Iu iam jam priskribis la maŝinon kiu produktas nenion. Kiam oni ekigis ĝin teruriĝinta konstrukciisto (aŭ eble lian amiko, tion mi ne memoras) ekvidis, ke la mondo komencis malrapide malaperi. Sisteme kaj laŭvice (kvankam oni ne scias kiun vicon, kiun ordon (eble alfabetan?) la maŝino elektis po neniigi ĉi tiun aĵon post tiun kaj antaŭ alian) estis malaperantaj objektoj, estaĵoj, fenomenoj, procezoj kaj aliaĵoj. Laŭ la plej simpla asocio (maŝinoj ŝatas simplajn asociojn): nenio estas malpleno, vakuo. Interese, kiel la maŝino malaperigus sin mem. Se ĝi tion estus faronta. Ĉar eblus, ke ĝi ne konsiderus sin kiel ION. Se ĝi konsiderus sin kiel NENION, tiam ĝi ne devus malaperi.
Ne pri tia maŝino temas. Ne pri tia fabriko. Ne pri la fabriko de nenio. Ne temas pri tio, ke en la fabriko laboru ĝuste tiaj maŝinoj. Temas pri tio, ke la fabriko ne produktu ion ajn.
Ĉu temas do pri tio, ke la fabriko ne laboru, ne funkciu? Ke ĝi nur staru, tutan tempon fermita (aŭ malfermita – estus interese viziti tia fabrikon) kaj senlabora?
Ne. Temas pri tio, ke ĝi staru, ke ĝi tutan tempon laboru kaj ke ĝi ne produktu ion ajn. Laŭ la diraĵo de iu saĝulo: La vera saĝulo lasas post sia morto nenion. Nu, dirante la veron, mi ne estas certa, ĉu li diris ĝuste tion, precipe ĉu li uzis la vorton vera, ĉar se li uzis ĝin, tio signifus, ke laŭ lia opinio (kaj eble ne nur laŭ la lia) estas ankaŭ saĝuloj neveraj aŭ malveraj kaj malveraj aŭ neveraj estas tiuj kiuj lasas ion post sia morto, sed kion: instruaĵojn? disĉiplojn? memoraĵojn? rakontojn? librojn? teoriojn? legendon?..... Tiele okazas kiam ion kion oni nur aŭdis malzorge, oni volas ŝanĝi en oficialan citaĵon. Ho ve – citaĵon! Li ne estis la vera saĝulo, ĉar li postlasis ĝuste tiun ĉi citaĵon. Aŭ nur diraĵon. Indikilon. Opinion.... Kaj tio povas signifi, ke veraj saĝuloj simple ne ekzistas. Estas nur saĝuloj malveraj. Ĉu malveraj signifas falsaj? . . . . . . . . . Plej bone por li estus, se li ne vivus, ne ekzistus. Ĉar se li ne ekzistus, tiam li vere postlasus nenion. Tamen, kiel oni scius ke li estus saĝulo, se li ne ekzistus?
Kaj la fabriko?
Ĝi estos. Ĝi ekzistos. Devas esti konstruata kaj estos konstruata. Ĝi estos grava fabriko. Gravega. Ĝi estos fundamento de ĉi-tiea ekonomio. Do, projektu! Se ĝi estu gravega, ĝi estu ankaŭ grandega, grandioza, belega. Ne povas esti alia. Kaj kompreneble ĝi ne estos la fabriko de nenio, sed