sed nur ŝajnas. Eble ĝi estas nur tre diversa. Aŭ eble nur iom diversa, iomete alia. Kaŭzas tion ia inverso: ĈI TIE la tero apartenas al homoj (ni posedas la teron) kaj TIE homoj apartenas al la tero (la tero nin posedas). Kvankan ni ankaŭ volonte parolas pri Tero-Patrino, pri la patrolando, ni sopiras al io, pro io sentas nostalgion, tamen ni Teron-Patrinon senhezite kaj volonte dividas je hektaroj, aĉetas kaj vendas, farmas kaj luas. Kaj la cetero jen nur metaforoj, poezio, normala parolaĉado, neklaraj nocioj, metafizikaj maltrankviloj, filozofia malkvietigado, nekomprenebla balbutado kiun oni konsideras kiel esprimon de plej gravaj valoroj kaj plej noblaj sentoj. Kaj neniu ekpensos ke fosante kaj pioĉante en la ĝardeno pikas kaj penetraĉas la vivan korpon de siaj patrino aŭ patro aŭ avo aŭ iu pli praa antaŭlo ....... ke enirante la kavon inversigas la proceson de naskiĝo, eniras la uteron kaj tia reveno ne okazas simbole aŭ mistike sed tute reale kaj fizike ...... TIE la tero daŭre estas la vera korpo de Antaŭlo ĉar Antaŭlo (ne nepre havanta la homan formon) agante sur iu tereno, skulptis ĝin, donis al ĝi la nunan formon, saturis per sia energio, sia sango, ŝvito, aŭ aliaj sekrecioj, eble eĉ lia korpo iĝis tiu roko aŭ ĉi tiu monto aŭ ebenaĵo. Do, kiam Aborigeno komencas desegni ion sur la grundo, kiam li enmetas la fingron en sablo kaj polvo li sentas sin kvazaŭ li enmetus la fingron en la korpo de Antaŭlo, kvazaŭ li konektus sin al la fonto de energio, nome kvazaŭ li enmetus la fingron en la kontaktilo ....... ne! tue ne! jen la kaptilo! klasika, ĉiam ripetata eraro: ne “kvazaŭ”, neniu “kvazaŭ” ekzistas, ĉio okazas nek simbole nek metafore sed tute reale, almenaŭ por kaj laŭ ili ...... Kaj mi? Kaj ĈI TIE? Iufoje mi skribis ion per bastoneto. Aŭ per fingro. Sed pli ofte per bastoneto. Iujn vantajn, bagatelajn vortojn, tute malgravajn kiuj neniel aŭ preskaŭ neniel influis sorton de la mondo. Iufoje mi desegnis iun simbolon, iun signon: --> aŭ X kaj ili estis gravaj signoj, ĉar ili influegis nian (infanan) ludadon. Foje mi desegnis-skribis ion sur la strando kaj poste mi rigardis akvon forviŝi tiujn aĉajn skribaĵojn. Eventoj tipaj, oftaj kaj komunaj kiel kataro. Kvankam mi pli ofte spertis kataron. Multe pli poste mi faris la sablujon antaŭ mia domo. Negrandan. Kriple kvadratan. Unu metron kaj duono je unu metron kaj duono. Eble iom pli – eble iomete malpli. Klasike ĝardenan: kun randoj faritaj el malnovaj arbotrunkoj. Unue mia filino ludis en ĝi kaj kiam ŝi ĉesis tiam mi ekpensis ke mi povus komenci. Mi povus purigi kaj glatigi surfacon de la sablo kaj skribi-desegni iun poemobildon (aŭ bildopoemon). Ion haikuan – haikuecan - ..... ion rapidan – forflueman ...... Mi transformus la sablujon en la kaptilon por belegaj pensoj ...... Poste mi fotus tion. Poste mi printus la foton. Poste mi metus ĝin en la ligna skatolo havanta proporciojn de la sablujo. Tiele formiĝus alia sablujo – la sablujo plena de pensoj, de pensovortoj kaj pensobildoj ...... Tute reala, fizike ekzistanta sablujo, kvankam ĝi devus esti nomita paĝujo (aŭ pensujo? vortujo? literujo? signujo?) - jes, estas grave ke ĝi ne estu nur la priskribaĵo, ĉar belegaj priskribaĵoj tute kovris la mondon, disŝiris kaj distranĉis fadenojn ligantajn nin kun la mondo fizika ..... Kaj kio okazus je la originalo? Ĉu mi mem devus forviŝi ĝin aŭ eble permesi ke ĝi malaperu malhaste kaj pograde kaj nur kiam ĝi estus tute forviŝita de ĉiuj estaĵoj falantaj, irantaj, rampantaj, flugantaj, blovantaj tiam mi skribus-desegnus novan poemobildon? Aŭ eble tio povus esti nur unu poemobildo – ĉiutage mi farus unu foton kaj tiamaniere dokumentus ĝian malaperadon – poste mi metus ilin en la skatolon tiele, ke surpinte estus la unua: tiam la leganto-rigardanto elprenante sekvajn foliojn legus-rigardus la verkaĵon pri malaperado, pri penega dispecetiĝado, malintegriĝado, forfluado. Sed ĉu oni vere bezonas la veran sablujon? Ĉu ne estus pli bone simuli ĝin enkomputile? Ne. Ne estus pli bone. Fizikeco jen fizikeco. Neanstataŭigebla. Neevitebla. Kaj ĉu oni vere devas dokumenti tion? Fari fotojn? Printi ilin? Kopii? Publikigi kaj distribui? Timi ke tio pereos, malaperos, neniiĝos senrevene? ....... Kio pereos: belega penso? vizio? lertaj vortoj? fascina koncepto? Ja io forfluema devas forflui. Do forfluu ..... La papilio fluganta estas pli bela ol tiu pinglumita surfunde de vitrineto. Kaj tio forfluis. Nu bone. Ĉio forfluas. ĈI TIE kaj TIE. Tamen mi daŭre povas fari la libron forflueman. Sed mi ne eltiros la florojn kiu kreskas en la sablujo. Mi povas trovi alian lokon. Mi povas forpuŝi sekajn foliojn tie aŭ ĉi tie ..... Mi ankaŭ povus skribi-desegni sur akvo. Aŭ sur/en aero. (Ho, tio estus superba ekzercado je kalografio! Skribi nevideble! Tio estus kvazaŭ ludi neaŭdeble – se mi iam estonte decidus ankoraŭfoje gvidi la kurson de tamburado, mi sidigus ĉiujn lernantojn ĉe instrumentoj kaj malpermesus ludi; kaj kiam la deziro ludi preskaŭ ilin eksplodigus, tiam mi ordonus ludi sensone, neaŭdeble .....) Mi povus. Mi povus iri al la ĝardeno aŭ herbejo kaj skribi sur/en aero grandegan frazon pere de grandegaj literoj. Jes. Tion mi devus fari de tempo al tempo. Jes. Mi devus. Pli kaj pli ofte mi devus tion fari. Do mi eliros sur la teraso kaj faros tion. Mi skribos nevideblan poemon pri vento. Mi eliris. Mi skribis. Ĝi forflugis. Belega kaj ĉasta. Jes. Devus esti tiele. Foje. Ĉar ne ĉio povas esti eternigita. Ĉar ne ĉio devas esti eternigita. Ne ĉio. Ne. <<< |