Tio kio ne havas la fundon montriĝas al ni kiel abismo. En la abismo loĝas diversaj monstroj, hidaj fiestaĵoj – tion ni supozas, pri tio ni estas certaj; ni ne supozas, ke la abismo estas lumplena kaj flugas tra ĝi belegaj, egaj papilioj. Kvankam oni ne povas ekskludi, ke foje estas ĝuste tiele, ke tiaj abismoj okazas. Tio ke tiaj abismoj okazas ekstreme malofte, aŭ ŝajnas al ni eblaj nur teorie, kaŭzas ke ni eĉ ne havas vorton por nomi ilin. OLEIĈ povus esti tia vorto. Aŭ LOĈIE. Ja senfunda oceano estas renverso de la ĉielo. Ili diferencas inter si tiele, ke la oceano senfunda havas la surfacon kiu estas la fundo de la ĉielo, dum la ĉielo sensurfaca havas la fundon kiu estas la surfaco de la oceano senfunda. Flugi, ŝvebi, flosi, gliti supren ni volemas – flugi, ŝvebi, flosi, gliti malsupren ni ne volemas. Ja tio estas la samo. Almenaŭ ĉi-kaze. Ĉu pro tio loĝantoj de la Oceano Eta similas birdojn? Kaj kion similas birdoj?