------------------------------






Mi tamburas alie, malsimile al ĉiuj. Mia tamburado baziĝas sur la plej fundamentaj, universalaj kaj senstilaj eroj kaj tial ĝi ne radikiĝas en iu-ajn tradicio. Ĝi estas tia kia estas mi kaj la loko kie mi naskiĝis kaj vivas – malgrandaj kaj ege maljunaj montoj de tempo nememora nomitaj Montoj Kalvaj.
Sola koncerto povas esti nur demonstrado de virtuozeco. Tamen ĝi povas esti ankaŭ rakontado. MONODRUM estas la rakonto rakontata de ses tamburoj kaj unu homo. Rakontata je la lingvo de ritmoj, sonoj, tonoj, batoj, frapoj, tuŝoj, vibradoj, tremoj, bruoj, kontrastoj, haltoj, paŭzoj, fulmoj, muĝoj, silentoj, tremoloj, frotoj, susuroj ....... la lingvo plej simpla kaj plej abstrakta. Preskaŭ unuhora rakonto, kiun ĉiu kapablas deĉifri siamaniere.

Kaj ne povas esti alie. En mia kazo. Ĉar mi neniam ekaŭdos mian propran muzikon, mi neniam imagos mian grupon aŭ orkestron, mi neniam komponos simfonion aŭ eĉ kanton. Sed same kiel min terurigas komponi iun melodion, aliulon terurigas verki iun tekston. Kaj same kiel aliulon ne terurigas komponi muzikon ekzemple por iu spektaklo, min ne terurigas verki tutan libron. Kvankam la vorto “terurigi” ne estas ĉi tie la vorto konvena. Tamen kiu vorto estus konvena?
MONODRUMO estas do multe pli libro ol ĝi estas koncerto. Kaj same kiel ĉiuj miaj libroj paperaj kaj hipertekstaj, ankaŭ tiu tamburita estas multtavola kaj multdimensia. Same kiel enkaze de liberaturo kie rakontas ne nur la teksto, sed ĉiuj aliaj elementoj de libro: formo de tipoj, aranĝo de la teksto surpaĝe, koloroj, konstruo de volumo, kovrilo, desegnaĵoj, signoj ...... ankaŭ enkaze de MONODRUM ne nur sonoj muzikaj devus rakonti, sed ĉiuj sonoj, ankaŭ tiuj nemuzikaj kaj ĉiuj elementoj nesonaj. “Devus” signifas ke ankoraŭ ne estas tiele, ke estos tiele iam ....... se mi havos sufiĉe da tempo kaj forto – la tasko malfacila kaj mia korpo pli kaj pli malsupla.....
Ĉiam interesis min la problemo de libro aperta, libro sinŝanĝanta, libro kreskanta. Nekompleta teorio de l'arto havas formon de kolekto de lozaj folioj en ligna skatolo. Ĉiu sekva ekzemplero kiun mi printas hasas alian, pli grandan nombron da folioj, ĉar mi daŭre aldonas ion al tiu aro de eseoj kaj poemetoj vidaj. Tamen ĉiu ekzemplero jam farita aspektas ĉiam same kaj ĉiufoje vi malfermos la skatolon vi trovos en ĝi la saman kolekton (escepte nur se vi anstataŭigos la foliojn per la aliaj, sed tiam ĝi estos ia alia libro); kvankam vi povas elmeti la foliojn kaj legi ilin en diversa ordo, tamen la folioj mem ne ŝanĝiĝos..... Simile enkaze de hiperteksto. Kvankam Fino de la mondo laŭ Emeryk ebligas vere diversordan legadon (pensu ankaŭ pri paralelecon de leksioj), tamen ĉiufoje kiam vi malfermas iun html-on sur la ekrano ekaperos la samon ....... Eble nur MONODRUMO estas la libro plene aperta kaj plene sinŝanĝanta, ĉar ĉiufoje kiam vi spektos MONODRUMON vi aŭdos kaj vidos (kaj legos) ion alian, ĉar ĉiufoje miaj manoj vidos kaj aŭdos (kaj skribos) ion alia, alian rakonton verkos leĝere flugante super...

<<<