Liberlando kaj liteRETuro

Verkante-tajpante tiun
ĉi tekston mi hipotezas-supozas-divenas-konjektas-atendas (ĉio samtempe), ke la unua vorto kiun vi legos estos "verkante-tajpante". Kaj la dua: "tiun". Kaj la tria: "ĉi". Kaj tiel plu. Tamen mi ne estas tiomgrade naiva kaj mi scias, ke povas okazi alie kaj fakte okazas alie.
Tajpado estas laŭnature sinsekveca: oni ne povas tajpi du signojn kune – oni povas tajpi nur unu signon post la alia. Tio koncernas ankaŭ skribado, kvankam se iu estas sufiĉe lerta kaj bone trejnita, li aŭ ŝi povas skribi samtempe du malsamajn vortojn: unu far dekstra mano kaj l'alian far la maldekstra; tamen tio estas lerteco cirka, do ĉiutage de normalaj homoj ne uzata. Verkado estas io alia, ĉar plejparte ĝi okazas mense, kaŝe, enkape. Ŝajnas, ke la funelo povus esti bona modelo de tuta proceso verka-skriba: kompreneble skribado estas la pinta, tubeta parto de la funelo, dum verkado estas la parto konusa, pokala.
Legado, malŝajne, ne estas sinsekveca laŭnature, ĉefe pro tio, ke rigardado ne estas sinsekveca: ni ne rigardas punkte aŭ linie, ni rigardas plane. Kiam ni malfermas la libron ni ne vidas nur unu vorton troviĝantan en la maldekstra supra angulo de la paĝo (je kio devigas nin Okcidenta konvencio), sed ni vidas tutan paĝon, nu, eĉ du paĝojn, do samtempe multajn vortojn (fakte eĉ pli ol du paĝojn, ĉar ankaŭ la ĉirkaŭon de la libro). Povas okazi, ke ni unue tralegos la kvindek okan vorton troviĝantan mezpaĝe. Memoru ankaŭ, ke libro kutime havas multe da paĝoj kaj ni povas unue ekkoni ne ĝian unuan paĝon, sed mezan aŭ eĉ antaŭlastan.
Tamen parolado estas laŭnature sinsekveca: kvankam oni povas kanti du aŭ eĉ tri tonojn samtempe (temas pri kantado harmona aŭ gorĝa), neniu povas elparoli samtempe du malsamajn vortojn (kompreneble ne temas pri la vortoj kiuj enhavas en si aliajn vortojn, ekzemple Okcidento). Legante laŭte ni parolas, do ni povus diri, ke ni legas sinsekve, unu vorton post la alia. Tio veras nur parte, ĉar ni daŭre vidas aliajn vortojn kaj perceptas tiujn silente, enmense. Do, ni povus parigi jene: parolado-skribado (aŭ tajpado) kaj verkado-legado.
Se vi volas, vi povas pripensi aliajn komplikaĵojn: kiam ni parolas, ni ne faras tion nur voĉe, ni faras tion tutkorpe (ne neglektu ankaŭ la manieron de prononcado). Pensu ankaŭ pri aŭskultado, kiu samkiel rigardado ne estas laŭnature sinsekveca – ni aŭdas ne nur unu linion de sonoj, ni aŭdas ĉiujn sonojn ĉirkaŭantajn nin; do eble estus pli bone skribi, ke aŭskultado estas laŭnature sinsekveca-malsinsekveca... Kaj tiel plu.
Kia densaĵo! Ju pli profunden ni eniras, des pli densa ĝi estas.
Jen la situacio simila al teksaĵo, ekzemple lanan aŭ tolan: de ekstere vi vidas glatan surfacon, vi tuŝas ĝin, sentas raspaĵojn, sentas fadenojn kaj nodojn, vi disŝiras la ŝtofon, disŝiras fadenojn kaj tiam videbliĝas komplikega strukturo, fadenoj konsistantaj el fadenetoj kiuj konsistas el fadenetetoj... Eble ne hazarde teksaĵo sone kaj vide proksimiĝas al teksto: preskaŭ la sama strukturo, la sama kaoso ordigita, ĝangalo senpada... Nu, feliĉe, sufiĉas transiri tiun ĝangalon, tiun kaosejon, kaj denove la mondo malvualiĝas...
Bone, mi menciis ĉi supre kelkajn "fiziologiajn" kaj "anatomiajn" trajtojn de legado kaj verkado, aŭ de teksto, por montri, ke ĝi neniam estis fenomeno simpla kaj klara – kontraŭe, ĝi ĉiam estis fenomeno komplika kaj kaosa, tiel kaosa kaj komplika, samkiel la mondo, ke ni preferus tion ne rimarki. Konvencioj plifaciligas la vivon, sed ili ne diras la veron pri la mondo ene kaj ekstere de ni.
Kune kun komputiloj aperis hiperteksto. Kio ĝi estas? Ĝi estas la teksto super la teksto super la teksto... aŭ se vi volas: la teksto sub la teksto sub la teksto... aŭ: la teksto en la teksto en la teksto... aŭ ĉio kune kaj samtempe. Vi legas iun tekston enkomputile. Meze de la tekstlinio vi renkontas iun ligilon. Vi klakas ĝin kaj vi saltas al alia teksto. Vi legas ĝin kaj mezlinie vi renkontas ligilon, klakas ĝin kaj saltas al alia teksto... Jen hiperteksto. Ĉiuj kiuj uzas la reton konas tiun metodon bonege. Ĉu tio estas io nova? Kvankam ŝajnas nova, fakte nova ne estas – kiam mi estis studento kaj devis ion verki, mi iris al la biblioteko, al la legejo, kaj sidis tie kelkajn horojn ĉirkaŭita de diversaj libroj kaj saltis el unu al alia. Nun anstataŭ legejon kaj bibliotekon mi havas la ekranon kaj reton, sed la metodo de saltado estas la sama. Preskaŭ. Sendube la saltado estas nun pli facila.
Do ni saltu por momento en la tempojn antikvajn.
La Halo Hipostila en Karnako. La kolonaro kaj ĉiu kolono kovrita skribaĵe. Do la libro. Aŭ la libraro? Ne, la libro. Se la libro, tiam mi povis tralegi ĝin. De kie mi devus komenci? Mi povus komenci mian legadon en ajna loko. En ajna loko de ajna kolono. Tamen, eble tia laŭvoleco rezultus nur el mia malscio. Eble tie estis klare markita vojo. Eble ie tie estis iu signo, iu indikilo kaptanta vidpovon kaj menson, sklaviganta ĉiun eniranton kaj poste tiu nur devis sekvi la itineron kvazaŭ sorĉita, senvoligita... Sed tio ne estas probabla. Kio do estas probabla? Ke ĉiu ajnulo komencas sian legadon sialoke, aliloke. Kaj poste? La leganto rigardas la kolonon kaj kvankam ĝi estas grandega, eĉ giganta, ne vualas ĉiujn aliajn kolonojn troviĝantaj ĉirkaŭe. Do oni povus legi samtempe diversajn tekstojn sur kelkaj kolonoj – oni povus, se oni tion lernus, se oni trejnus sian vidpovon kaj menson... Jen la situacio iom simila al la libro kiu havus travideblajn foliojn – sed nur iom. Ĉar enkaze de libro kodeksoforma teksto transsaltas el unu paĝo al l'alia, turnante la folion oni tranĉas, rompas tekstofluon, tamen ne detruas la kontinuecon de rakonto. En Karnako la teksto ne transsaltas el unu kolono al l'alia – simple ne povas tion fari, ĉar neniam alproksimiĝas al la rando de la paĝo, la ronda kolono ja ne havas randon. Oni do devas ĉirkaŭiri la kolonon kaj ĉirkaŭirante ĝin oni daŭre ŝanĝas la vidpunkton kaj la kolonoj vidataj fone traŝoviĝas, pli kaj pli diversaj tekstoj aperas kaj malaperas, kuniĝas, disiĝas, miksiĝas... Kiel estis skribitaj tekstoj surkolonaj? Ĉu estis iu kiu diris al armeo da skribistoj kiun tekston ili devis skulpti en tiu kolono kaj kiun en la alia, ĉar li antaŭvidis, ke teksto vidata el tiu ĉi trapasejo videbligos ĝuste tiun ĉi parton, dum la vidata el alia interkolonejo videbligos la alian parton? Interesege, se estis iu kiu komponis la templon space, ĉu estis iu kiu komponis la templon tekste? Diru al mi, kiu verkisto nuntempa pensas pri tio kiun vorton unue ekvidos la leganto malferminte lian libron? Ĉu li konsideras pri tio, ke iu legonto unue flaras la novan libron kaj malfermas ĝin poste? Ni saltu nun al Abu Simbel. Kion mi tie eniris: la libregon aŭ bibliotekon aŭ tekston aŭ ion alian? El la ora-blua lumplena malplena spaco senlima tra kiu dancis varmega vento, al la krepuskema sufoka labirinto troplena de hieroglifoj. Kaj se iu tiel precize imagis tiun internon por ke unu foje jare sunradioj enpenetru la plej profundan ĉambron kaj lumigu sekve tri statuojn ne tuŝante la kvaran, tiun de la mastro de malhelo kaj morto, tiam supozeblas ke ankaŭ la hieroglifoj ne svarmas tie kaose; bedaŭrinde supozeblas ankaŭ ke neniu pri tio pensis samkiel nia nuntempa ordinara verkisto. Ĉu bibliotekisto strebas komponi kolektitajn librojn en iun superlibron?... Eble tuta tiu ĉi lando pratempa estis la librego aŭ biblioteko aŭ nur papirusa tukego jam skribkovrita sed ankoraŭ ne rulita, ĉar oni daŭre ion ŝanĝas, forskrapas, aldonas... Tekstoj sur vandoj de tomboj, temploj, palacoj, domoj, tekstoj sur statuoj, tekstoj sur ĉerkoj kaj sarkofagoj, ĉie nur tekstoj – la lando hiperteksta... samkiel ĉiu alia lando...
Kio do estas nova enkaze de hiperteksto? Nova estas tio, ke nun ni plenkonscie povas uzi la teksaĵan strukturon de teksto. Nova ankaŭ estas tio, ke kompare kun Halo Hipostila en Karnako aŭ normala biblioteko, tekstoj enkomputilaj materie, substance, ne ekzistas, ili aperas kaj malaperas surekrane, dum la kolonoj karkanaj staras ĉiam en la sama loko kaj aspektas same eĉ kiam ni ilin ne rigardas (kompreneble, mi simpligis la situacion – ĝi estas subtila psikologie kaj multe pli komplika, kiel kutime). Komputilo kaj reto ŝajnas eĉ "natura" medio por legado nesinsekva kaj kaosa, por krozlegado.
Literaturo povas aperi en la spaco komputila dumaniere: kiel literaturo en la reto kaj kiel literaturo reta (liteRETuro – ĝi povus esti nomo tre trafa, sed komence neutila, ĉar ĉiuj ja pensus pri preseraron). La unua konsistas simple en tio, ke ni kreas elektronikan version (ekzemple dosieron PDF) de libro (aŭ de teksto) kiu estis presita surpapere – ni premisas, ke la maniero aperigi la tekston tute ne gravas kaj ne influas la enhavon. En la dua kazo ni kreas iun literaturaĵon kiu povas ekzisti nur enkomputile – prenita el la komputilo kaj metita surpapere ĝi aspektas kaj fartas sin same kiel meduzo ĵetita sursablen. (Kompreneble ekzistas ankaŭ libroj paperaj kiuj puŝitaj en la komputilo aspektas kaj fartas sin kiel papilio pinglumita en vitra skatoleto – sed tio estas alia afero.) Nun interesos nin nur la literaturo reta. Aŭ liteRETuro.
Eble pli konvene estus, se mi uzus la nomon "literaturo enkomputila", ĉar la unua romano hiperteksta estis eldonita en la antaŭreta epoko. Jes, tia epoko ekzistis, kvankam nun tio ŝajnas nekredebla. En 1987 Michael Joyce publikigis Afternoon. A Story (Posttagmezo. Rakonto). Oni povus supozi, ke tiu fakto estis la komenco de nova epoko en literaturo, ke nun romanoj, rakontoj kaj noveloj hipertekstaj estus multobliĝantaj kvazaŭ fungoj post la pluvo, laŭ pola diraĵo. Tamen nenio tia okazis. Sendube kialoj estis kelkaj. Mi indikos nur unu, eble la ĉefan. Posttagmezo aperis sur la disketo. Por legi Posttagmezon ne sufiĉis aĉeti nur la disketon – oni devis aĉeti ankaŭ komputilon makintoŝan. Posttagmezo estis verkita je la pormakintoŝa programo Storyspace speciale elpensita por verkado hiperteksta. Post kelkaj jaroj ekfunkciis la reto, sed la situacio estas preskaŭ la sama. Nun ni havas milionoj da blogoj, dum hipertekstaj literaturaĵoj vere ne abundas, estas apenaŭ troveblaj. Kial? Povus ŝajni, ke la reto malfermas por verkistoj la teritorion allogan kaj amikecan: oni povas eksperimenti, oni povas publikigi senprokraste, ĉio publikigita en la reto estas akirebla tuj kaj tutmonde. Nu, akirebla, sed ne aĉetebla. Mi pensas, ke mono ne estis la kialo, almenaŭ tiu grava kaj eĉ ĉefa, oni ja povas facile imagi hipertekstojn vendataj same kiel kantoj aŭ aliaj muzikpecoj. Denove problemoj teknikaj: la libro printita ĉie aspektas same, dum l'aspekto de libro enkomputila aŭ hiperteksta (mi uzas la vorton "libro", ĉar ne ĉiam kaj ne ĉie la libro havas formon kodeksan, do ne ĉiam ĝi estas stako de paperfolioj kunigitaj unurande – kompreneble tiu ĉi formo estas la plej uzata kaj plej bone konata, sed ekzistas aliaj formoj, ekzemple rulaĵo) dependas, almenaŭ parte, de ekrano aŭ retumilo, ekzemple: se iu uzas alian distingivon ol tiu en kiu la hiperteksto estis kreita, paĝoj-ekranoj povas iom malkomponiĝi. Sed plej probable ĉefa kialo estis kaj daŭre estas la alia spaco. Hiperteksto okazas en alia spaco ol teksto. Hiperteksto ankaŭ kreas alian spacon ol teksto. Tia alia spaco bezonas kaj postulas alian imagpovon, ambaŭ de verkanto kaj de leganto. Iom alie oni vojaĝas tra libro normala ol tra libro hiperteksta. Iom alie oni vojaĝas tra oceano ol tra lando. Iom alie oni kondutas marŝante ol veturante aŭte... Vojaĝado tra hiperteksto estas multe pli penega ol vojaĝado tra teksto normala...
Kia ajn estas la kaŭzo, aŭ kiaj ajn estas kaŭzoj, ĉar neniam temas pri kaŭzo unuopa kaj ununura, ili ĉiam vagas bande, havante eblecon legi milionojn da blogoj en ĉiuj lingvoj mi povas legi eble kelkcent hipertekstajn literaturaĵojn anglajn (mi mem konas kelkdek), nur kelkajn polajn kaj neniun en Esperanto (plej probable, certa mi ne estas, povas okazi ke ie en la abismo reta ĝi troveblas).

La unuan komputilon mi aĉetis en 1993 kaj ekde la unua tago mi uzas ĝin por fari (verki-redakti-projekti-printi) librojn. En 1997 mi partoprenis la foiron de libroj artaj en Novjorko kaj mi trovis, ke preskaŭ ĉiuj havas retadresojn kaj parolas pri retejoj. Mi revenis hejmen, aĉetis modemon kaj enretiĝis. En 2000 mi partoprenis la librofoiron en Frankforto. Mi estis verkonta la taglibron, enrete kaj poete, jes, noti prefere miajn pensojn kaj sentojn ol listigi eventojn kaj okazaĵojn. Mia reta taglibro estis parto de la interesega projekto "Skryptorium" (Skriptorio) – elpensita far miaj amikoj libristoj – kiu montris rilatojn inter mezepoko kaj epoko komputila. La taglibro estis kvarlingva: pola, angla, esperanta kaj franca. Krom la versio reta ni printis ĝin kurante, noton post noto, ĉiun noton sur unu folio; la libreto kreskis kaj post kvin tagoj ĝi estis preskaŭ preta. Preskaŭ, ĉar ni ne povis printi la lastajn notojn en kiu mi priskribis la vakuecon postfoiran – tiuj restis en mia kajero. La libreto estis iom stranga, ĉar ĝi havis komencon en la mezo. Post kelkaj jaroj mi revenis al ĝi, korektis, reredaktis, aldonis la mankantajn notojn kaj desegnaĵojn, poluris ĉion, denove printis kaj bindis propre. Kompreneble mi konservis la strukturon spacan de la originalo: la polurita versio ankaŭ komenciĝas enmeze. Jen gravaĵo: enlibre perturbita tempofluo bone kongruas kun la tempokirlo kiun ni (aŭ mi) spertis dumfoire: kvin tagojn pasigitajn en la sama halo kaj en la sama lumo nenatura sukcese unutagiĝis... Ĉi momente gravas ĉefe tio, ke ĝuste en Frankforto mi komencis pensi uzi teknikon hipertekstan por priskribi la fenomenon de samtempeco, multiniveleco kaj paraleleco de okazado. En 2004 mi komencis verki "Finon de la mondo laŭ Emeryk". Emeryk (Emeriko) estas kelkcentjara ŝtona figuro de genuanta pilgrimo troviĝanta en la najbara vilaĝo. Inter mia vilaĝo kaj vilaĝo Emerika staras monto, prefere monteto, nomita Kalva, ne alta sed neimageble maljuna, kun preskaŭ dumiljara pagana sanktejo, miljara katolika monakejo kaj kvindekjara televidturo surpinte. Laŭ loka legendo Emeriko travagas ĉiujare la distancon de unu sablero; kiam li grimpos la pinton de la Monto Kalva, tiam la mondo finiĝos. Mia hiperteksta literaturaĵo priskribas la tagon, en sufiĉe proksima estonteco, kiam lokaj aŭtoritatoj, kompreneble provokitaj de iu loka artisto, decidis helpi Emerikon kaj en solena parado porti lin sur la montpinton kaj tiele igi la plej grandan spektaklon en la historio de la mondo, nome ĝian finon. La evento estas priskribata el multaj vidpunktoj, far pli ol cent vere diversaj estaĵoj, ne nur homoj, sed ankaŭ muŝoj, birdoj, rivereto, ŝtonoj, vojo, eĉ abstraktaj nocioj, do tiuj estaĵoj kiuj vivas, ekzistas, paralele al homoj kaj tute ne atentas pri homaj stultaĵoj kaj sensencaĵoj de ni konsiderataj kiel gravaj kaj grandiozaj. Bedaŭrinde, tuta historio estas verkita pollingve, kvankam troveblas en ĝi eta epizodo priesperanta. "Troveblas" signifi, ke la leganto povas ĝin trovi, sed ankaŭ povas ne trovi. Kaj jen mi tuŝas eble la plej gravan trajton de literaturaĵoj hipertekstaj.
Kiam vi prenas enmane la libron paperan, vi prenas ĝin tutan. Vi vidas kiom ampleksa, dika ĝi estas, vi povas pesi ĝin. Eĉ se vi ne legas ĝin sinsekve, de la unua paĝo al la lasta, sed nur poparte, salte, vi ĉiam scias kion vi ne tralegis, kiom da teksto restis. Enkaze de hiperteksto tion vi ne scias. Vi ekvidas la unuan ekranon kaj vi devas elekti kiun ligilon klaki. Tiele vi komencas la vojaĝon kaj vi ne scias kion vi ekvidu postklake, vi ne scias kiom longa estos tiu ĉi vojaĝo. Povas okazi, ke iujn partojn de la historio ĝuste legata vi ne trovos, vi eĉ ne suspektos, ke ili ekzistas. Ĉiu leganto elklakas sian itinireron, do por ĉiu leganto la rakonto estas iom diversa, certe ne la sama. Hiperlegado multe pligrade kreas la legatan libron ol legado. Tamen ni memoru, ke hierteksto estas verkaĵo fermita – la hiperleganto ne povas aldoni sian komentojn, ne povas ŝanĝi ion ajn, ne povas krei siajn heroojn, eĉ ne povas noti ion surmarĝene aŭ substreki iun frazon samkiel enkaze de libro papera, povus nur verki sian hipertekstaĵon kaj tio estas multege pli komplika kaj malfacila ol tajpi kelkajn liniojn de trafaj aŭ maltrafaj rimarkoj.
Probable mi estas laŭnature pli izolula ol l'aliuloj, do pro tio mi jam de longe pensis deklari mian sendependecon kaj fondi propran ŝtaton kiu tute malsimilos je la ŝtato en kiu mi nun loĝas. Tutcerte mi ne estas sufiĉe konsekvenca por transformi la vizion en realon; nu, eĉ se mi estos sufiĉe konsekvenca, l'afero ne estos facila. Sendube pli facile estas transformi la vizion en la libron, kvankam la libro ankaŭ ne estos simpla. Mi imagis ĝin en la formo de trikodekso: tri kodeksoj muntitaj sur unu komuna ebeno, kvazaŭ fundo, kvazaŭ bazo – kodeksoj havos dorsojn direktitajn ekstere, tiam iuj folioj de unu kodekso povos esti pli larĝaj kaj enpenetri l'alian kodekson, simile al branĉoj kiuj neglektas la kampolimon aŭ ĝardenorando kaj enpenetras la najbaran ĝardenon super la barilo disiganta la bienojn. Ĉiu libro estos verkita alilingve: pole, angle kaj Esperante. Kvazaŭ tri najbaroj fondantaj tri diversajn ŝtatojn. Tamen ĉu mi povos imagi tri diversajn ŝtatojn kiam mi havas problemojn imagi la mian? Do la libro facila ne estos. Tamen en mia kapo ĝi estas preta, aŭ preskaŭ preta. Komencante la malfacilan kaj malrapidan, longdaŭran proceson de substanciigado iun tagon mi ekimagis mian ŝtaton en la reto. Kial ne?
Mi jam menciis, ke la libreto postfoira havas komencon meze – sed temas pri la komenco tempa. Ĉu oni povas verki la libron kiu havos komencon centre kaj donus al la leganto eblecon daŭri legadon ajndirekten? La reto ŝajnis pli alloga kaj eblecodona ol papero. Do mi komencis enretigi mian ŝtaton, ŝtaton liberan kaj libran.
Imagu la situacion tre bone konatan, se ne por ĉiuj, tiam sendube por multegaj homoj: vi alveturas iun ŝtaton aviadile aŭ trajne – vi troviĝas en la granda halo de stacidomo: ĉie ĉirkaŭ vi estas elirejoj kaj enirejoj: polico, necesejo, tunelo, taksio, buso, banko, librovendejo, kaj tiel plu. Nun vi devas decidi kien iri, kiun elirejon-enirejon elekti... Kiam vi tajpos en via retumilo www.liberlandia.net vi ekvidos diverskolorajn literojn komponitajn iom simile al la plano de metroo. Kaj vi ekveturas iudirekten. Tiel vi komencas viziti (kompreneble senpage – jam kelkajn jarojn mia komputilo uzas Linuksan operaciumon, sistemon senpagan kaj liberan, do almenaŭ tiele mi povas apogi kaj danki la movadon de fontaperta programaro) Liberlandon: liberan landon de libroj aŭ libran landon de libero?... Aŭ vi komencas legi la gvidlibron: polan, anglan aŭ Esperantan. La gvidlibron kiu mem estas la lando tra kiu ĝi nin gvidas. Nu, iom dezerta estas Liberlando: nur kelkaj domoj ĉe la ĉefa strato, unu libro en la biblioteko, unu spektaklo en la teatro, transporto publika ne funkcias, mankas arbaro, sovaĝaj bestoj ne minacas... sed kiel oni diras: Romo ne estis konstruita en unu tago. Do mi havas tempon. Mi ne devas hasti. Malkvietigas min nur unu afero: Romo ne estas finita. Ĉu tio signifas, ke mi estos konstruanta Liberlandon senfine? Feliĉe ne. Nur ĝis la fino de mia vivo. Ja ĝi estas mia ŝtato – la ŝtato kiu estas la stato de mia menso. Mi esperas, ke ĝi ne estos la ununura hiperteksta literaturaĵo en Esperanto. Eble eĉ nun ĝi ne estas sola?


<<<