1.
Ni verkas la libron.
Kial ni verkas la libron? Ĉar la vorto, la nocio bestseller kutime koncernas librojn, almenaŭ en la plej proksimaj landoj transbarilaj kaj transekranaj, kaj se jes, tiam la vorto badseller, kiu probablege troveblas en neniu vortaro, devus koncerni librojn.
La temo ne gravas. La libro sentema estus plej bona. Aŭ se ĝi estus pri nenio. Jes, la sentema libro pri nenio estus ege interesa por malmultoj. Gravas, ke ĝi estu verkita bele, belege, terure belege. Malgraŭ ŝajnoj kaj deklaracioj ne ĉiuj aprobas kaj amas belecon, do tio garantias, ke ia grupo de homoj tiun ĉi libron ne aĉetos.
Ni ripetu: ni verkas la libron plej bone pri nenio kaj kapturne belegan.

2.
Estus bone verki la libron en la lingvo konata por neniu. Do ankaŭ por la verkisto – tio vere gravas. Tiam li mem ne povus legi tion kion li verkis, kaj pro tio vere neniu scius pri kio temas la libro.
Nu, ĉio ŝajnas perfekta, tamen perfekta ne estas. Ĉiam ie troviĝos uloj por kiuj la honora celo de la vivo estos deĉifri la nekonatan lingvon kaj sciigi l'aŭtoron ne nur kion li verkis, sed ankaŭ kiel, ĉu li kreis majstraĵon aŭ skandaleman fiaĉan legaĵon. Tiaj zelotoj povas esti sufiĉe multaj, ilia nombro kreskos malrapide, poste ili fondos diversajn sekretajn asociojn, publikajn institutojn, grupojn por studado, kaj la libro iĝos la objekto de amo kaj kulto. Nebone.
Tamen, kombine kun la unua paragrafo, nebone ne nepre signifas malbonege, fatale. Ja kaŝitaj partizanoj zorgos bone pri sia eliteco.
La lingvo ankaŭ ne gravas. Oni povas verki eĉ en tre bone konata lingvo, kondiĉe ke nelegeble, aŭ mallegeble.

3.
La libro devas esti verkita kontraŭ la leganto. Devas esti preparita plenkonscie kaj speciale por malkuraĝigi la leganton. Devas puŝi la leganton tra dornozajn arbustarojn. Devas enhavi senvivajn sunbrulitajn dezertojn kaj ĝangalojn plenajn de venenaj serpentoj kaj araneoj. Devas esti nelegebla en la banujo, sur la plaĝo, eĉ en la komforta, plej ŝatata brakseĝo. Devos esti konstruita tiel, ke oni ne scios kiel malfermi ĝin kaj kiel fermi, se oni iel sukceson ĝin malfermi. Devos esti labirinto senelireja – tiuj kiuj eniros ĝin riskos la morton kaj freneziĝon. Kompreneble la libro ne estu la venĝo de lacega, turmentiĝinta verkisto. La libro estu la triumfo (neplene ĝusta vorto, sed akceptebla, ja temas pri negranda supereco) de semantiko kontraŭ estetiko: ni premisas, ke ĉiu elemento, ĉiu ero de la libro havos signifon pro tio la legado estos la procezo multnivela je kio la ordinara leganto tute ne estas preta, ankaŭ inter neordinaraj legantoj nur kelkaj estos pretaj... Kelkaj legantoj – jen io kion ni bezonas. Maltrankviligas iom nur la fakto, ke kolektantoj de bizaraĵoj povas esti multe pli multaj.

4.
La prezo devas esti samtempe tro malalta kaj tro alta. Tro alta por tiuj kiuj vere volus tralegi tian libron, ekposedi ĝin, havi en sia libraro, por reveni al ĝi ajnmomente. Tro malalta por tiuj kiuj prezon konsideras kiel veran valoron kaj povas pagi fortunon kontraŭ io tiel senvalora kiel la manhorloĝo kun diamantaj indikiloj stulte turnantaj sin je titana pivoteto sur la platina ciferplato...

5.
Ni ne troigu la reklamadon. Sufiĉas nur informigi, ke ĝi estas preta, ke ĝi estis eldonita kaj aĉeteblas ie. Ili serĉu. Tiuj kiuj deziras aĉeti ĝin estos serĉantaj ĝis trovos ĝin. Kondiĉe, ke scios pri ĝi. La plimulto ne serĉos – ne volemos serĉi kaj ne scios pri la eldono. Kaj pri tio temas. Tio estos la sekva kribrilo por legantoj, kaj ankaŭ por aĉetantoj.
Kian reklamon ni povus fari?
NE AĈETU LA LIBRON NELEGEBLAN, NELEGINDAN, NELEGENDAN.
Ĉu tian?
Ne. Tro facila tio estus, senambicia, kaj la konsekvencoj povus esti vere ege bedaŭrindaj.

<<<