F  A  B  R  I  K  O   D  E   E  R  A  R  O  J  .   Jen la plej granda fabriko en Liberlando. Sendube. Tutcerte.

Vere, ĝi estas grandega. Ĝi estas same granda kiel Liberlando. Ĝi estas tiel granda kiel tuta Liberlando. Kaj ĝi estas ĉie. En ĉiu loko. En ĉiu vorto. Ĝuste tuta Liberlando estas la fabriko de eraroj. Kaj Liberlando mem estis produktita en tiu ĉi fabriko. Do Liberlando estas la eraro. Jes. Grandega eraro. Grandioza eraro. Tial oni ne necesas priskribi tiun ĉi fabrikon, ĉar por priskribi tiun ĉi fabrikon oni devus priskribi Liberlandon mem, kaj oni ne necesas priskribi ĝin ĉar Liberlando priskribas plene, tutplene, sin mem, ĉar ĝi estas ĝuste tio kion ĝi priskribas.

Kaj se tamen iu persistus en unufraza priskribo, kia estus tia frazo? Jen la fabriko kiu produktis sin mem. Kaj en unuvorta priskribo?      N         E         K         R         E         D         E         B         L         E