Liberlando devus produkti paperon.

Devus? Ĉu vere?

Prefere: ĈU Liberlando devus produkti paperon?

Ja oni povas skribi ne nur sur papero.

Oni povas skribi ankaŭ sur akvo.

Ankaŭ en aero.

Kaj sur aero? Probable ne. Escepte nur se iu scias kie estas la surfaco de aero. En akvo oni povas skribi, sed pli bone estas sur akvo, ĉar akvo havas la surfacon.

Ankaŭ tero (grundo) havas la surfacon. Diversajn surfacojn ĝi havas kaj sur ĉiu oni povas skribi, kvankam ĉiu surfaco necesas alian skribmanieron. Sur akvo oni ankaŭ povas skribi diversmaniere. Kio estis priskribita en la mallonga traktato titolita Akvagrafio. En aero oni ankaŭ povas skribi diversmaniere, sed maniero de skribado ne estas grava, ĉar en tiu ĉi kazo ŝanĝo de maniero ŝanĝas nenion – la verkanto en aero, sendepende de la maniero uzata, ĉiam aspektas kvazaŭ gimnastikus, farus komplikajn, folajn akrobataĵojn tute ne memorigantaj skribadon. Interese, estas pli facile skribi en grundo ol en akvo kaj en aero – en akvo kaj en aero oni ne povas bori tunelon. Ĉu skribante en la tunelo oni skribas en grundo aŭ sur grundo? Aŭ samtempe en kaj sur? Eĉ pli interesa tio estas......

Ĝenerale skribado surakva kaj suraera diferencas de skribado surgrunda en tio, ke nur skribanto scias, ke skribas kaj kion skribas, kaj nur dum momento, dum skribado, ĉar tion kion skribis poste jam ne scipovas tralegi.

Kaj tion kio estis skribita sur grundo oni povas tralegi poste, sed ofte pene, ju pli poste des pli pene. Vento, pluvo, herboj, talpoj kaj tutspecaj aliaj estaĵoj ne interesiĝas pri niaj skribaĉaĵoj.

Oni povas skribi ankaŭ sur arbfolioj, sed tiuj ŝatas movi sin, ŝovi sin, turni sin, flugi, fali, kaj efike deformas tion kion oni skribis, ofte igas la tekston tute nelegeblan aŭ eĉ malaperigas ĝin. Oni povas ankaŭ tranĉi literojn en arbŝelo, sed tio estas ago sufiĉe malfacila, pena kaj brutala, kvankam arbo povas cikatrigi la vundojn kaj ofte eĉ malaperigi la cikatrojn – tiele arbo ensorbas nian poemon..... Ho! Poemon?! Kiu volus tranĉi multiversan poemon en arboŝelo. Nu, estus pli bone tranĉi ĝin en ŝtono. Roko estas multfoje pli dura, sed almenaŭ ekzistas milionojn da jaroj, kvankam sen garantio, ke tio kion ni tranĉis en ĝi ankaŭ daŭros samlonge.

Kaj ja pri tio temas, ĝuste pri tio – por ke niaj vortoj daŭru kaj daŭru.

Oni povas skribi ankaŭ sur ekrano. Nu – ekrano. Klak! Kaj la ekrano malestas. Kvankam oni diras, ke tio kio iam troviĝis en la reto restos en ĝi por ĉiam. Kompreneble, ĝis kiam tiu ĉi reto ekzistos. Nu – reto! Klak! Kaj jam la reto malestas.

Do papero estas vere nestulta propono. Papero havas nekutimajn proprecojn. Probable la plej bonan proporcion persisteco-rompebleco.

Propra, privata papero ....... Ho, jes. La papero neindiferenta. La papero plensignifa. Signifoplena. La papero plena de signifoj kaj signifetoj. La papero semantika. La papero ĉi-tiea ...... Ekzemple farita el pomoj. El ĉiuspecaj ĉi-tieaj pomoj. Verŝajne papero poma estas ege interesa. Kaj facile produktebla ...... Papero el urtikoj. Ĉar urtiko estas fibreca. Kaj multegaj urtikoj kreskas ĉi tie ..... Kaj papero el filikoj? Povas esti ankaŭ papero el gresa pulpo. La elektra falĉilo produktas multe da ĝi ....... Kaj kion oni devas fari plu je tiu pulpo razena?

Kion faru plu? Produkti inkon? El cindro polvon por printilo lasera? Kaj la printilon? Ho, ja sufiĉas tranĉi literojn el ligno.....

Kaj tiele la obsedo pri neindiferenteco, neneŭtraleco, obsedo pri ĉiopartoprenado, ĉiosemantikeco, transformiĝas en la obsedo pri memsufiĉo.

Iam mi eltranĉis literojn el bloketoj el ligno poma. Iliaj formoj estas la derivaĵo de la formo de lignaj bloketoj – bloketoj estas cilindrecaj, pli kaj malpli dikaj, samkiel branĉoj, ĉiu havas iom alian sekcon, pli aŭ malpli cirklecan ....... Estus interese skribi la historion de pomujoj sur la poma papero, komposti ĝin per pomaj tipoj kaj printi per farbo farita el suko poma ..... Penega laboro – tranĉi tipojn ..... La duan fojon mi probable ne volemos tion fari. Probable. Sed paperon? Daŭre papero plenigas mian kapon. Mi havas paperan pulpon anstataŭ la cerbon. Probablege.

La paperfarejo.

LFPS.

Liberlanda Fabriko de Paperoj Semantikaj.

Ne. Pli bone estos jene: MPS.

Manufakturo de Paperoj Semantikaj.

Aŭ: Ĉerpejo de Paperoj Semantikaj.

Ĉerpejo de Paperoj Semantikaj.

Kial ne? Ja farante paperon mane oni ĉerpas semilikvan papermason el la ujo...


Sonas bone. Verŝajne la nomo estas la plej grava.

<<<