IDENTECO DE LIBRO


Nu,
ŝajnas al mi, ke mi finis la libron.

Bizara frazo, ĉu ne? Ja mi devus esti certa, ĉu mi finis aŭ ne. Tamen la sento de necerteco estas pli natura kaj vera ol la sento de certeco. Ĉio kion ni faras povas esti plibonigita, iomete ŝanĝita, senerarigita, polurita kaj tiel plu – la listo de tio kion ni povas fari je ĵus-faritaĵo estus senfina... Bizare povas soni ankaŭ la vorto "finis"; se ne bizare, do almenaŭ neprecize, ĉar ĉu mi finis legi la libron aŭ verki? Jen tipa situacio konfuza: tio kio estas klarega por mi kiu verkas tion, ne estas same klara por vi kiu tion legas. Do mi klarigas, ke mi finis krei la libron. Mi uzis la vorton "krei", ĉar enkaze de tiu ĉi libro, same kiel enkaze de ĉiuj aliaj miaj libroj, verkado estas nur parto de la tuta procezo de librokreado. Tio, ke mi finis verki ne signifas, ke mi kompletigis la libron. Teksto estas nur parto de la libro – memoru: ne ĉiu teksto estas libro (ekzemple la teksto kiun vi nun legas, karaj gelegantoj, ne estas libro, ĝi estas nur teksto) kaj ekzistas ankaŭ libroj kiuj enhavas neniun tekston (ekzemple libroformaj kolektoj de bildoj) – kaj tio signifas, ke por rakonti tion kion mi volas rakonti, mi povas uzi ankaŭ aliajn librerojn, nome grafikaĵojn, tiparojn, paperon kaj aliajn. Tamen precipe interesa estas la spaco, fizika, materia, substanca spaco de la libro en kiu la teksto estas lokita.

(Mi aldone kaj enkrampe klarigas, ke mi havas unupersonan eldonejon nomitan Liberatorium kaj ĝi estas simple la laboratorio de libroj.)

Mi substrekis la aspekton spacan de la libro kiun mi ĵus kvazaŭ-finis, ĉar ĝi estas vere grava, eble eĉ baza por tiu ĉi historieto... Sed unue provu imagi nevideblan preskaŭ-kubon, kiu staras en la arbaro. La kubo ne estas granda, ĝia rando mezuras sepdek, eble okdek paŝojn. En ĝi kreskas arboj, inter ili staras dometo, sub la dometo troviĝas iom da sabloza tero, super la dometo iom da ĉielo birdoplena. Nun tranĉu la kubon horizontale tricent sesdek kvin fojojn – tio signifas: uzu la literaturan (aŭ prefere liBeraturan) tomografon. Ĝuste tion mi faris antaŭ pli ol dudek jaroj kaj rezulte mi ricevis la libron kiu havis tricent sesdek kvin foliojn. Mi verkis tricent sesdek kvin rakontojn tagajn kaj la saman kvanton de historiojn noktajn. Poste mi gluis la foliojn akordione kaj rezulte mi ricevis egan leporelon. Turnante la foliojn maldekstren oni povis legi la tagan parton de la libro, aŭ vojaĝi tra spaco, de la plej supra tavolo de la kubo ĝis la plej suba; kaj ankaŭ tra unu jaro, kompreneble ne rekte, ne kronologie, sed vere zigzage. Turnante la foliojn dekstren oni povis legi la noktan parton de la libro, do vojaĝi tra tempo, ekde nuneco ĝis Granda Eksplodo... Interesega strukturo tio estis, tamen tia giganta leporelo estis malfacile legebla kaj facile detruebla, ankaŭ koŝmare komplikega por ĝin produkti. Post iom pli ol dek jaroj mi trovis la novan formon por mia libro (ĉefe dank'al nova printilo). Mi disigis partojn noktan kaj tagan; ĉiu estis aparta kodekso kun tricent sesdek kvin paĝoj kaj mi gluis du kodeksojn tiele, ke mi ricevis la libron sablohorloĝan. Kiam iu tralegis tricent sesdek kvin tagojn, povis turni la libron kaj komenci legi tricent sesdek kvin noktojn. Kaj tiel plu. Ĉiuj rakontoj estis la samaj, ankaŭ ĉiuj grafikaĵoj kaj desegnaĵoj, koloroj, tiparoj... Kvankam la sablohorloĝa libro havis tute alian formon, ĝi havis la saman spacan strukturon, aŭ preskaŭ la saman. Kaj kompreneble ĝi estis multe pli facile foliumebla – nun, sendube, kvankam ne tute senklopode (ĉefe pro ĝia pezo) oni povis legi ĝin enlite. Ĝi estis ankaŭ multe pli facile produktebla, sed daŭre multe pli komplika ol iu libro tipa kaj ordinara... En la jaro pasinta mi aĉetis novan, grandan printilon laseran kaj dank'al ĝi mi trovis la trian formon por mia libro: la kalendaro. Ege simpla formo ĝi estas, tute tipa kodekso! Netipa estas nur tio, ke ni ne turnas la foliojn horizontale, sed vertikale, aŭ kalendare (temas pri popularaj kalendaroj survandaj) – nun ni legas iun rakonton tagan, turnas la folion supren kaj ni vidas la rakonton noktan printintan sur la alia paĝo de tiu ĉi folio, sed ni vidas ĝin inverse. Kiam ni tralegos ĉiujn tricent sesdek kvin rakontojn tagajn ni turnas la libron kaj ni povas komenci legi rakontojn noktajn kaj tiam turnante la foliojn ni vidas rakontojn tagajn inverse! Jen interesa metaforo spaca (se mi povas uzi tian bizaran nocion): nokto kiel inverso de tago kaj inverse... Kaj nun la libro estas vere facile produktebla (marĝene mi indikas alian interesan problemon: havante simplajn maŝinojn mi inventis vere kompleksegan formon kaj havante vere kompleksegajn maŝinojn mi inventis ege simplan formon).

Bone.

Tri librojn mi havas nun: leporelon, sablohorloĝan bikodekson kaj kalendaron. Mi metas ilin sur la tablo unu apud alia. Aspektas tute malsimile, sed havas la saman titolon: MALPRISKRIBAĴO DE LA MONDO (parto tria). Ĉu tio signifas, ke ili estas unu sama libro?



Tiuj kiuj pensas tradicie, povus respondi la supran demandon: jes, jen la sama libro, ĉar mi ŝanĝis nur la formon, mi ja ne ŝanĝis la enhavon; la situacio similas al homo kiu nur vestiĝis alie... Ĉu vere estas tiele? Eble en tiu ĉi kazo temas pri ŝanĝo pli granda – prefere imagu homon kiu ŝanĝis sian vizaĝon, translokiĝis, parolas nun alian lingvon...

Tiuj kiuj pensas netradicie kaj por kiuj la divido formo/enhavo ne estas klara aŭ eĉ estas tute senutila kaj malklariganta, eble respondos "ne", aŭ ion balbutos nekompreneble, aŭ tute ne respondos, nur cerbumos penege.

Kaj povus okazi, ke mi ŝanĝus ne nur la fizikan, substancan, materian formon de mia libro, sed ankaŭ iujn rakontojn, eble vortojn kaj frazojn, eble iom translokigus ilin (nu, tia ebleco estus vere limigita, ĉar rakonto pri fluganta birdo ne povus esti metita en areo subtera, same kiel rakonto pri mamuto ne povus najbarumi rakonton pri trilobitoj)... Povus okazi ankaŭ, ke mi ne ŝanĝus la spacan-tempan strukturon de la libro, sed ŝanĝus ĉiujn rakontojn, do metus tute alian tekston (kvankam daŭre priskribantan mian imagitan preskaŭ kubon starantan en la sama loko en la sama arbaro) en la sama konstruaĵo. Ĉu ili estus la sama libro? Kaj se mi ŝanĝu nur la titolon?... Nu, koncize: kion kaj kiom mi devus ŝanĝi por ke mia libro iĝu alia libro? por ke ĝi ekhavu la novan identecon?

(Alia marĝena noto: jen interesa ideo – verki diversajn librojn uzante nur la saman kvanton da vortoj, precize la saman aron da vortoj; ĉu ili estos la samaj libroj aŭ ne?)

La situacio de mia libro ĵus kvazaŭ-finita similas al la situacio de papilio. La papilio havas kvar tute malsamajn formojn: ovo, raŭpo, pupo, imagao. Ĉu ili estas la sama estaĵo? (Iomete teruriĝas min, ke kvar – ĉu tio signifas, ke mi ne finis mian libron, ĉar iam en la estonteco atendas min la kvara, tiu perfekta, formo de mia libro? Mi timas, ke mi ne vivos sufiĉe longe por plene kompletigi mian libron... Ĉu la kvara formo povus esti la versio poŝtelefona, aŭ por iu ajn elektronika legilo? Ne, plej probable ne, ĉar mi ne povus redukti la libron al du dimensiojn.)

Plikomplikigas la situacion la fakto, ke ni uzas la vorton "identeco". Se ni parolas pri "identeco" de io aŭ iu, tio devus signifi, ke tiu io aŭ iu estas identaj kun alia io aŭ iu. Tamen laŭ la difino io povas esti identa nur kun tiu ĉi io mem. Same iu. Do la nova eldono de iu libro en kiu aŭtoro ŝanĝis kelkajn alineojn, iom plibonigis la stilon kaj uzis kelkajn pli eskvizitajn adjektivojn ne estas identa kun la antaŭa, do ĝi estas alia libro (eble ĝi devus havi alian titolon? aŭ novan numeron indikantan la novan version, same kiel enkaze de programo komputila?)... Kia perfida insido!

Ĝis nun ni tuŝis, nur tuŝetis, la problemon de identeco persona. Sed estas ankaŭ identeco grupa, kiu vole ne vole estas parto de la identeco persona. Unue ni necesas konstati kun ega certeco, ke mia libro estas libro, aŭ ke ĝi apartenas al la grupo de objektoj-estaĵoj-okazaĵoj nomataj libroj. Por fari tion ni devas scii kio estas libro, kiuj kaj kiaj objektoj-estaĵoj-okazaĵoj povas esti konsiderataj kiel librojn. Do ni bezonas la difinon de libro. Kaj tiumomente ni renkontas la unuan gravan problemon: ja povas esti (kaj vere estas) diversaj kaj multaj difinoj de libro – kiu do estas la ununure ĝusta? Kaj eĉ se ni trovos aŭ elektos tiun unikan ĝustan difinon, tiam mia libro, aŭ mia verkaĵo, devus esti identa kun la objekto priskribita en la difino kiel libro, kio vere maleblas, ĉar la difino estas tro ĝenerala, ne sufiĉe preciza, por ke iu objekto, iu verkaĵo povus esti kun ĝi identa (se la difino estus sufiĉe preciza tiam nur tiu ideala, laŭdifina libro povus esti libro, ĉiuj aliaj libroj estus fakte nur aĵoj librosimilaj, iuj preskaŭ-libroj). Faru unu paŝon pluen kaj ni trovos sekvajn problemojn. Jen ni havas rakontojn, novelojn, eseojn, romanojn (ekzemple kriminalajn)... Kaj denove la sama demando: kun kiu grupo mia libro identiĝas?

Kiam, antaŭ multaj jaroj, mi kreis mian unuan verkaĵon, ĝi estis donita al mia onklino kiu estis fama en mia familio pro tio, ke ŝi verkis. La opinio de familianoj estis kutima miksaĵo de timo, primokado kaj admiro – ja ĉiuj laŭtas artistojn, sed preferas, ke ili estu anoj de aliaj familioj. La onklino tralegis mian verkaĵon kaj demandis min: kio tio estas? Mi respondis: mi ne scias. La onklino: nu, ne estas bone, se mi scius kio tio estas, ĉu rakonto, poemo aŭ eseo, tiam mi povus tion pritaksi, alie mi ne povas... Do, ne estis bone, ĉar kiel kutime gravis nur KIO tio estis, ne KIA tio estis.

Kaj libroj mem? Tiaj labirintema kaj sinuoplena konsiderado ilin tute ne interesas. Libroj tute ne atentas pri sia identeco, ne kverelas pro ĝi, ne militas, ne ekstermas sin reciproke. Staras silente sur la breto, malparolas.

Bedaŭrinde homoj ne estas libroj.


Ĉi tiu teksto aperis oktobre 2010 en Literatura Foiro numero 247.


<<<