|
1988-1990 (elpensita, verkita) 1990-2000 (redaktita, tradukita, printata) formato: 21 x 23 cm (leporelo); 21 x 22 cm (dulibro) / tre dika kovrilo: papera (dulibro), malmola (lina tolo) (leporelo) + ligna skatolo papero: normala blanka printo: printilo inka (antaŭe tajpilo, kserokopiilo, printilo nadla) eldono aperta: ĝis nun mi faris 14 ekzemplerojn polajn (inkluzive 6 dulibrojn), 11 anglajn (inkluzive 5 dulibrojn) kaj 6 Esperantajn Imagu
la nevideblan paralelepipedon. Metu ĝin
en arbaro parte entere. Esploru ĝin
pere de la tomografo literatura. Rezulte vi ricevos: 365 kaj 1/4
paĝojn kunigitajn akordione.
Se oni turnas ilin maldekstre oni vojaĝas
tra spaco malsupren, de la plej supra tavolo de o al la plej
malsupra. Se oni turnas ilin dekstre oni vojaĝas
tra tempo - de estanteco (aŭ
de kelkaj neklaraj vizioj estontecaj) al estinteco, ĝis
la Granda Eksplodo (supozante ke tiu okazis). La vojaĝo
enspaca - jen la parto taga, printita kolore. La vojaĝo
entempa - jen la parto nokta, printita nigre. Oni povas transiri el
la parto taga al la nokta trans la speciala fenestro. Ĉiu
paĝo estas ia tutaĵo,
kvazaŭ paĝo-bildeto
kaj pro tio (aŭ dank’al
tio) la libro havas strukturon malkontinuan, diskretan. La fino estas
la komenco kaj la komenco estas la fino, sed oni povas komenci legi
la libron ajnloke. Multegaj “efektoj specialaj”,
koincidoj,
kunmetaĵoj, najbaraĵoj
..... plimulto da ili precize pripensitaj, iuj tute hazardaj.
Sed
vi povas kunigi la foliojn alimaniere, kunkudri ilin kaj tiele vi
havos du kodeksojn: tagan kaj noktan. Kiam vi kungluos la kodeksojn
dorse vi havos la dulibron, libron-sablohorloĝon,
sen la komencon kaj finon, kun la “kovrilo” ene....
Ne, mi ne volis, ke ĝi estu la priskribaĵo de iu loko en l’arbaro. Mi ne volis, ke ĝi estu la modelo de tiu ĉi loko. Mi volis, ke ĝi estu tiu ĉi loko mem. Sendube mi ne sukcesis. |