RADOSŁAW NOWAKOWSKI
klaviceno cifereca

registrita en Februaro 2025 hejme je Tascam DR-07X
imagita, produktita, projektita, printita, bindita de R.N.

https://www.youtube.com/watch?v=WFpwfHUGs10

La jena muziko ne mildigos la kutimojn, ĉar neniu muziko neniam faris tion, do kial farontus tion ĝuste nun kaj ĝuste tiu ĉi? Registri ĝin estis nur unu el tiom multaj okazaĵoj kiuj neniel influas la sorton de la mondo. Mi ludis ĝin nur unu fojon, kompreneble diversmaniere, ĉar ĝi estas la muziko viva, ŝanĝebla, vibranta, kiam mi prezentis la libron titolitan "Okazaĵoj sen influo je la sorto de la mondo". La prezentado mem estis ankaŭ tia okazaĵo - tute malgrava.

Mi dediĉas la muzikon al Guillaume Dupuytren kiu grave influis la manieron de mia ludado.