|
jaro:
2006 formato: ~ A4 / maldika kovrilo: kartono + pleksiglasa koverto papero: diversaj paperoj normalaj kaj mane faritaj printo: printilo inka lingvo: pola, angla, Esperanto eldono aperta: ĝis nun mi faris 14 ekzemplerojn Jen
la libro kies paĝoj
enhavas neniujn signojn skribitajn, desegnitajn, pentritajn aŭ
printitajn, kio tute ne signifas ke jenaj paĝoj
estas malplenaj kaj mutaj. Nur kelkaj vortoj troviĝas
en la libro, multe malpli ol en tiu ĉi
priskribaĵo kaj ili estas
lokitaj tie kie neniu lokas iujn ajn tekstojn ĉar
tiu parto de libro estas neatingebla por okuloj de leganto. Tamen
ĝuste ĉi
kaze estas male.
La ideo de tia libro venis al mia menso antaŭ kelkaj jaroj kiam mi estis vaganta tra mezepoka urbeto kaj ŝtelrigardis la bruoplenan merkaton trans la fendoj de stretaj stratetoj. |