|
jaro:
1995 (elpensita, verkita, redaktita) 2001 (kvadratigita) formato: A4 kvadrato / du fingrojn dika kovrilo: malmola (lina tolo blua) printo: printilo inka papero: normala blanka lingvo: pola eldono aperta: ĝis nun mi faris 17 ekzemplerojn (inkluzive 4 kvadratajn) Ho
- mi diris al Krzysztof telefone - ni sendu leterojn unu al
l’alia.
Kaj tiele la libro kreiĝis.
Vi sendu al mi haikuojn kaj sian labirintan prozon. Mi respondos al
vi priskribante per simplaj vortoj tion kion mi vidas kaj aŭdas,
kion okazas je mi ĉi tie, ĉe
la kalvaj montoj, en la grandaĝa
fruktoĝardeno, vidaĵojn
fenestrajn ĉiam vualitajn
ĉebaze per la nubo de
l’arbaro ..... Ĉiuj leteroj
permesataj ....
Tiele la libro kreiĝis. Preskaŭ mem, senhelpe. Dum kelkaj monatoj. Diversaj leteroj kaj skribaĵoj alvenis. Ĉiu kiu aliĝis ricevis sian signujon. Libro neniam komenciĝas kaj finiĝas per kovriloj - tial la tekstoj kromaj, akompanaj, antaŭtekstoj kaj posttekstoj komencis ĉirkaŭvolvi la tekston ĉefan. Kaj fine mi haltis tiun lavangon. Ordigis ĉion, redaktis, printis, bindis. Ses kajerojn dikajn kaj maldikajn mi metis en la koverton. Kelkaj jaroj poste mi forigis unu kajeron; kvin kajerojn restintajn mi kunigis. |