| Ĉi suba teksto akompanis la ekspozicion de miaj libroj en la antikvaĵejo de Andrzej Metzger en Kielce dum la somero 2006. Ĝi estis printita duflanke sur granda paperfolio kaj pendis je la fenestro. |
|
Vi
nun staras ĉe unu flanko
de tiu ĉi fenestro kaj vi
vidas la internon de antikvaĵejo.
Vi vidas librojn sur la bretoj. Se mi starus tie anstataŭ
vi, mi ankaŭ vidus la
internon de antikvaĵejo
kaj la bretojn kun libroj starantajn vice, sed tiu ĉi
interno estus iom alia, ĉar
miaj okuloj trovus iom aliajn ĝiajn
partojn kaj erojn, ankaŭ
mi tralegus la aliajn titolojn elektitajn el centoj da tie
troviĝantaj. Kiam vi
eniros kaj ekstaros ĉe
alia flanko de la fenestro (kiu tiam iĝos
la unua) tiam ĉe la unua
flanko de la fenestro (kiu tiam estos la alia) vi ekvidos la straton.
Sendube via strato estos iom alia ol la mia, ne nur tial, ke mi
staros ĉe la alia (unua)
flanko de la fenestro dum la malsama momento, sed ankaŭ
tial ke io alia atentigos min kaj tra mia kapo aliaj pensoj flugos ol
tra la via.
Legante tiun ĉi tekston vi estas ĉe unu ĝia flanko. Ĉe la sia. Ĉe la flanko de leganto. Verkante tiun ĉi tekston mi estis ĉe ĝia alia flanko. Ĉe la mia. Ĉe la flanko de verkanto. Kaj kvankam la teksto devus esti la samo por ni ambaŭ, ĝi tia ne estas. Ne nur tial ke ni vidas ĝin ne same precize kaj akre, sed antaŭ ĉio pro tio ke vi legas ion alian ol mi verkis. Vi legas tion kion vi povas-volas-devas legi kaj ne tion kion mi vere verkis-skribis-printis. Bedaŭrinde, tio kion ni vidas ĉefe ne estas tio kion ŝajnas esti. Ĝi estas io pli aŭ io malpli. Krome, al ĉiu io alia ŝajnas. Ege interesa estas tio, ke eĉ mi mem, starante ĉe alia flanko de tiu ĉi teksto, ĉe la flanko de leganto, mi tralegos ne tion kion mi mem verkis. Nu, tiele estas kaj oni tion ne povas helpi. Do, inter mi kaj vi estas la teksto. Paĝo kovrita per la teksto skribita iulingve. Aŭ libro. Aŭ muziko. Io ajn. Ĉiam io troviĝas. Estas interese kio estas inter la verkanto kaj la libro kiun li verkas. Ĉe unu flanko la verkanto – ĉe la alia tio kion li verkis. Kaj kio estas inter? |
|
Vi
nun staras ĉe unu flanko de tiu ĉi fenestro kaj vi vidas la
straton. Vi vidas domojn kaj homojn. Se mi starus tie anstataŭ vi mi
ankaŭ vidus la straton, domojn kaj homojn, sed ĝi estus iom alia
strato, ĉar miaj okuloj trovus
iomete aliajn ĝiajn
partojn kaj erojn, ne la samajn preterpasantojn mi rigardus. Kiam vi
eliros kaj staros ĉe alia flanko de la fenestro (kiu tiam
estos la unu) tiam ĉe unu flanko (kiu tiam estas la alia) vi ekvidos
la internon de la antikvaĵejo. Sendube ĝi estos iomete alia interno
ol tiu kiun mi ekvidus, ĉar mi legus aliajn titolojn el inter centoj
da libroj tie arigitaj sur la bretoj kaj tra mia kapo aliaj pensoj
flugus.
Legante tiun ĉi tekston vi estas ĉe unu ĝia flanko. Ĉe la sia. Ĉe la flanko de leganto. Verkante tiun ĉi tekston mi estis ĉe ĝia alia flanko. Ĉe la mia. Ĉe la flanko de verkanto. Kaj kvankam la teksto devus esti la samo por ni ambaŭ, ĝi tia ne estas. Ne nur tial ke ni vidas ĝin ne same precize kaj akre, sed antaŭ ĉio pro tio ke vi legas ion alian ol mi verkis. Vi legas tion kion vi povas-volas-devas legi kaj ne tion kion mi vere verkis-skribis-printis. Bedaŭrinde, tio kion ni vidas ĉefe ne estas tio kion ŝajnas esti. Ĝi estas io pli aŭ io malpli. Krome, al ĉiu io alia ŝajnas. Ege interesa estas tio, ke eĉ mi mem, starante ĉe alia flanko de tiu ĉi teksto, ĉe la flanko de leganto, mi tralegos ne tion kion mi mem verkis. Nu, tiele estas kaj oni tion ne povas helpi. Do, inter mi kaj vi estas la teksto. Paĝo kovrita per la teksto skribita iulingve. Aŭ libro. Aŭ muziko. Io ajn. Ĉiam io troviĝas. Estas interese kio estas inter la verkanto kaj la libro kiun li verkas. Ĉe unu flanko la verkanto – ĉe la alia tio kion li verkis. Kaj kio estas inter? <<< |