<<<



Januaro 2008

Gdynia. „La dua revolucio de libro”. La konferenco. Kial "revolucio" kaj kial "la dua"? Mi ne scias. Tamen oni ne devas emociiĝi. Titoloj kaj nomoj estas kutime bizaraj. Mia prelego ankaŭ havis bizaran titolon. Tre bizaran. SIGNO TEKSTIGITA. TEKSTO SIGNIGITA. Mi volis rakonti pri rilatoj inter teksto kaj signo. Mi volis ankaŭ prezenti mian novan libron – Malsignoj vojaj. Kompreneble, mi rakontis ne pri tio pri kio mi volis rakonti, kvankam mi havis precizan planon kaj ĉion bone preparis. Verŝajne mi miksis la signojn kaj mi turnis ne tien kien mi devus turni. Tio ankaŭ ne estas bizara. Kutime mi rakontas pri io alia ol mi volas rakonti. Probable mi devus teni la buŝaĉon malfermitan. Probable mi devus nur montri sur granda ekrano malantaŭe tutan libron popaĝe. Nu, probable estus eĉ pli bone se mi musklaku tra Emeryk – eble la hiperteksto montriĝus multe pli revolucia ol la signoteksto. Sed tion mi ne faris. Mi legontis multege entrajne, sed mi nur multege dormetis. La ventego povis puŝi min en la maron, sed tion ne faris. Do eble la vojaĝo al Gdynia ne estis tute malsukcesa. Mi iomete progresigis Liberlandion. Tamen la plej grava estis la ilumino. Mi alportis tie dek lignajn lamenojn preskaŭ du metrojn longaj por pendigi sur ili malsignojn (formato A2) kaj tiele transformi la prelegejon en kvazaŭ-vojon. Kaj poste mi ne sciis kion fari. Mi iris laŭlonge la strato kaj sentis min kvazaŭ primitiva ĉasisto sekvanta iun beston kaj tenanta enmane lancon. La ventego muĝegis, la pluvo vipis. Malespero kaj furiozo. Neatendite ideo fulmis en mia kapo: ne lancon mi tenas enmane sed flankojn de skatoloj por miaj libroj! Jam kvin jarojn mi eltranĉas nerekte kaj aĉe la edrojn – turmentiĝas, malesperas, furiozas – kaj ja mi povas aĉeti diversajn lamenojn – pli stretajn kaj malpli stretajn – ebenajn kaj rektajn - - - - - - - Mi bezonis kvin jarojn kaj kvincent kilometrojn por iluminiĝi! Jen vere revolucia ideo! Jen la sekva revolucio de miaj libroj!



Decembro 2007

Du monatojn kelkdek libroj de mi mem faritaj estos montrataj en la vitrokestoj en la ĉefa koridoro de Nacia Biblioteko en Varsovio: fermitaj, malfermitaj, malfalditaj, disetenditaj, sternitaj, malsternitaj... Ĉu povas esti iu pli bona loko por libroj? Jes. Kompreneble. Manoj de leganto.



Septembro/Novembro 2007

Nu, okazis tio kio estis okazonta,
ĉar nenio alia povus ja okazi kaj atendi ion alian estus treega naiveco. Kiam printempe 2005 Fino de la mondo laŭ Emeryk estis publikigita kompaktdiske mi cerbumis sur kia breto oni metis ĝin en librovendejoj. En neniu librovendejo ĉi tie troviĝis la breto por noveloj hipertekstaj, ĉar neniu antaŭe verkis kaj publikigs la tiaj en Pollando. Kaj nun oni sciigis min plenkontente. Lastatempe aperis en librovendejoj la breto por aŭdiolibroj. Kaj jen ĝuste tie mi trovis Emerikon, surprizita ege kvankam mi tute ne rajtis surpriziĝi. Kompreneble, ne en ĉiuj librovendejoj, nur en kelkaj, ĉar en la plimulto ĝi ne troveblas. En la plej granda librovendejo reta ĝi ankaŭ estas inter aŭdiolibroj. Do, uloj serĉantaj hipertekstojn havas preskaŭ neniujn ŝancojn trovi ĝin. Tamen ni ne devas pro tio ĉagreniĝi – preskaŭ neniuj uloj serĉas hipertekstojn. Tial ekde nun tuta Emeryk troveblas en Liberatorio.



La 20-an de Julio 2007

Miaj amikoj estis legantaj laŭte miajn librojn en la BWA artejo en Kielce. Nokte. Skribante la veron mi ne devus akcepti la proponon, ĉar estas malpermesite legi laŭte ĉiujn miajn librojn. Pro kialoj klaregaj kaj tute ne bezonantaj eksplikojn. Tamen mi diris jes, ĉar mi ekpensis, ke tio estos bona ŝanco montri, ke ili estas antaŭ ĉio por legado, legeblej kaj legindaj, kvankam sendube alie ol laŭte. Multaj homoj estas konvinkitaj, ke oni povas nur rigardi kaj trafoliumi ilin, ĉar oni povas legi ilin neniele.




Majo 2007

Mi ŝanĝis LIBRO2N. Mi transformis leporelojn en kodeksojn. Nun la libro estos pli facile uzebla. Mia amiko kiu ricevis la ekzempleron leporelan informis min, ke li sukcesis malfermi kaj malfaldi ĝin. Li tamen menciis nenion pri tio, ĉu li sukcesis faldi ĝin kaj fermi. Sendube li sukcesos. Li vere amas librojn, do li tralegos ĝin atentemege kaj same atenteme faldos kaj fermos ĝis poste.




La 7-an de Majo 2007

Renkonto en la Urba Biblioteko en Krosno. Mi
ĉe unu flanko de la barikado – kelkdek lernantoj dekkelkjaraj ĉe l'alia. La barikado farita el libroj. El liberaturo kaj hiperteksto. Mi rakontas pri io kion ili tute ne konas kaj pro tio mi ne plendas. Kie kaj kiele ili ja povus tion ekkoni? Pli malfacila estas tio, ke mi rakontas pri io kion ili tute ne volas ekkoni. Ili tute tion ne bezonas. Mi povas nur esperi ke post iom jaroj iu el ili neatendite, tute teruriĝinta, ekvolos trovi la respondon al vere truka demando: ĉu oni povas priskribi aĵojn akutaj kaj angulecaj pere de rondaj literoj?



La 25-an de Majo 2007

Edinburgh World Heritage. 5 Charlotte Square. Duhora prezentado de Liberatorio. Tre bonaj respondoj kaj reagoj, eĉ entuziasmaj. Tiel entuziasmaj, ke probable neniu ekpensos, ke oni povos fari ion plu kaj pli. Ekzemple reeldoni la
Sienkiewicz Strato (l'antaŭan tagon The Demarco European Art Foundation aĉetis la lastan ekzempleron). Aŭ multobligi tute nemirakle iun alian mian libron. Kaj mi daŭre ne havas sufiĉe da kuraĝon demandi kaj peti. Tamen la situacio estas multe pli bona ol, ekzemple, manko de eztuziasmo aŭ laŭdetado pro ĝentileco aŭ malatento kun malaprobo kaj abomeno.

Verŝajne libroj vivas sian propran vivon. Se jes tiam ili devus mem zorgi siajn negocojn kaj interesojn. Povas tamen okazi, ke ili ankaŭ ne ŝatas puŝi sin antaŭen. Kio tiam?



Aprilo 2007

Bristol Artist's Book Event. Verdire (ververke a
ŭ verskribe) mi ne devus esti tie – miaj libroj ja ne estas libroj de artisto. Miaj libroj estas libroj de verkisto. Tamen ĝis nun mi aŭdis nenion pri iu evento rilata al libroj de verkistoj, kio povas ŝajni stranga ĉar libroj de verkistoj ne estas tiom malmultaj. Tamen mia ĉeesto tie ne estis tute senkaŭza, sensenca kaj sencela – ja mi ankaŭ estas iomete artisto ĉar de tempo al tempo mi ion desegnas. Mi povus tutkaŭze kaj plensukcese partopreni iun eventon rilatan al libroj de muzikistoj. Bedaŭrinde tiaj eventoj estas eĉ pli maloftaj ol eventoj rilataj al libroj de verkistoj... Estas granda plezuro renkonti konatulojn kaj amikojn kiujn mi ne vidis kelkajn jarojn. Tre plezure. Interese, ĉu libroj ankaŭ havas tiajn konatulojn kaj amikojn? Estas plezure ekvidi kaj ekkoni novan lokon – neniam antaŭe mi vizitis Bristolon. Interese, ĉu la libroj ankaŭ trovas tion plezura kaj agrabla. Interese, ĉu ili vidas tion kion mi vidas kaj rigardas, ĉu miaj okuloj estas iliaj okuloj – ne nepre povas esti tiele kiele povus ŝajni.



Januaro 2007

Mi prenis hejmen librojn el la artgalerio Białko kaj el la vendejo Ha!Art. Ili staris, kuŝis, atendis tie sufiĉe longe. Kio okazontis je ili tie, plej probable jam okazis. Kiu rigardontis ilin, jam ilin rigardis. Kiu trafoliumontis ilin, jam trafoliumis. Kaj kiu aĉetontis iun el ili, jam aĉetis. Plej probable. Ĉiam restos iomete da malcerteco, ke eble ĝuste la sekvan tagon alvenis iu kiu volis aĉeti ĉiujn librojn. Nu, se iu tiel kuraĝa vere aperis tie, li aŭ ŝi estus ankaŭ sufiĉe aŭdaca por min kontakti. Tamen nenio tia okazis. Do nun la libroj vojaĝos iom. Kaj ripozos hejme.




La 27-an de Oktobro 2006

Mi estas en la galerio de arto novtempa. Tio estu la komenco de kolekto prezentanta verkojn de diversaj artistoj vivantaj en tiu ĉi regiono. Inter multaj bildoj pendantaj survande mi vidas du miajn librojn. Ili estas malliberigitaj en vitroŝranketoj. Same bone ili povus pendi survande en iu muzeo de Naturo inter diversaj papilioj kaj aliaj bizaraj estaĵoj flugantaj. Eble estus eĉ pli bone... La vitroŝranketoj estis faritaj precipe por miaj libroj kaj estas ĝustaj, puraj kaj belaj - la libroj aspektas bele. Tamen tia sorto ŝajnas la plej malbona por iu libro.




La 14an de Oktobro 2006

Mi rakontas pri mia
Traktato paĝeografia je la internacia konferenco pri sensenco (a
ŭ malsenco) [IALS IV Conference / In Search of (Non)Sense / Instituto de Angla Filologio je Universitato Jagielonia en Krakovo]. Kiel kutime rakontado pograde transformiĝas en montradon, en libroprezentadon. Povus ŝajni ke mia ĉeesto inter filologiistoj, teoriistoj, scienculoj kaj literaturistoj estas sensenca (aŭ malsenca) – ja ni troviĝas ĉe aliaj flankoj de barikado. Povus sed ne devus – ja tiu ĉi barikado estas konstruita je libroj kiujn mi (mal)verkas kaj ili (mal)legas.



Septembro 2006

Malpriskribaĵo de la mondo darigita...
Post kelkaj jaroj denove en la Muzeo de Libro Arta en Łódź. La ekspozicio-legejo. Klara kaj preciza, sen iuj nenecesaj elementoj. Kaj mi sukcesis kompletigi la novan libron: LIBRO2N. Preskaŭ kompletigis - la disko kun fotoj ja ne estis preta, sed mi dubas, ke iu ajn el la vizitantoj estu tiel esplorema. Nu, por malgvidi l'atenton de vizitanto mi pendigis survande printaĵoj montrantaj kiel la gamadelto norblina estis kreita.




La 14-an de Septembro, 2006

Mi montras miajn librojn en La Biblioteko en Płock. Mi parolas kaj rakontas preskaŭ du horojn. Mia buŝaĉo ne volas fermiĝi. Mi promesas kaj promesas, ke mi jam neniam plu rakontos, ĉar vere jam naŭzas min daŭra klarigado kaj eksplikado kial mi faras tiajn librojn kaj kial ili estas tiom malmultaj kaj poste mi parolaĉas kiel streĉita ludilo. Kelkaj homoj aĉetas Finon de la mondo laŭ Emeryk. Ili intencas vagadi tra senvojo de hiperteksto. Eble sufiĉos nur intencoj. Ili ne aspektas kiel homoj kiuj facile povus anstataŭigi brueton de turnataj folioj per sonoj musklakaj. Tamen l'aspekto povas erarigi kaj konfuzi. Ili povus ja esti riskuloj kaj foluloj travestiĝintaj je ordinaraj civitanoj.




Somero 2006

Libra antikvaĵejo de Andrzej Metzger en Kielce. La vitrino. Montrofenestro. Manuskriptoj. Notoj. Skribaĵoj. Kajeroj. Tajpaĵoj. Malnovaj tajpiloj. Mia unua printilo nadla. Mia unua printilo inka... La provo montri la procezon de librofarado. Aŭ nur skrapon de tia procezo. Ja mi ne povis malŝraŭbi la kapon... Ankaŭ la provo montri rilatojn inter teknologio kaj fina formo de verko... Jes. Nur provoj. Apenaŭ montrado de problemo. Kurteno iomete puŝita flanken... Kaj ankoraŭ bretoj kun miaj libroj. Kaj ankoraŭ la tekstoj (mal)klarigantaj. Kaj ankoraŭ la desegnaĵoj – ie fone, ie funde. La vitrino ne estas granda. Tamen surprize profunda. Reale kaj metafore.




- - - - - - - - - -