tiu ĉi teksto estis verkita por Literatura Foiro

Misgvidlibro tra Liberlando


Kiam ni vojaĝu al nova lando – aŭ al la lando, kiu por ni estas nova, ĉar ni neniam antaŭe vizitis ĝin, aŭ ĝi vere estas tute nova, ĉar ĝi ekaperis antaŭ nelonge kaj nur kelkuloj pri ĝia ekzistado scias kaj scias nemulte – tiam ni aĉetas la gvidlibron, esperante ke ĝi helpos nin ekkoni tiun landon antaŭe, por ke ni ne eraru, kiam ni fine tien alveturos. Tamen la espero estas iluzia, ĉar tia gvidlibro, eĉ la plej bona kaj honesta, plej arde volonta informi nin plene kaj ĝisfunde, ne kapablas priskribi ĉion. Ĝi povus priskribi ĉion, se ĝi estus, samkiel la fama mapo de Borghes, kvazaŭ je la skalo 1:1, do ĝi devus esti tio kion ĝi priskribas.

Kompreneble, ne ĉiuj aĉetas gvidlibrojn antaŭ la vizito en nekonata (aŭ nur iomete konata) lando. Iuj preferas legi diversaĵojn pli aŭ malpli koncernantaj tiun landon, ĝiajn kulturon, historion kaj geografion, aŭ kulturon, historion kaj geografion de la civilizacio al kiu tiu lando apartenas. Aliuloj legas nenion: ĉar ili tute ne interesas sin al kiu lando ili vojaĝos kaj tute indiferentas por ili kion tie trovos, aŭ ili faras tion intence, por ke la surprizo estu vera kaj granda.

Sendube Liberlando estas lando nova. Antaŭ kelkaj jaroj neniu pri ĝi aŭdis – nun aŭdis pri ĝi vere ne multaj homoj. Tio signifas, ke ĝi ekaperis sur la mapo de la mondo antaŭ nelonge. La diraĵo "ekaperis sur la mapo de la mondo" ne taŭgas ĉi-kaze, ĉar Liberlando ne troveblas sur la mapo de la mondo. Liberlando troveblas en la Reto. Ĉu la Reto estas la mapo de la mondo, aŭ kvazaŭ-mapo, aŭ nur similas al la mapo de la mondo, aŭ eble ĝi mem estas la mondo (kvazaŭ-mondo? alia-mondo?) - jen la problemo tro grava kaj tro komplika por eĉ provi solvi ĝin en tiu ĉi teksto. Do, sufiĉas nur tajpi iun el kvar adresoj:
www.liberlandia.net
www.liberlandia.com
www.liberlandia.org
www.liberlandia.eu
kaj premi la enter-klavon. Jen ĉio. Se la komputilo kiun vi uzas ne estas via posedaĵo, do ne vi elspezis la monon por ĝin aĉeti, kaj ankaŭ ne vi pagas por ŝutitaj informeroj, tiam la vizito en Liberlando estas tute senkosta, certe krom la perdita tempo, tamen konsolu vin la penso, ke vi povus facile perdi eĉ multe pli da tempo en multe pli stulta maniero. Se la komputilo kaj la konekto estas viaj, tiam vi devas iomete pagi, tamen la vojaĝo estas nekompareble malpli kosta, kvankam ankaŭ nekompareble malpli alloga kaj fascina, ol vojaĝo al Seŝeloj.

Kial kvar adresoj? Ne sufiĉus nur unu? Kvar adresoj koncernas nek kvar direktojn de la mondo, nek kvar randojn de la komputila ekrano. Verkante la veron, povus esti eĉ pli da adresoj, sed tio signifus por mi pli da laboro, da peno, da klopodoj. Do, kvar adresoj sufiĉas. Almenaŭ nun. La demando devus esti alia: kial pli ol unu adreso? La respondo estas simpla: ĉiun landon oni povas eniri diversmaniere – mare, aere, grunde, subgrunde, subakve... piede, bicikle, ŝipe, boate, veturile, aviadile... Sed tio estas nur unu parto de la respondo. Alia parto diras, ke mi ĉiam pensis pri la libro kiu havus kelkajn komencojn – kaj nun mi havas tian libron.

Tio signifas, ke Liberlando estas libro. Do Liberlando estas Liberlando. Do ĝi estas lando kiu estas libro. Aŭ ĝi estas libro kiu estas lando. Ĝi estas lando libera. Aŭ lando libra. Aŭ libro landa. Aŭ libera lando de libroj. Aŭ libro de libera lando. Aŭ libera libro de lando. Aŭ... Sed ĉu ĝi vere estas la libro? Libro, almenaŭ tia kies bildo ekaperas en nia menso kiam ni aŭdas aŭ vidas la vorton "libro", estas objekto ekzistanta materie, havanta volumon kaj pezon. Ni prenas ĝin enmane, malfermas, legas, poste fermas, metas surbreten – tutan tempon ĝi ekzistas, ne malaperas. Kiam vi ĉesas legi Liberlandon kaj malŝaltas la komputilon, Liberlando malaperas, transformiĝas en misteran strion de nuloj kaj unuoj (kaj kune kun Liberlando malaperas ankaŭ Liberlando) – ĝi ekzistas nur kiam estas verkata aŭ legata, do eble estus pli bone difini ĝin kiel literaturaĵo?

Kaj ĉu Liberlando estas lando? Se estas, ĝi estas nekutimega.

Jen bizara lando, lando-libro, misgvida kiel nebulo, trompa kiel labirinto de literoj, danĝera kiel marĉo de teksto.

Se vi nun scias kie troviĝas Liberlando (kaj Liberlando), eble vi volus ekscii kie vi povus aĉeti, aŭ ekhavi, la gvidlibron tra Liberlando. Mi respondas: nenie. Ĉefe pro tio, ke ĝi ne estis presita, kio tamen ne signifas, ke la gvidlibro ne ekzistas. La gvidlibro tra Liberlando estas la Liberlando. Pro iom misa karaktero de la afero estas pli ĝuste paroli kaj verki pri la misgvidlibro (aŭ pli precize: misgvidliteraturaĵo).

Ni eniru Liberlandon (aŭ ni malfermu Liberlandon aŭ la misgvidlibron tra Liberlando – ne gravas; ni nur devas memori, ke Liberlando = Liberlando).

Tion, kion ni vidas unue, similas al iu mapo. Ekzemple la mapo de la metroo. Aŭ la plano de la flughaveno. Vi alflugas. Surteriĝas. Eniras la vastegan halon. Kaj? Kien iri? Vi povas iri diversdirekten. Do vi elektas iun elirejon (ligilon) kaj komencas vian vojaĝon traliberlandan. Iun ajn direkton vi elektos, tie vi trovos sekvajn nodojn-mapojn-vojkruciĝojn-stelplacojn kaj vi devos denove decidi kien iri. Enkaze de papera libro estus ege malfacile konstrui ĝin tiele, ke la paĝoj malfermus (turnus) kelkdirekte donante al la leganto eblecon elekti la itineron de legado (kaj al la verkanto la eblecon disvolvi, disvastigi, rakontadon samtempe en multaj direktoj). Tia noda strukturo de la libro, preskaŭ malebla enkaze de papero, estas sufiĉe facile atingebla enkomputile pere de ligiloj, pere de la hiperteksto.

Nu bone, vi komencis la vojaĝon tra Liberlando. Vi daŭras veturadon-iradon-legadon. Vi penege puŝas sin tra labirinto de literoj. Post iom da tempo vi volus demandi: kie estas la fino? Se estas kelkaj komencoj, do eble estas ankaŭ kelkaj finoj? Estas interese, sed enkaze de landoj ni ne parolas pri finoj – ni prefere parolas pri randoj. Do ankaŭ Liberlando havas neniun finon – ĝi nur havas randojn. Kompreneble, sufiĉas, ke vi malŝaltos la komputilon, aŭ simple fermos la retumilon, kaj Liberlando malaperos, tamen tia fino ne apartenas al la strukturo de Liberlando, tia fino estas la rezulto de ies ago. Manko de la fino kaj ekzisto de moveblaj randoj signifas, ke Liberlando povas esti verkata senfine, ĝi disvolviĝas, evoluas, precize same kiel lando (aŭ ŝtato) reala. Libro papera devas havi finitan, kompletan formon, por ke oni povu eldoni ĝi – libro jam presita restas senŝanĝa, neŝanĝebla kiel verkaĵo (sendube ne temas pri ŝanĝoj kiuj estas rezulto de natura procezo de detruado, foruzado). Liberlando estas eldonata daŭre kaj senĉese, Liberlando estas neniam kompleta, same kiel neniam kompleta estas iu ajn lando kaj ŝtato. La procezo de verkado estas samtempe la procezo de eldonado. Nu kaj bone: la lando ja estas procezo... La ŝtato estas procezo... Liberlando (kaj Liberlando) estas procezo... La menso ankaŭ estas procezo... Reta eldono kuranta havas ankaŭ alian avantaĝon: la plej freŝa versio de la verkaĵo estas legebla tuj, ĉie kaj senpage – tamen ĝi havas ankaŭ malavantaĝon: simpla manko de kurento tute neniigas la verkaĵon.

Ĉar Liberlando estas daŭre konstruata-verkata-kreata, tiam vi, la vizitanto-leganto, devas atenti pri tio, ke ne ĉio estas jam preta, aŭ prefere ĉio estas nepreta, ĉio estas ŝanĝata, riparata kaj (mal)plibonigata, do senĉese transformiĝanta. La procezo de konstruado estas longa, malfacila, malrapida, malhasta, malrekta. Iuj institucioj jam funkcias: kinejo, teatro, biblioteko, muzeo, galerio arta, banko... komencis sian agadon la Universitato Ekstrema, komencis kreski parko kaj arbaro... viziteblas, almenaŭ parte, misteraj blankaj tuneloj "subliberlandaj"... ekzistas kelkaj oficejoj... unu ĉefa strato... aŭtobusoj kaj taksioj jam veturas.... tamen oni povas manĝi nenion, ĉar la manĝejo daŭre estas fermita; mankas ankaŭ vendejoj... sed oni povas aŭskulti interesan koncerton en la muzikejo... Tamen atentu! En Liberlando "rigardi filmon" aŭ "aŭskulti muzikon" signifas "legi fimlon" kaj "legi muzikon". Pro tio, ke Liberlando estas Liberlando, do la priskribaĵo kaj tio kio estas priskribata ekzakte egalas. Liberlando estas verkaĵo. Liberlandon oni povas nur legi, ĉar ĝi konsistas nur el tekstoj, do el vortoj kaj literoj. Ĉiuj estoj, estaĵoj kaj fenomenoj troveblaj kaj renkonteblaj en Liberlando komponiĝas el tekstoj, el literoj, el nur unu tiparo. Neniuj bildoj troveblas en Liberlando. Jes. Tamen tuta Liberlando estas bildego, ĉar ĉiu litero mem estas bildo... Do eble estus pli bone paroli pri bildoteksto aŭ tekstobildo. Eroj de liberlanda pejzaĝo, de liberlanda spaco, estas literoj, tipoj. Jen literoj estas brikoj, traboj, ŝtonoj, tegoloj...

Sed ĉi tie ne nur bildo = teksto. Ankaŭ lando = ŝtato. La situacio escepta, bizara. Jen la ŝtato-lando kun hiperteksta sistemo politika kaj hiperteksta formo de la tereno. Kun hipertekstaj klimato kaj historio. Lando-ŝtato privata. Persona. Mia.

Kial mi fondis mian ŝtaton? Por iom politikumi. Ĉar mi preferas vivi en mia ŝtato ol en ies ŝtato: nia, via, ŝia, lia, ilia, onia... Por ke mi povu diri: mi estas liberlandano – nur ĉi tie mi ne sentas min fremdulo. Sed ĉu mi vere fondis ĝin, aŭ nur deklaris sendependecon? Eble mi nur malkovris tion, kio estis kaŝita profunde en mia menso? Ŝajnas, ke mia ŝtato estas nur stato de mia menso. Kaj kia do estas stato de mia menso? Absurda, groteska, sensenca...

Ĉu vi ion ajn komprenas? Mi timas, ke nemulte. Sed mi avertis vin: nur la misgvidlibro disponeblas. Aŭ prefere la misgvidteksto. Kaj tiu ne nur misgvidas, sed ankaŭ misklarigas kaj miskomprenigas.

Feliĉe Liberlando estas verkata pole, angle kaj Esperante. Kial ĝuste tiujn ĉi lingvojn mi uzas? Ĉar mi konas ilin pli bone ol la aliaj. Kompreneble, mi povus verki liberlande, sed mi timas, ke nur mi konas tiun ĉi lingvon, do neniu alia krom mi povus Liberlandon legi.


<<<