Rubejo – nu, interese . . . Kial ne forĵetaĵejo? Kial ne fatrasejo? Kial ne balaaĵejo? Ĉu tio ion ŝanĝus? Ĉu estus vere alie? Kompreneble, rubo estas io alia ol fatraso kaj fatraso estas io alia ol balaaĵo kaj balaaĵo estas io alia ol forĵetaĵo kaj forĵetaĵo estas io alia ol rubo. Pli malpli alia. Tamen rubo, aŭ rubeto, povas esti fatraso kaj fatraso povas esti balaaĵo kaj balaaĵo povas esti forĵetaĵo kaj forĵetaĵo povas esti rubo, aŭ rubeto. Jes. Reciprokaj rilatoj en tiu ĉi kvaropo estas ege komplikaj kaj ege interesaj, tamen ĉi-momente kaj ĉi-loke ili ne gravas. La situacio estus la sama enkaze de forĵetaĵejo, fatrasejo kaj balaaĵejo – ĉiuj estus tute malplenaj. Kial do jena loko estas nomita RUBEJO? Pro iu grava kaŭzo aŭ pro negrava? Pro neniu kaŭzo? (La lasta eblo ne estas malebla, kvankam ŝajnas tia.) Pro sufiĉa mallongeco? . . . . Jen nur iom da spaco, peco de la spaco preta por ruboj. Sed ruboj tie ne troviĝas. Kie estas ruboj? Ĉu en Liberlando troviĝas ie iuj ruboj? Nenie ili videblas. Same fatrasoj. Same forĵetaĵoj. Same balaaĵoj. Ĉu Liberlando estas ŝtato purega? Nu, oni povus facile diri kaj verki, ke Liberlando mem estas granda fatraso. Fatrasaro kaj fatrasejo. Rubaro kaj rubejo. Eĉ se estus tiele, troviĝas en ĝi iu speciala rubejo – iu parto de RUBEJO estas rubejo... Interesa tio estas, tamen tiun ĉi puzlon ni ankaŭ ne provos solvi, ĉar la solvo ne estos respondo al la demando:














Vortoj? Ĉu ekzistas ruboj de vortoj? Ĉu ekzistas rubvortoj? Ĉu ruboj de vortoj kaj rubvortoj samas? Ho, ne pri tio temas .... Vortoj – ruboj de pensoj. Lingvo – fatraso de pensaro.... Ankaŭ ne pri tio temas .... Ĉu oni povas forĵeti vortojn? Ĉu oni povas forbalai vortojn? Ĉu oni povas forbruli vortojn (vortojn kiel nocioj, ne kiel printaĵoj)? Ĉu oni povas forvaporigi vortojn? Ĉu oni povas neniigi vortojn? Ĉu oni povas senvortigi menson? ...... Vortoj estas strangaj entoj – ili estas perfekte recikligeblaj. La vorto neniam estas forĵetata – la vorto ĉiam estas reuzata. Jes, oni povas facile rubigi la vorton, sed same facile oni povas konstrui el tiuj ruboj novajn vortojn. Tuj. Senprokraste. (La vorto trovo estas same bona kiel la vorto vorto. La vorto torvo ankaŭ estas same bona, kvankam ĝi nun signifas nenion, aŭ ni nun ne konas ĝian daŭre kaŝitan signifon.) Se ne vortoj foruzitaj, se ne vortoj dishakitaj kaj rubigitaj (ĉar tiaj ne ekzistas, aŭ ekzistas tre mallonge, tro fulme), do kio? Ruboj malrubaj?

kio estos amasigata tie? ^^^^ Kio estas amasigata tie?
Nenio. Nenio? Vere? Nun nenio. Kaj poste?